• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-12-07 09:57:57    
Ĉin-medicina memkuraco

cri

La ĉina medicino enhavas abundon da efikaj medikamentaj kaj aliaj kurac-metodoj. La medikamentaj konsistas el popolaj receptoj kaj kuracaj manĝaĵoj, facile fareblaj. Aliaj kurac-metodoj konsistas el masaĝo, fomento k.a., sendoloraj kaj facile fareblaj. Se vi taŭge aplikas ilin, ili estas efikaj por kuraci gravajn malsanojn. Tiuj kurac-metodoj estas facilaj, efikaj, malmulte pagigaj kaj tempoŝparaj. Kaj plie, ili povas esti farataj de la malsanuloj mem.

Memkuraco de gripo

Gripo estas inflamo en la supra spirkanalo kaŭzita de viruso aŭ bakterio. Ĝi atakas homojn en ĉiuj sezonoj, precipe en vintro kaj printempo. Laŭ la ĉin-medicina teorio estas du tipoj de gripoj, t.e. varmumo kaj malvarmumo.

Simptomoj: Tiuj de malvarmumo estas febro, neŝvitado, malŝato de malvarmo, doloro de la kapo kaj korpo, nazŝtopo kaj facila ellaso de muko. Tiuj de varmumo estas febro, malŝato de vento, kapdoloro kaj sento de kapŝvelo, ŝvelo kaj doloro de la gorĝo, konstanta sento de soifado kaj facila ŝvitado.

Ιkuracado per popolaj receptoj

1. Preparu bovlon da varmaj vermiĉeloj kaj miksu ilin kun konvena kvanto da blanka pipro kaj ŝenopraza haketaĵo. Manĝu ilin kaj post tio tuj kuŝiĝu sub dikan litkovrilon. Vi resaniĝos post riĉa ŝvitado de malvarmumo.

2. Preparu 500 g. da rafano, 500 g. da sukerkano, 10 g. da lonicero, 5 g. da bambuaj folioj kaj konvenan kvanton da sukero. Tranĉu rafanon kaj sukerkanon en pecojn kaj metu ilin en fajencan poton. Enpotigu ankaŭ lonicernon kaj bambuajn foliojn. Verŝu akvon en la poton. Kuiru ilin kune. Metu sukeron en la kuiritan trinkaĵon kaj trinku ĝin plurfoje ĉiutage. Tio estas efika por kuraci varmumon.

ⅡKuracado per aliaj metodoj

Masaĝo:

1. Sidu aŭ kuŝu surventre kaj prem-knedu la akupunkturajn punktojn fejŝu per la du dikfingroj 1-3 minutojn, ŝmiru viajn manplatojn per iom da sezamoleo kaj per ili frotu la spinon kaj talion de supre malsupren ĝis varmiĝo.

2. Prem-knedu la akupunkturajn punktojn fengĉi 1-3 minutojn.

3. Premu viajn ŝultrojn kaj brakojn per viaj mandorsoj 3-5 minutojn.

4. Frotu vian frunton kaj premu la akupunkturan punkton jing-ŝjang po 3-5 minutojn.

5. Prem-knedu la akupunkturajn punktojn hegu kaj zusanli po unu minuton.

6. Krom la supre menciitaj metodoj oni povas fari ankaŭ la jenon kiel aldonon:

Por kuraci malvarmumon

1. Kaptu kaj knedu muskolojn de la kvar membroj po 3-5 fojojn.

2. Per viaj du manoj forte kaptu la muskolojn ĉe la akupunktura punkto ĝjanĝing 5-10-foje.

Por kuraci varmumon

1. Prem-knedu la akupunkturajn punktojn fengfu, tajjang kaj ĉjuĉi po unu minuton.

2. Ŝmiru la dorson per alkoholaĵo kaj frotu ĝin 1-3 minutojn ĉe grava febro.

3. Kaptu la akupunkturan punkton ĝjanĝing kaj modere tiru ĝin supren.