• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-12-07 14:59:17    
Zhengzhou - perlo ĉe la Flava Rivero

cri
La Flava Rivero estas patrina rivero de Ĉinio.

Zhengzhou, sude de la rivero, ne nur havas abundon da historiaj objektoj, sed ankaŭ estas moderna ĉefurbo de Henan-provinco.

La urbo kun 6.316 milionoj da loĝantoj situas meze de Ĉinio. Ĝi kovras areon de 7446.2 kvadrataj kilometroj, el kiuj la urbaj kvartaloj estas 1013.3. Zhengzhou estas unu el la 7 aŭtovojaj nodoj de la lando. Tie funkcias la plej granda klasifikejo de Azio kaj la plej granda pasaĝera fervoja stacio de Ĉinio. Zhengzhou estas ankaŭ unu el la plej grandaj grenaj bazoj de Ĉinio. Ĝi, kiel tekstilaĵa, metalurgia kaj konstru-materiala bazo de Ĉinio, ludas grandan rolon en la ĉina ekonomio.

Historio

Se oni diras, ke la Flava Rivero estas lulilo de la antikva ĉina civilizacio kaj de la ĉina nacio, do Zhengzhou estas unu el la lokoj, kiuj plej frue vidis la aŭroron de la ĉina civilizacio. Ĝi estas ankaŭ unu el la lokoj, plej frue kaj koncentre loĝataj de la ĉina nacio. Legendo diras, ke Huangdi, praptro de la ĉina nacio, naskiĝis en Xinzheng de Zhengzhou, tial la malnova loĝejo de Huangdi fariĝis loko multe vizitata de ĉinoj.

Historiaj dokumentoj diras, ke Shang-dinastio anstataŭis Xia kaj regis sur la ĉina teritorio inter la 16-a jc. kaj 11-a jc. a.K. Henan estis centra tereno de Shang-dinastio, kiu 7-foje translokis sian ĉefurbon kaj iafoje ankaŭ prenis la nunan Zhengzhou kiel sian ĉefurbon. Tiam Zhengzhou nomiĝis Ao kun bone evoluintaj bronzfanda tekniko kaj ceramiko. La tie elterigita ceramika vazo blue glazurita estas la plej antikva ceramikaĵo de Ĉinio.

Antaŭ 3500 jaroj Zhengzhou estis ĉefurbo de Shang-dinastio, kaj post tio prenis ĝin kiel ĉefurbon 5 regnoj: Xia, Shang, Guan, Zheng kaj Han. En la sekvantaj dinastioj Sui, Tang, la Kvin Dinastioj kaj Dek Regnoj, Song, Jin, Yuan, Ming kaj Qing ĝi funkciis kiel ĉefurbo de prefektujoj. En la jaro 583 ĝi ricevis la nunan nomon.

Arkeologio

En 1928, ĉinaj arkeologoj malkovris ruinon kun multe da historiaj objektoj de Yin-dinastio en Xiaotun de Anyang, Henan-provinco. Tiam iuj opiniis, ke tio estas la plej frua ĉina civilizacio. Sendube, la historiaj objektoj de Xiaotun vere montras brilan civilizacion bone evoluintan, tial fama ĉina arkeologo Xia Nai diris, ke se tio estus naskiĝo de la ĉina civilizacio, tio similus al Laozi en legendo, kiu ekhavis blankan barbon jam ĉe sia naskiĝo. Tamen aliaj opiniis, ke antaŭ la kulturo de Yin-dinastio Ĉinio devas havi pli antikvan kaj pli primitivan historian periodon, sed tio estis nur rezono pro manko de atesto.

En 1951 instruisto de elementa lernejo Han Weizhou hazarde trovis ceramikajn pecojn, ŝtonajn ilojn kaj aŭgurajn ostojn en Erligang de Zhengzhou. Li opiniis, ke tie estas neolitika ruino. Tion tamen neis arkeologoj post ekzameno. La grandnombraj elterigitaj objektoj montris, ke ili havas la trajtojn de civilizacio, t.e. urbo, skriblingvo kaj bronzaĵoj. La prifosado mirigis la arkeologojn, ke preskaŭ ĉie en la urbo Zhengzhou troviĝas restaĵoj de Shang-dinastio. La urbo areis ĉ. 6.25 kvadratajn kilometrojn. Tie estis multaj ramitaj terasoj kaj vidiĝas ruino de impona palaco. Krom tio, oni trovis ankaŭ metiejojn de kuprofandado kaj ostoprilaborado kaj bakujon de ceramikaĵoj. La elterigitaj bronzaĵoj kaj ceramikaĵoj kun belaj strioj montras artajn trajtojn de Shang-dinastio. Fakuloj diris, ke Erligang-kulturo apartenas al la civilizacio de Shang-dinastio.

En la 70-aj jaroj de la 20-a jc. alia arkeologia eltrovo faris sensacion en Ĉinio: La kulturo de Cishan kaj Peiligang antaŭ 5.7 mil - 6 mil jaroj estis trovita. Ĝi apartenas al neolitika kulturo. Arkeologoj diris, ke antaŭ 10 mil jaroj pro varmiĝo de la klimato kaj degelo de glaciriveroj, la homoj forlasis montojn kaj sin direktis al ebenaĵoj kaj valoj. Tiam la homoj eksciis terkulturon kaj brutobredadon kaj eniris el barbareco en civilizacion. La eltrovo de Peiligang-kulturo pruvis, ke la civilizacia historio de Zhengzhou havas 8 mil jarojn.

La grandnombraj arkeologiaj eltrovoj montris, ke la ekonomia aktivado en la periodo de Peiligang-kulturo estis ĉefe terkulturado. Oni elterigis ŝtonajn hakilojn, ŝovelilojn, tranĉilojn kaj falĉilojn. Tiuj akraj ŝtonaĵoj montris, ke tiam agrikulturo jam atingis certan nivelon en sia disvolviĝo. Oni trovis ankaŭ grenajn prilaborilojn, kiaj ŝtonaj muelilo kaj bastono. El tio oni scias, ke tiam oni kulturis ĉefe milion. Krom tio oni elterigis ankaŭ ŝtonajn kuglojn, jujubkernojn, juglandojn kaj skeletojn de porkoj kaj kaproj. De tio oni scias, ke la loĝantoj tiam jam komencis ĉasi bestojn, kolekti vegetaĵojn kaj bredi brutojn. La ruinoj de restadejoj kaj ceramikaj bakujoj montras, ke tiam aperis vilaĝo kaj oni komencis fiksloĝi en duonsubteraj domoj, aranĝitaj cirkle kun placo en la mezo. Tio estas ordinara formo de vilaĝoj en la matriarka klana socio.