• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-12-07 15:58:13    
Ĉina vesta industrio klopodas por pliigi kapablon adaptiĝi al internacia merkato (1)

cri
4-aklasa studentino de la fakultato pri vesto de la Hubei-a Belarta Kolegio Hu Yuxin estas gracia kaj aminda knabino, kvankam ŝi estas juna, tamen ŝi jam gajnis premiojn en tutlanda vesta desegna konkurso. Ŝi diris, ke tio profitis de lecionoj donitaj de eksteraj specialistoj, invititaj de la kolegio en la lastaj 2 jaroj.

"Nia kolegio invitis multajn instruistojn doni lecionojn en nia kolegio, ili venis el Japanio, Francio kaj aliaj landoj. Ni partoprenis en ĉiuj tiaj lecionoj kaj lernis sciojn pri la vesta desegnado. Mia desegna stilo estas tre libera kaj laŭvola, kaj impresa tiel, ke portante mian veston posttagmeze malvigla homo baniĝas en suno."
        Nun multaj ĉinaj universitatoj pri vesto fortigis interfluon kun samaj fremdlandaj universitatoj, kaj invitis famajn instruistojn pri vesto doni lecionojn al lernantoj. Vicestro de la ĉina Vesta Asocio sinjoro Wang Qing diris, ke en la lastaj 3 jaroj post la aliĝo al la Monda Komerca Organizo, la ĉina vesta industrio havas pli vastan disvolvan spacon, sed la konkurenco estas pli intensa, la vesta industrio postulas senĉese altigi la kapablon adaptiĝi al la internacia merkato. Oni ofte diras, ke desegno estas la animo de vestoj. Tial kulturi lernantojn kaj forĝi nombron da novaj desegnantoj estas unu el la rimedoj alprenataj de ili.
       "Per altigo de la vestodesegna nivelo, oni ŝanĝis industrian strukturon de prilabora komerco, nome akcelis industrian altgradigon. Krom altigo de la desegna nivelo, ni pluapaŝe vastigos interfluon kun eksteraj landoj, inkluzive de vid-al-vida interfluo kun eksteraj desegnantoj fabrikoj kun famaj kaj markoj. Tiel ni povas lerni internacian funkcian regularon ankaŭ sorbi frukton de la okcidenta civilizacio."
        La ĉina eksporta totala kvanto de la teksaĵoj kaj vestoj estas la plej multa en la mondo, pli ol 60% de la enspezo de teksaĵoj kaj vestoj venis el la eksportado. Laŭ la "Interkonsento pri Teksaĵoj kaj Vestoj" atingita de membroj de la Monda Komerca Organizo, en la 1-a de januaro de 2005, la nuna sistemo pri aranĝo de sumo de teksaĵoj kaj vestoj en la monda komerco estos nuligata. Tiuj statoj ŝajne utilas al la ĉina vesta  industrio. Sed sinjoro Wang Qing opiniis, ke nun senĉese pliiĝas la postulo de tutmondaj konsumantoj, ankaŭ senĉese pliiĝas la normo de diverslandaj importistoj pri importitaj vestoj. Tial por daŭre esti aprobata de la internacia merkato kaj vastigi la merkatan proporcion, la ĉina vesta industrio devas klopodi por adaptiĝi al la ŝanĝiĝo kaj la postulo de la internacia merkato.