• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-12-07 16:01:13    
Ĉina vesta industrio klopodas por pliigi kapablon adaptiĝi al internacia merkato (2)

cri
Por konkrektaj entreprenoj, multaj entreprenoj rekte alprenis la manieron pri kunlaboro kun posedantoj de internaciaj markoj, kaj lernis ilian internacian funkcian koncepton. Shanshan-a Investa Akcia Limigita Korporacio estas la ĉina fama entrepreno, nun ĝi sume havas 20 markojn, interalie 7 estas faritaj per la kunlaboro kun posedantoj de internaciaj markoj. Konstanta vicĝenerala direktoro de la korporacio Zhou Shifen diris:
"Ni kunlaboras ĉefe kun fremdlandanoj, kiuj kun markoj relative famaj, estas lertaj en la internacia komerca funkciigo. Ili pli multe inklinas al internacia nivelo en vestaj moda tendenco, fasono kaj moda estetika kono, ni ĝuste postulas tian internacian okulon."
Nun multaj ĉinaj entreprenoj jam marŝis per gravaj paŝoj en la flanko. Kaj en la vestaj desegnado kaj merkatigo, ili lernis adaptiĝi al individua postulo de konsumanto.
Krom la klopodado de industria organizo kaj entreprenoj, iuj sociaj fortoj akceli la paŝon de la vesta industrio por rapide adaptiĝi al la internacia merkato. Sinjoro Yao Ge el Pekina Orienta Kultura Disvolva Centro Binli konigis interfluajn agojn organizitajn de la korporacio en la lastaj jaroj.
"En decembro de 2003, ni fondis Azian Modan Federacion, kaj celas kolekti Korean Respublikon, Japanion kaj Ĉinion, kies modaj industrioj estas relative evoluintaj, por kune disvolviĝi. Lastatempe ni invitis 3 plej elstarajn desegnistojn de Japanio eksponi plej freŝajn printempajn kaj somerajn vestojn de 2005 en Ĉinio."
Per klopodado de diversaj flankoj, la ĉina vesta industrio akiras pli multan aprobon de la internacia merkato. Laŭ la statistiko de la ĉina Ministerio pri Komerco, jare pliiĝinta proporcio de la eksporta totala sumo de ĉinaj vestoj kaj suplementoj jam superis 20% en la lastaj 2 jaroj.
Sed specialistoj montris, ke ĉi tiu pliiĝo akirita de la vesta industrio ankoraŭ ne sin liberigas de la ĉeffluo pri kvanta pliiĝo, la pliiĝo el produkta aldona sumo ankoraŭ ne estas multa, oni devas atenti eblajn
"La trorapida pliiĝo certe kaŭzos iun komercan konflikton. Nun nia lando altigas la enspezan nivelon de kamparanoj, kaj ankaŭ pliiĝas la kosto de internaj laborantoj. Se la investa industrio ne povos ŝanĝiĝi de la kvanta pliiĝo al la aldonosuma pliiĝo, post 2-3 jaroj niaj entreprenoj frontos al tre malfacila situacio. Tial nun en la favora kondiĉo, ni devas ŝanĝi pliiĝan modelon kaj fari preparon por la estonta disvolvo."