• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-12-07 17:27:22    
Atavismo

cri

Akuŝintino, kuŝanta sur lito, demandis per malforta voĉo: "Doktoro, ĉu mia bebo estas vira aŭ ina? Ĉu io mankas al ĝi?" La kuracistino ridete diris antaŭ la lito kun la nova naskito en siaj brakoj kaj humure respondis: "knabo ĝi estas, nenio mankas al ĝi kaj ĝi havas eĉ ion plian, unu voston." Ŝi malvolvis la vindotukon, por ke la juna patrino rigardu ĝian postaĵon kun vosto en grandeco de malgranda fingro. Iom surprizite, la akuŝintino diris kun trankvila rideto al la kuracistino "strange, atavismo aperis ĉe mia bebo. Mi do petas vin fortranĉi la voston.!"

Feliĉe, la akuŝintino estis intelektulo kaj ne maltrnakviliĝis pro la vosto de sia filo. Sed historia verko priskribas:"ekvidinte voston sur sia bebo, iu partrino teruriĝis, oponiante ĝin monstro enkorpiĝinta kaj tuj svenis."

Kio do ests atavismo? En la longa historia procezo iuj organoj de la vivaj estaĵoj iom post iom evoluis aŭ degeneris pro objektiva influo. Tia ŝanĝiĝo herediĝas de generacio al generacio. Tamen en la sennombra generado eble unu fojon okazas, ke iu evoluinta aŭ degenerinta organo reprenis sian primitivan formon, kvazaŭ subite fortiĝus la malforta hered-faktoro longe detenita. Tiam aperas fenomeno, ke iu korpoparto de viva estaĵo aspektas neordinare. Jen atavismo.

Ekzemple, dank` al la longa evoluo de la homoj, ilia cerbo prudentiĝis kaj iliaj fingroj lertiĝis, sed iuj iliaj organoj degeneris. La orel-mova muskolo, ekstera vosto ostaĵo kaj longaj haroj sur la korpo degeneris aŭ malaperis en la evoluo de milionoj da jaroj. Tamen inter sennombraj homoj estas unu aŭ du kun atavisma trajto. Ĉe iuj la orelmova muskolo ankoraŭ funkcias, kaj ili povas movi siajn orelojn laŭvole. Al ili apartenis i.a. la faman ĉinan komponisto Nje Er. La ordinaraj homoj ne havas voston, sed malmultaj homoj naskiĝas kun vosto. Se oni fortranĉas ilian voston, ili neniom diferencas de la ordinaraj. La homoj ĝenerale ne havas sur ŝi tiajn longajn harojn kiajn la ĉimpanzoj havas, tamen ekzistas multehara knabo denaske kun densaj kaj longaj haroj sur sia tuta korpo. Post la fondiĝo de la nova Ĉinio en la lando naskiĝis pluraj tiaj knaboj.

En la antikveco atavismaj fenomenoj konsternis multajn, kaj pro tio aperis multe da onidiroj pri monstroj. Tiam oni ne konis sciencon.

Kromo homoj, ankaŭ ĉe bestoj kaj vegetaĵoj povas aperi atavismo. Foje oni trovis porkon kun kvin fingroj sur la antaŭa piedo. Foje oni kaptis balenon, kiu havas du elstaraĵojn similajn al postaj piedoj. Foje okazis, ke el sennombraj magnolioj kaj jasmenoj, post multjara branĉoplantado, unu aŭ du donis fruktojn en grandeco de sojfabo. Ho, atavismo videblas en diversaj formoj!