|
|
(GMT+08:00)
2004-12-07 19:18:27
|
|
Helpon, ankaŭ mia patro aktivas en la Esperanto-movado!
cri
Karaj aŭskultantoj, la revuo Esperanto n. 11 aperigis en la rubriko Malferme la artikolon de s-ano Marko Naoki Lins sub la titolo: Helpon, ankaŭ mia patro aktivas en la Esperanto-movado. Hodiaŭ ni konigos al vi la artikolon; sekvos nia konigo pri la artikolo: Aŭtunaj tagoj ĉe bovinoj kaj aliaj feraj objektoj, el la revuo Esperanta Finnlando n. 5. Karaj amikoj, nun ni konigu al vi la artikolon: Helpon, ankaŭ mia patro aktivas en la Esperanto-movado! Sub la titolo skribiĝis la jenaj vortoj: Zamenhof estis la unua Esperanto-aktivulo, sed kompreneble ne la unua denaska esperantisto. Nur la postaj generacioj povis ekigi kreskantan fenomenon: aparteni ne nur al la granda Esperanto-familio, sed ankaŭ al la sama genetika familio. Jen kelkaj biografieroj, kiuj montras, ke ne ĉiam facilas aparteni aŭ eĉ aktivi en la sama movado kiel la gepatroj. Jen estas la artikolo: Biografieroj… Mi denaske scias pri Esperanto, ĉar ambaŭ miaj gepatroj aktivadis en la movado, sed ili ne devigis nin infanojn paroli en Esperanto, memoras Thomas Bormann, kiu, same kiel liaj fratino kaj la gepatroj Werner kaj forpasinta Elsbeth Bormann, estas mem aktiva en la Esperanto-movado. Li estas jam triageneracia aktivulo, ĉar ankaŭ lia avo, Artur Bormann, propagandis Esperanton. Gunnar Fischer venas el familio en kiu Esperanto estas la dua gepatra lingvo. Avo, la gepatroj, du gefratoj kaj la bofrato parolas Esperanton kaj estas aktivaj. La informadikisto, nun 26-jaraĝa, dum multaj jaroj aktivis en la estraro de la Germana Esperanto-Junularo (GEJ), kaj ankaŭ kulture tre ambicias, ĉu kiel diskotekestro "Dix Kunar" aŭ kiel membro de la rokgrupo "La Kuracistoj". En 2003 aperis la Elektronika Kompilo, KD kun elektronika Esperanto-muziko, por kiu mi tre multe laboris. Mi ekde ĉiam scias pri Esperanto, kiel infano lernis kalkuli en la lingvo kaj prezentis ĝin en programo de loka televido, sed eklernis ĝin nur 15-jara, foririnte de la hejmo por studi en alia urbo, memoras la nuntempa vicprezidanto de TEJO, serbino Sonja Petroviĉ. Por ŝi komence la fakto ke ŝia patro estis aktiva esperantisto iom malfaciligis la agadon, ĉar la aliaj ne transdonadis al ŝi informojn kredante ke la patro faros tion, sed la patro ne faris ĉar li ne volis avantaĝigi ŝin. Kiam mi naskiĝis, la esperantisteco de miaj gepatroj destinis min al la verda eduko. Esperanto estis parto de la familia vivo, io memkomprenebla, memoras Hans Bakker, multjara UEA-estrarano kaj la motoro de la afrika agado. Tio ne signifas ke mi lernis la lingvon denaske. Nur poste mi komencis memstare fari ion por Esperanto, li klarigas. Por Bakker la TEJO-kongreso en Tyreso estis lia konsciiĝo kiel esperantisto. Nur ekde tiam mi havis la senton ke Esperanto estas io valora kaj grava. Kunlaboro transgeneracia La 46-jaraĝa Thomas Bormann lernis propravole la lingvon en 1973 en Hamburgo. Post tio, mi pli kaj pli aktivis en GEJ kaj en TEJO. Precipe liaj oficoj en TEJO rezultigis "oficialajn" kontaktojn kun la patro, kiu tiutempe aktivis en UEA. Foje, en estrarkunsidoj de UEA, mi reprezentis TEJOn kaj ĉe la sama tablo sidis mia patro kiel estrarano de UEA. Laŭ miaj memoroj tio neniam alportis apartajn problemojn al ni ambaŭ, diras Thomas. Kialo por tio estis laŭ li unuagrade, ke ne estis gravaj aŭ nesolveblaj konfliktoj inter UEA kaj TEJO. Ambaŭflanke, ni estimis la laboron de la alia. Mi ne memoras, ke ni havis tiom diversajn opiniojn, ke tio estigis veran konflikton. Werner Bormann memoras ke li ĉiam evitis la temon Esperanto kaj ĝia movado kun sia patro Artur. La geedzoj Bormann sidis dum dek jaroj en la sama germana estraro, sen ke tio vekis apartan intereson. Ŝi kaj mi simple faris niajn aŭ "ĉiu sian" laborojn, memoras Werne Bormann. La esperantistoj enviis nin: ĉe ni ne okazis "edzino – fino", sed pliintensigo pro komuna klopodado. Kunlaboro kun familianoj je Esperanta nivelo ankaŭ ne mankas ĉe familio Fischer: mia patro estas redaktanto de la membrogazeto de Germana Esperanto-Asocio, dum mi verkas muzikrecenzojn ankaŭ por lia revuo. Helpe al harmonia kunlaboro estas ke ni ambaŭ ŝatas la stilon de la alia. Ekde 2000 Sonja kunlaboras kun sia patro, Radojica Petroviĉ, nuntempe ILEI-prezidanto, pri pluraj lokaj aranĝoj kaj kulturaj projektoj, sed ankaŭ ekagis sendepende de li, en TEJO. Ni ambaŭ estas teamanoj de la projekto Interkulturo, UEA-komitatanoj kaj observantoj en la UEA-estraro. Foje familiaj renkontiĝoj iĝas laborkunsidoj, ĉar malfacile eblas distingi privatajn kaj esperantrilatajn temojn. Esperanto-kunagado kun mia patro plej ofte estis agrabla, sed ne ĉiam, malferme diras Sonja. Ekzemple ne estis facile kombini rilatojn patro-filino kaj instruisto-lernantino dum iuj Esperanto-kursoj. Kontraŭargumenti unu al la alia por ili neniam estis probleme, ŝi kredas. Mi tre ĝojas ke mia koramiko – Hokan Lundberg, ankaŭ aktiva esperantisto – kaj la patro dank' al Esperanto ekde la komenco bone kongruis kaj havis komunan lingvon. Bakker, kies edzino Ans Bakker-ten Hagen nuntempe estas UEA-estraranino, ripetas la sloganon de sia patro: Praktika uzebleco de Esperanto estas la sola argumento kiu konvinkos la homojn lerni ĝin. Ju pli aĝaj ili estis, des pli malsamaj estis iliaj Esperantaj vojoj. Mi havis dubojn pri la laboro de la patro kaj tio fine nervozigis lin multe. Ni ne povis kun kompreno paroli pri tio. Certe li sentis sin malsukcesinta, kaj ĝuis pro ĉiu eĉ eta sukceso kaj ĉagreniĝis pro ĉiu kritiketo. Mi bedaŭras ke mi ne povis multon fari por konsoli lin. Mi ŝuldas multon al li. Thomas povas rakonti ĉarmajn anekdotojn: dum la UK en Stokhomlmo en 1980 mi estis tiom ekstreme ŝparema, ke surloke mi dormis sur benko en parko. La parko situis proksime al hotelo en kiu loĝis multaj kongresanoj. Al miaj gepatroj tre malplaĉis, ke ilia filo apartenas al tiuj junuloj, kiuj elektis tiun formon de tranoktado, sed fine ili toleris tion. Apartaj observoj Gunnar foje ĝeniĝis pro tio, ke oni perceptas lin nur kiel idon de lia patro, ne kiel memstaran personon kun propra volo. Intertempe tamen okazas, ke homoj unue ekkonas min kaj nur poste mian patron, rakontas Gunnar ne malfiere. Ankaŭ ke la patro fieras pri la filo, Gunnar komprenas, ĉar aktivaj gefiloj simbolas transdonon de la torĉo al la sekva generacio, kaj por la gepatroj speciale signifas gravan atingon. Tamen ne ĉiuj havis tian facilan aliron al la movado kiel Gunnar, Thomas aŭ Sonja. Miaj tri infanoj, ĉiuj denaskaj, estas forpuŝataj de Esperanta aktivado ĝuste pro la tro ideologia karaktero de multo…ĉiam oni entemigus Esperanton, kvankam multaj aliaj temoj estus pli interesaj, rakontas Blazio Wacha, hungara lingvisto. Resume… Konklude abundas la avantaĝoj laŭ Thomas, ke ambaŭ generacioj samtempe aktivis en la Esperanto-movado: tiel eblis ligi feriojn kun la hobio Esperanto kaj kun la familio. Nun ni havas belajn rememorojn pri vojaĝoj al diversaj UK-oj. Eble por la aktiveco de la gefiloj validas la samo kiel por la esperantistigo de ili – trudado ne funkcias, rekomendas Gunnar al ĉiuj ontaj Esperanto-gepatroj. Ĉiu devas iri sian propran vojon kaj trovi por si taŭgan lokon. La vera valoro transdoninda do ne konsistas el simpla heredado de posteno, sed ekzemple el entuziasmo kaj laboremo. Sonja konsentas kun Gunnar: nun mi fakte ĝojas pri tio, ke mi ne lernis Esperanton kiel infano, ĉar estis tre interesa kaj riĉiga sperto malkovri la Esperanto-mondon proprainiciate. Karaj aŭskultantoj, ĵus ni konigis al vi la artikolon titolitan: Helpon, ankaŭ mia patro aktivas en la Esperanto-movado! La aŭtoro Marko Naoki Lins estas la duageneracia Esperanto-aktivulo, estinte estrarano de TEJO, kaj nacinivele. Nuntempe li laboras en la Brusela Komunikadcentro de la Eŭropa Esperanto-Unio. Li estas la filo de Ulrich Lins, kiu instruis la internacian lingvon al la aŭtoro kun multe da pacienco.
|
|
|