• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-12-08 15:47:29    
Knabino en Komerca Budo

cri
De la tempo, kiam bela vendistino venis al la komerca budo, bolas la kvartalo de la ruĝa etaĝdomo kaj ankaŭ prosperas ĝia negoco. Rigardu, ŝi, kvazaŭ artistino, lerte prezentas varojn, faras pakadon, prenas pagon kaj donas adiaŭon. Ĝuste pro tio, la klientoj foriras kun rido kaj ĝojo.

Jam ne unuafoje Jumin staras antaŭ la budo. En la fino de la pasinta monato lia estunta bopatro devigis sian filinon rompi kun li. Pri tio li indignis kaj mornis, kaj poste, li ekhavis novan ideon: peti ke la onklo transpostenigu lin for el la malpura kaj laciga laboro. Li malamis pro ŝia senkompateco, timemo kaj facilanimo. Jumin sombre fiksis la rigardon al la knabino, vigle laboranta. Kial ŝi tiom ŝim similas?

Tiutempe Jumin sentis vakon en la koro. Subite li elpoŝigis monerojn kaj krude metis sur la vendotablon. "Skatolon da cigaredoj!"

"Kamarado," per serioza kaj milda rigardo la knabino tuj konkeris lin, "kian cigaredon vi deziras?" ŝi aspektas kiel diino sankta kaj neatencebla.

De tiam, Jumin ĉiutage alvenis aĉeti unu skatolon, sed la knabino traktis lin kiel aliajn klientojn. Li flamis de kolero kontraŭ sia malplaĉa laboro, rigardante sian brunan brakon.

En tiu tago li elpoŝigis papermonon de 10 jŭanoj. Sekve li prenis skatolon da cigaredoj kaj multe da restantaj monbiletoj kaj monerojn. Li ŝajnigis kalkuli, tiris unu el la biletoj kaj diris: "Kamaradino, vi redonis pli multe je unu jŭano." Fine, la knabino ridetis dirante: "Ĉu mi povus rekalkuli ilin?" sur ŝia vizaĝo aperis ruĝeto. "Kamarado, vi erare kalkulis!" Jumin tute konfuziĝis antaŭ ŝiaj akraj okuloj.

Jumin iom koleris, kvazaŭ li estus forte malhonorita. Li eksplodus, se tiam lin ne karesus varmo el sinceraj vortoj: "Ĉu vi ne povus malplimulte fumi? Por via sano."

En tiu tempo aliris iu mezaĝa viro kun granda ventro. Kiam li vidis la knabinon, liaj orfiŝaj okuloj rondiĝis. "Kio! Ankaŭ la trezora filino de la buroestro estas vendistino!"

La knabino ĵetis al li antipatian rigardon kaj diris moke: "Ĉu vi opinias ke mi timas fariĝi vendistino kiel la filo de sekciestro Li? Alivorte, mi do pasigu la tutan tagon kiel li en fiŝhokado? Mi ne havas tian bonŝancon!"

Jumin tuj ruĝiĝis kaj rapide foriris de la komerca budo.