• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-12-08 16:32:36    
Rivereto en la homa cerbo

cri

Ĉirkaŭ la cerbo kaj mjelo, la ĉefstabo de la homa korpo, troviĝas rivereto, en kiu fluas cerbospina likvajo.

La homa cerbo ne estas masiva globo. Sub ĝia sulkoplena kortiko estas multajmal plenaj kanaloj, ĉambroj, tuboj kaj kavoj, La cerbospina likvaĵo fontas el la dekstra kaj maldekstra ventrikloj de la cerbo. La likvaĵo guston post guto eliĝas el ilia reto da kapilaroj, kvazaŭ el fonto, kaj fariĝas malgranda fluo. Tra la tria cerbo ventriklo, la mezo-cerba dukto kaj la kvara cerba ventriklo ĝi eniras en la kavon de la oblongata mediolo, lagon en la homa cerbo. Fine ĝi forlasas la lagon, fluas malsupren laŭ la riverlito inter la piamatro kaj araknoido strikte ĉirkaŭtegantaj la cerbon kaj mjelon. Tial la 75-centimetra mjelo kaj 1 200-1 500-grama cerbo toviĝas en la likvaĵo, kiuj estas iom post iom sorbita de la subtilaj grajnoj sur la araknoido de la krania supro kaj reiras al la sango, sia produktanto.

Homo havas nur 150 mililitrojn da cerbospina likvaĵo, kiuj konsistigas 1,5% de la totala kvanto de la likvaĵo en la homa korpo. La cerbospina likvaĵo, neniam haltanta, renoviĝas post ĉiu 6-8-a horo. En la rivereto la fluanta senkolora travidebla likvaĵo senĉese solvas la kunportatajn sukeron, proteinon, natrian kloridon, kalcion, kalion, natrion, magnezion, kreatininon, ureon kaj kolesterolon.. En la rivereto navigas ankaŭ malgrandaj ŝipoj—limfaj ĉeloj kaj laŭkocitoj. La rivereto malsekigas la plej gravan kaj plej misteran kampon en la homa korpo—la cerbon kaj mjelon. Ĝi alportas nutron al la centra nervosistemo kaj forportas la malutilaĵojn. En la monento, kiam la ĉefstabo estas surprizatakata, la rivereto tuj venigos al ĝi helptrupojn el aliaj partoj de la homa korpo. La rivereto povas per ŝanĝo de la flu-kvanto kaj flu-rapideco reguligi al internan premon de la kranio, por ke ĉi tiu estu en ekvilibro.

Sed la plej grava neanstataŭigebla funkcio de la rivereto estas mildigi, sorbi kaj disigi la eksteran skuadon kaŭzitan de la homa movado, servante kiel mola,likva kuseno. Por evitigi al la centra nervosistemo ĉiajn ĝenojn kaj ebligis ĝian normalan laboradon en kvieta medio.

Batalante kontraŭ malsanoj, oni ankaŭ utiligas la rivereton. Kiam meningo aŭ mjelo malsaniĝas tuj rimarkinde ŝanĝiĝas la cerbospina likvaĵo: ĝi fariĝas malklara aŭ ricevas sangon, aŭ la ĉeloj, proteino, sukero kaj klorido en ĝi pliigas aŭ reduktiĝas, aŭ ĝia premo altiĝas aŭ malaltiĝas. Ekz. La totalal likvaĵ-kvanto de la rivereto ĉe homo suferanta de hidrocefalo povas atingi eĉ 5 000 mililitrojn, kelkdekoble kiom ĉe la normala homo. Post ekzamenno al cerbospina likvaĵo, akirita per spina punkcio, oni povas facile fari dagnozon. Kompreneble gutoj da cerbospina likvaĵo ne estas grava perdo kompare kun ĝia totala kvanto, ĉar ĝi povas rapide kreski. Estas tute ne necesa la maltrankvilo pri ekzameno al cerbospina likvaĵo. Krome, rezulte de senĉesa esplorado oni jam sukcesis injekti medikamenton en la cerbospinan likvaĵon por kuraci malsanojn aŭ injekti narkotaĵon por fari operaciojn.