• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-12-08 17:13:38    
Pekina popolo rekomendas la verdan konsumadon

cri

En la lastaj jaroj loĝantoj en Pekino pli kaj pli multe rekomendas la verdan konsumadon. Aĉetante elektrajn aparatojn ili prefere konsideras la energi-ŝparecon, elektante manĝaĵojn ili atentas la purecon, ornamante loĝejon ili prizorgas la median protekton.

Sinjoro Liu Mingyin, loĝanta en la okcidenta distrikto de Pekino komencis kompletan ornamadon de sia tri-ĉambra loĝejo. Antaŭ du jaroj aĉetinte la loĝejon li unuapaŝe ornamis ĝin. Nun por ke la loĝejo estu pli komforta, li dungis fakajn laboristoj por pargeti la ĉambrojn per plankoj faritaj el bambuoj, stuki la murojn per Nippon-lako kaj en la kuirejo aranĝi tutan ŝrankon. Sinjoro Liu havas 2-jaran filon, li diris ke la malpuriĝaj ornamaĵoj facile trafis infanan filon, tial kiam li elektis la ornamaĵojn li alte atentis materialan purecon.

Li diris, "La infano estas petolema, iam li buŝe tuŝis seĝon, iam eĉ lekis plankon. Tial ni laŭeble uzis nepoluciitajn kaj naturajn verdajn materialojn. Niaj pargetoj estas faritaj el bambuoj sen kemiaĵo kaj estas sekura por hejma uzado. La uzita lako estas Nippon-lako, kiu estas senodora kaj bone efikas."

Nuntempe, tiaj pekinanoj kiel sinjoro Liu alte atentanta median protekton en loĝejo-ornamado estas multaj. Ili opiniis, ke la loĝejo estas tre grava ejo por la vivo, la loĝa kondiĉo strikte ligiĝas kun la vivkvalito. Tial, kiam oni ornamas la loĝejon, oni konsideras krom la beleco kaj la uzebleco, ankaŭ pli kaj pli multe la purecon de la ornamaj materialoj. En Ĉinio estas antikva diro, "la manĝado unua por homoj". Kompreneble ankaŭ pekinanoj multe prizorgas manĝadon, tamen nunaj pekinanoj atentas ne nur la nutrecon, sed ankaŭ pli kaj pli multe la devenon, monĝaĵo devas esti verda kaj medio-protekta. Nia raportisto en iu supervendejo de la okcidenta distrikto de Pekino trovis, ke tie multaj manĝaĵoj, ekzemple rizo, tritika faruno kaj manĝoleo surhavas markon kun du verdaj folioj de la verda manĝajo. En la frukto-legoma areo estas bonorde metitaj legomoj kaj fruktoj kun surmetitaj markoj de verda manĝaĵo. Kvankam tiaj legomoj kaj fruktoj estas pli multe kostaj ol tiuj de bazaro, tamen ankoraŭ altiriĝis multaj aĉetantoj. Sinjoro Zhang Hongchen aĉetanta diris al la raportisto:

"Kvankam tieaj verdaj manĝaĵoj estas relative plimulte kostaj ol la ordinaraj manĝaĵoj, tamen por sano mi senhezite elektis verdajn legomojn kaj rizon. Mi ankaŭ rekomendis al miaj kolegoj la verdan konsumadon kaj konigis al ili koncepton de la verda konsumado. Ŝanĝinte la koncepton ni altigas la vivkvanton.

Multaj pekinanoj montris koncepton de la verda konsumado en la praktikado. S injorino Ge Lihua, emerito, loĝanta en la suda Pekino antaŭe aĉetis manĝaĵojn uzante por-unufojajn plastajn sakojn, sed nun ŝi ne uzas tiajn plastajn sakojn reforminte uzitan veston en sakon. Ŝi diris ke tia ago estas multe favora.

"Plastaj sakoj ne facile detruiĝas, tial kaŭzas median polucion. Ĉiuj aĉetadoj alportis al ni kelkajn plastajn sakojn. Nun mi faris uzitan veston sako, kun kiu mi aĉetas legomojn, tio favoras al media protekto.", diris sinjorino Ge.

Sinjorino Ge ankaŭ kolektas plastajn sakojn liveritajn de supervendejo dum aĉetado, kiujn ŝi deziras doni al iuj flankoj por ke oni detrui ilin. En konservejo de sia hejmo ŝi jam kolektis pli ol 2 000 tiajn sakojn. Kaj en ilia kvartalo la loĝantoj havas tian kutimon, ekzemple ĉiuj familioj disapartigas balaaĵojn kaj iuj uzas energio-ŝparajn lampojn kaj mediprotektajn elektrajn aparatojn. Somere oni ĝustigis la klimatizilan temperaturon je sper 26-gradoj celsiaj. Plej meritinde, dum la konsumado pekinanoj

pli kaj pli multe atentas la verdecon de sia ago. Ili memkonscie ĵetis uzitajn pilojn en la reutiligan keston por eviti detruon de la medio. Multaj restoracioj kolektis uzitajn bastonetojn kaj transdonis ilin al iuj flankoj por reutiligi.

Koncernaj specialistoj alte taksis la verdan konsumadon popularan en Pekino. Respondeculo de Media Kaj Kultura Centro de la Tervilaĝo, sinjorino Liao Xiaoyi diris:

"Formiĝo de la koncepto pri la verda konsumado montris la altiĝon de nia vivnivelo kaj ankaŭ la altiĝon de la konscio pri media protekto. Homoj jam konsciis, ke konsumado estas interligita kun media protekto. Multaj civitanoj iom post iom komprenis, ke ĉiuj homoj povas partopreni en media protektado elektinte sian vivmanieron favorantan al media protekto, ne ĉiuj rekte partoprenas en polucia kontrolado kaj media protektado, sed oni per verda konsumado partoprenas en media protektado. Tia ŝanĝiĝo montris la atenton pri vivo kaj ekzistokvalito."

Sinjorino Liao diris, ke en Ĉinio nun pli kaj pli multiĝas homoj atentantaj la verdan konsumadon tiaj kiel pekinanoj. Menciinde, tiaj ago kaj koncepto de la verda konsumado ne nur iom post iom profundiĝas en koro de urbanoj, sed ankaŭ montriĝas de la komparanoj, tio aliflanke montris senĉesan altigon de vivkvalitoo de la ĉina popolo. Karaj amikoj, finiĝis hodiaŭa programero "socia vivo". Dankon pro via aŭskulto!