• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-12-08 18:16:53    
La ĉefaj kanaloj de E-enkonduko kaj gravaj reprezentantoj

cri

Esperanto iris en Ĉinion tra jenaj tri kanaloj:

Tra Rusio. En 1891 fondiĝis la Esperanto-Klubo "Pacifiko" en la urbo Vladivostoko, Rusio. (Doi Ĉieko: Gvidlibro pri Esperanto-Movado en Azio, p.87, Mevo-Librejo, 1995). La klubo eldonis Esperanto-lernolibron kun klarigoj en 12 lingvoj, inter kiuj troviĝas la ĉina. Laŭ rememoro de iu maljuna esperantisto, rusaj komercistoj, sciantaj Esperanton, portis la libron al la urbo Harbin kaj fondis E-kurson. En 1905 rusa esperantisto fondis en Ŝanhajo E-kurson, kaj tie de li lernis Lu Shikai (Lu Ŝi-Ĉin, S.Ĉ. Lu) kaj aliaj. (Zhou Zhuangping: Esperanto en 50 jaroj, p.39, Ŝanhaja Esperantista Ligo, 1937). En 1906 s-ro Lu organizis la Ŝanhajan Esperanto-Klubon kaj vesperlernejon por lernigi Esperanton. Samtempe kun tio oni faris korespondon kun alilandaj esperantistoj. En 1909 Lu Shikai, Sheng Guocheng (K.Ĉ. Ŝan, K. Ch. Chan) kaj aliaj iniciatis en Ŝanhajo fondon de la Ĥina Esperanto-Asocio.

Tra Japanio. En la komenco de la 20-a jarcento, ĉinaj studentoj Liu Shipei (Liu Shenshu, Liu Guanghan), Zhang Ji (Zhang Boquan), He Zhen, Jing Meijiu, Qian Xuantong kaj aliaj en Japanio lernis Esperanton de anarkiisto Oosugi Sakae, kaj eldonis en Tokio la revuojn Egaleco kaj Justeco por diskonigi anarkiismon kaj ankaŭ Esperanton. En 1908 artikolo en la Egaleco diras jene: "Ĝi estas la unua gazeto en Azio, kiu pledas por Esperanto kiel la plej facila interkomprenigilo de diverslandaj revoluciuloj." (Ulrich Lins: La Danĝera Lingvo, unua eldono, p.158, Gerlingen, Bleicher-eldonejo, 1988). La revuo Justeco ofte aperigis notojn pri Esperanto kaj Esperantajn lernomaterialojn. Reveninte al sia patrujo en 1908, Liu Shipei kaj aliaj fondis en Ŝanhajo E-lernejon, kiu funkciis nelonge.

Tra Francio kaj Britio. En 1907 ĉinaj studentoj Wu Zhihui (Wu Jingheng), Li Shizeng (Li Yuying), Chu Minyui en Francio kaj Zhang Jingjiang, komerca oficisto de la Ĉina Ambasadorejo en Francio kune fondis en la Parizo la semajnan anarkiisman revuon La Tempoj Novaj, kiu energie propagandis Esperanton. En 1908 ĉina studento Yang Zenggao (Zeng-kao Yang) en Britio eklernis Esperanton, ofte sendis Esperantaĵojn al sialandaj amikoj kaj poste verkis la libron Nova Universala Lingvo por diskonigi Esperanton. En 1909 ĉina studento Hua Nangui (Hoa) eldonis en Parizo la gazeton Ĥina-Esperanta Scienca Literatura Revuo, kiu aperigis sciencajn kaj literaturajn artikolojn, en daŭro de kvin numeroj kaj kun legantoj ankaŭ en Ĉinio. iuj junuloj ekz., Lin Zhenhan, Sun Guozhang (K.Ĉ.Sun) kaj aliaj eklernis Esperanton, influite de la supre menciitaj esperantistoj. Tiuj samideanoj poste fariĝis aktivuloj en la ĉina Esperanto-movado.

La supre menciitaj faktoj montras al ni du rimarkindajn punktojn: La enkonduko de Esperanto en Ĉinion unue tra la komercviglaj urboj ĉe maro kaj en landlima provinco, kiaj Ŝanhajo kaj Harbin, pere de eksterlandaj komercistoj-esperantistoj, kaj due, pere de studentoj-esperantistoj lernantaj en aliaj landoj.