• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-12-08 19:46:21    
Aŭtunaj tagoj ĉe bovinoj kaj aliaj feraj objektoj

cri
Kamparo en defio de novaj tempoj
Aŭtunajn tagojn de Esperanto-Asocio de Finnlando gastigis Iisalmi, la plej malgranda urbo nuntempe kie funkcias membroasocio de EAF, post kiam Salo antaŭ kelkaj jaroj kreskis pli granda ol Iisalmi. Kvankam Iisalmi kaj ĝiaj ĉirkaŭaĵoj apartenas al regionoj de malmultiĝanta loĝantaro, ĝi estas ne tamen inter la plej dormantaj lokoj de la finnlanda kamparo. Bone la modernan vizaĝon de la urbo reprezentas ekzemple ĝia nova domo de kortumo, kun artaĵo pri metalplataj bovinoj, farita de Liina Lang (ekse konata per nomo Miina Akkijyrkka). Konstatite estas, ke la artaĵo forte dividas opiniojn, sen opinio ĝi apenaŭ lasas iun rigardanton.
Se la metalplatbovinaro de Liina Lang dividas opiniojn, tion faras ankaŭ la evoluo pri vivantaj bovinoj en la finna kamparo. Bovinojn oni ne plu multe sur kampoj vidas. Ilia nombro en Finnlando entute daŭre malkreskas iom, sed la pli efikanta evoluo en malapero de bovinoj estas, ke pli kaj pli grandnombraj bovinaroj estas en pli kaj pli malmultaj lokoj, kaj ke ili en multaj lokoj estas jam dum tuta jaro ene de konstruaĵoj. Tiel oni proksimiĝas industriecan produktadon de viando kaj lakto, kontraste kun la tradicia vivo de malgrandaj bienoj.

Programo de Savo-ecaĵoj
La ĉefa okazejo de Aŭtunaj Tagoj, banejo de Runni, ofertis bonan lokon kun siaj longaj tradicioj pro la saniga akvo el natura fonto. Banejo en Runni funkciis nun precize jarcenton, kaj la saniga akvo de la loko estis fama jam en la 18-a jarcento.
Prezentiĝis ankaŭ la fama kurbita menstipo de la provinco Savo, la frenezo kiun oni anticipe kaj reklamis kaj avertis. Neeviteble estis, ke kiam du okcidentbordanoj komencis direktiĝi laŭ mapo pri naturpadoj farita de Savo-anoj, ne troviĝis eĉ unua ĝusta padpeco.
En vespera programo tamen konstateblis, ke ankaŭ en Savo validas kelkaj ĝeneralaj veraĵoj: saŭno estas varma, dum lago estas malvarma. Kaj plej bone, se la saŭno estas fuma kaj ne luma.

Speciala programero estis vizito en salika bieno, proksimume unika en la tuta Finnlando. La salikkultivisto Kimmno Hakala kun sia edzino Hillevi prezentis plurajn diversajn salikspeciojn kreskantajn en la kampoj kaj diversajn objektojn, kiujn ili fabrikas el saliko. Ili kultivas la bienon dum kelkaj jaroj kaj en daŭra proceso estas esplori, kiuj specioj de salikoj povas esti sukcese kultivataj en finnlanda klimato. Kelkaj dekoj da specioj kreskas en Finnlando nature, sed ekzistas multoble pli.