• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-12-08 19:51:09    
GAZETARAJ KOMUNIKOJ DE UEA N-ro 188

cri
Enhavo:
1. Malferma Tago ripetis rekordon kaj faris novan
2. Bakin 100-jara
3. Belartaj Konkursoj de UEA en 2005
MALFERMA TAGO RIPETIS REKORDON KAJ FARIS NOVAN
De ses jaroj la Centra Oficejo de UEA ne estis tiel homplena kiel en la
21-a Malferma Tago sabaton, la 27-an de novembro, kiam ĉ. 150
esperantistoj el 18 landoj vizitis sian domon en Roterdamo. Tio egalas la
rekordon el novembro 1998, sed ĉi-foje la vizitantoj estis pli aĉetemaj
ol tiam. La antaŭa vendorekordo estis 4961 eŭroj, sed kvazaŭ por festi
la 10-jariĝon de la tradicio de Malfermaj Tagoj la Libroservo de UEA povis registri novan rekordon de 5262 eŭroj.
La programo de la Tago estis aparte riĉa kaj kulminis en mallonga ceremonio, dum kiu prezidanto Renato Corsetti transdonis la Premion
"Onisaburo Degucxi" al Marjorie Boulton. Tiu ĉi plej grava premio de UEA rekonas longdaŭran agadon por internacia amikeco kaj paco pere de
Esperanto. Ĝia ĉi-jara ricevanto estis anoncita en la UK en Pekino, sed
ĉar Marjorie Boulton ne povis ĉeesti tie, la transdono de la Premio okazis en la Malferma Tago. Post la premiado la laŭreatino faris impresan prelegon kun la temo "Tra Lumo kaj Mallumo: kelkaj memoroj de veteranino".
UEA eldonos ĝin en formo de ilustrita libreto.
Estraranino Claude Nourmont enkondukis omaĝon al Luiza Marin, al kiu
Unuiĝo Franca por Esperanto donacis partoprenon en la Malferma Tago por danki ŝin pro preskaŭ 27-jara deĵorado en la oficejo de UFE. Ĝenerala Direktoro Osmo Buller laŭdis la agadon de s-ino Marin kiel modela ĉefdelegito kaj peranto, kaj Atie van Zeist, sekretariino de la CO,
transdonis al ŝi rozon kiel simbolon de la dankemo de la Roterdama stabo
pro bona kunlaboro tra la jaroj.
Pluraj novaj originalaj Esperanto-verkoj estis prezentitaj. La plej freŝa
estis la romano "La kastelo de Vitro" de John Francis, kiu estis unuafoje
aĉetebla en la Malferma Tago. Ĝin prezentis Francisco Veuthey, kiu
ilustris la verkon. Jorge Camacho prezentis siajn poemarojn "Celakantoj"
kaj "Saturno", kiuj aperis ĉi-jare same kiel la romano "Dek tagoj de
kapitano Postnikov" de Mikaelo Bronŝtejn, kies multtalenta aŭtoro krome
plezurigis la publikon per siaj kantoj. Alian muzikan kontribuon al la
programo faris la kantgrupo Akordo, kiu prezentis ankaŭ sian kompaktan
diskon "Kristnaska kordo" kun 25 kristnaskaj kantoj el diversaj landoj kaj
kulturoj.
Fine de la posttagmezo du surprizaj aldonoj al la antaŭanoncita programo
plenigis la salonon Zamenhof. Unue Povilas Jegorovas, prezidanto de LKK, raportis pri la preparoj por la 90-a UK en Vilno. La LKK-prezidanto vidis sian raporton premiita per kelkaj tujaj aliĝoj. La programero "Estraranoj respondas" donis okazon diskuti kun la ĉeestantaj estraranoj, kiuj estis entute kvar, ĉar apud Corsetti kaj Nourmont partoprenis ankaŭ Ulla Luin kaj Ans Bakker-ten Hagen, respektive ĝenerala sekretariino kaj estraranino pri financo kaj administrado. Plia agrabla surprizo estis la ebleco renkonti du membrojn de la Esperanto-redakcio de Pola Radio, Barbara Piertzak kaj Gabriela Kosiarska, kiuj registris dum la Tago plurajn intervjuojn por aŭdigo en proksimaj elsendoj. Al Marjorie Boulton redaktorino Pietrzak ankaŭ transdonis kiel specialan donacon de Pola Radio registraĵon de iama intervjuo kun la fama verkistino.
Al la nova vendorekordo de la Libroservo precipe kontribuis kelkaj novaj
titoloj. La plej furora estis la dudirekta nederlanda vortaro, kiu estis
vendita en 29 ekzempleroj, sekvata de la nova romano de Francis (21). Aliaj furoraĵoj estis "Mil unuaj vortoj en Esperanto" (14), la Postnikov-romano de Bronŝtejn (10) kaj la plej nova titolo en la Serio Oriento-Okcicento, la klasikaĵo "Aventuroj de la brava soldato Ŝvejk dum la mondmilito" de Jaroslav Haŝek (10). Inter diskoj pleje furoris la ĵus aperinta nova KD de Kajto, "Lokomotivo, rulu nun!" (14).
La vizitantoj povis konatiĝi ankaŭ kun malgranda ekspozicio pri Unesko
kaj UEA, kiun Ziko Sikosek kunmetis lige kun la 50-a datreveno de la
akcepto de la Montevidea Esperanto-rezolucio de Unesko.
Jam nun la stabo de la Centra Oficejo invitas al la 22-a Malferma Tago
sabaton, la 23-an de aprilo 2005.
BAKIN 100-JARA
La granda ĉina verkisto kaj veterana esperantisto Bakin (Ba Jin) fariĝis
100-jara la 25-an de novembro 2004. Li aktivas en la Esperanto-movado jam ekde la 1920-aj jaroj, kiam li ankaŭ tradukis el Esperanto al la ĉina
verkojn de E. Amicis, A. Tolstoj kaj Akita Ujaki. En 1932 li ĉinigis la
romanon "Printempo en aŭtuno" de Julio Baghy. Ĝi forte tuŝis lin kaj
inspiris lin verki ĉinlingve sian propran romanon "Aŭtuno en la
printempo", kies Esperanta traduko aperis en 1980. En Esperanto aperis
ankaŭ liaj romanoj "La familio" kaj "Frosta nokto". Bakin faris gravajn
servojn al la ĉina Esperanto-movado, i.a. kiel prezidanto de Ĉina
Esperanto-Ligo, kies honora prezidanto li estas. Li estis prezidanto de la
Ĉina Verkista Asocio kaj plenumis altajn ŝtatajn funkciojn, i.a. kiel
vicprezidanto de la Tutlanda Komitato de la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco. Ekde 1981 Bakin estas membro de la Honora Patrona Komitato de UEA.
BELARTAJ KONKURSOJ DE UEA EN 2005
La gvida Esperanta artkonkurso, la Belartaj Konkursoj de UEA invitas
partoprenantojn por la 56-a fojo. La rezultojn oni anoncos en la 90-a
Universala Kongreso en Vilno. Partopreno estas libera al ĉiuj kaj ne
ligita al partopreno en la UK. La konkursaĵoj devas esti novaj kaj,
escepte de la infanlibroj, antaŭe ne publikigitaj. Krome validas jenaj
kondiĉoj:
Poezio: Maksimuma longo ne fiksita. Tri premioj.
Prozo: Maksimuma longo 200 x 65 tajpospacoj. Tri premioj.
Teatraĵo: Maksimuma longo ne fiksita. Tri premioj.
Eseo: Teme ligita kun Esperanto aŭ kun la temo de la UK, "Universalaj
Kongresoj: 100 jaroj da interkultura komunikado". Premio "Luigi Minnaja"
kaj du aliaj premioj.
Kanto: Teksto kaj melodioj povas esti de malsamaj aŭtoroj. La melodion oni povas sendi sonbende aŭ skribe (notoj). Premio "An-Song-san" kaj du aliaj premioj.
Vidbendo: Teme ligita kun Esperanto aŭ kun la kongresa temo (vd. ĉe
Eseo). Daŭro inter 15 kaj 60 minutoj. Sistemo VHS/PAL. Tri premioj.
Infanlibro de la Jaro: Originala aŭ tradukita libro (alia ol lernolibro),
presforme aperinta en 2004. Unu premio.
Oni rajtas sendi maksimume tri konkursaĵojn por sama branĉo. Por poezio, prozo, teatraĵo, eseo kaj kanto oni sendu ilin en kvar ekzempleroj; por la infanlibra branĉo en tri ekzempleroj. Ĉiuj alvenu plej laste la 31-an de marto 2005. Por vidbendo oni sendu po unu ekzempleron ĝis la 1-a de julio 2005.
Ĉion oni adresu al: Belartaj Konkursoj de UEA, p/a Michela Lipari, Viale
Giulio Cesare 223, IT-00192 Roma, Italio; rete .
La konkursaĵoj (krom vidbendoj kaj infanlibroj) estu pseŭdonimaj. La vera nomo kaj adreso estu en aparta koverto. Se eble, oni aldonu 5 internaciajn
respondkuponojn por ĉiu branĉo, en kiu oni konkursas. Se oni sendas la
konkursaĵojn rete, oni indiku la elektitan pseŭdonimon.
Premioj: Unua premio: 220 eŭroj; dua premio: 154 eŭroj; tria premio: 88
eŭroj; Nova Talento (por la plej bona konkursanto neniam premiita) 154
eŭroj; Infanlibro de la Jaro: 462 eŭroj.
Publikigo: La rajto je la unua presigo de la premiitaj verkoj apartenas al
UEA, kiu ankaŭ poste rajtos aperigi ilin senpage en antologio de la
Konkursoj.
Detala regularo haveblas ĉe UEA, Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando, aŭ rete ĉe . Ĝi legeblas ankaŭ en la TTT-ejo www.uea.org.
Renato Corsetti, Via del Castello, 1, IT-00036 Palestrina, Italujo