• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-12-09 09:57:36    
En edziĝtago (2)  (foto)

cri

En Miela Tempo

Paro da novgeedzoj faris vetkuron en la nupto. Laŭ interkonsento, kiu sukcesos en la kuro, tiu mastros la familion. Kompreneble, la novedzo kuris pli rapide ol la edzino. Neatendite, kiam li estis atingonta la finon, li subite returnis sin kaj, preninte ŝin en la brakojn, pafis sin al la fino. Nun en Ĉinio multas tiuspecaj gejunuloj. Ili, liberaj de rutinaj kutimoj kaj strebemaj al afekcioj, okazigas sian nupton sur Gobio kaj krutaĵo, en la aero kaj sub akvo kaj komencas la mielan tempon per paraŝutado, subakviĝo kaj dekrutaĵa saltado malsupren.

"Efektive, ni ne intencas paroprenigi tiom da personoj en monotona nupto en hotelo," diris iu novedzino. Timema, ŝi tamen ellernis suprengrimpadon sentime en sia miela tempo." "Mi tion faris kune kun mia edzo. Mi kredas, ke kun li mi timos neniun malfacilon en la vivo."

"La moderna socio plenas de intensaj konkurencoj kaj streĉa vivritmo. Mi bezonas ripozon. Mi deziregas vojaĝi al Tibeto. Por havi longan libertempon mi decidis edziniĝi," diris junulino, kiu deziris edziniĝon kaj samtempe timis ĝin. En la miela tempo la pejzaĝo de neĝkovrita regiono kaj ĉelokaj naciaj moroj sentigis al la novgeedza paro la esencon de la vivo: Ordinareco estas vivo. Hejmen reveninte, ili prenis ordinaran manĝon en la malgranda restoracio Hejmloko kaj ekhavis la senton esti hejme.

Alia paro da novgeedzoj diris: "Niaj gepatroj preparis ĉion kaj ni ne sciis, kion ni devas fari mem. Ni do decidis pasigi la mielan tempon en la dezerto Taklimakan, alinome, maro de la morto, en nordokcidenta Ĉinio. Kune kun turisma grupo ili transiris la dezerton Lop Nur sur la antikva Silka Vojo. En la geedziĝa nokto ili ne estis akompanataj de floroj, vino kaj siaj parencoj, tamen ili kvazaŭ aŭdis la severan averton de la naturo: "Se vi volas gefilojn, amu ĉiujn estaĵojn en la naturo."

Eble tiuj gejunuloj estas pledantoj por neluksa nupto. Laŭ ili, nupto devas esti modesta, sed diferenca de tiu en la 50-70-aj jaroj. Tiam novgeedzoj faris registriĝon ĉe instanco pri geedziĝo kaj regalis siajn parencojn kaj amikojn per bombonoj, kio finis la nupton. Laŭ statistiko, en la 50-60-aj jaroj ĉiu paro da novgeedzoj en Ĉinio elspezis averaĝe 362 juanojn por geedziĝo, en la 70-aj jaroj 1.3 mil juanojn, en la 80-aj jaroj 5.5 mil juanojn kaj en la 90-aj jaroj 21 mil juanojn. En 1998 la elspezo por tio estis inter 50 mil kaj 200 mil juanoj. Plejparto de la pledantoj por neluksa nupto estas bone salajrataj intelektuloj. Ili opinias, ke la ideala edzeco ne sin bazas sur eŭropstila novedzina gazrobo kaj luksa festeno. Ili alte taksas la aktualan signifon de geedziĝo.