• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-12-09 14:26:12    
Riz-hibridigo de Yuan Longping -- dua verda revolucio (foto)

cri

Antaŭ nelonge oni legas en la artikolo "Al la mondo kun abundo da manĝaĵoj kaj vestaĵoj" jenajn vortojn: "Yuan Longping gajnis por Ĉinio valoran tempon. La de li pliproduktita greno signifas mallevi kreskon de la loĝantaro. Liaj sukcesoj en agronomio venkis minacon de malsato. Nun li gvidas nin al la mondo kun abundo da manĝaĵoj kaj vestaĵoj."

Yuan Longping diris en reklamo, ke ĉu ĉampiono, ĉu boksreĝo, ili senfortiĝas, se ili ne manĝas en unu tago. Liaj vortoj montras simplan veron: Manĝado estas la unua bezono de la homaro. En suda Ĉinio cirkulas popoldiro: Nia vivo dependas de du ping, unue de Deng Xiaoping kaj due de Yuan Longping, Ĉar Deng Xiaoping apogis la laŭkontraktan produktan respondecan sistemon kaj Yuan Longping kreis la hibridan rizon. Iuj riz-kulturistoj eĉ prenisYuan kiel dion. Du trionoj da ĉinoj prenas rizon kiel sian ĉefan manĝaĵon kaj 60% de nia rizo estas produktitaj per hibridaj semoj inventitaj de Yuan kaj liaj helpantoj.

Oni faris statistikon: En 1976-2000 Ĉinio kulturis hibridan rizon de diversaj rasoj sur 250 milionoj da hektaroj, kiuj pliproduktis 360 miliardojn da kilogramoj da rizo. Se oni bezonas ĉiujare averaĝe 450 kg. da greno, do la pliproduktita rizo povas kontentigi la bezonon de 5 milionoj da homoj ĉiujare.

Ĉe la fino de 2000 Yuan Longping kaj liaj kolegoj akiris grandan sukceson en la unuaperioda esplorado. En la komenco de la 21-a jarcento, se Ĉinio anstataŭigos ĉiujn rizsemojn per la nun uzataj hibridaj, do la pliproduktita rizo povos vivteni 60-80 milionojn da homoj.

Printempe de 1966 surbaze de siaj esplorado kaj sukcesoj de la natura bonrasa rizo Yuan publikigis la disertaĵon "Pri la maskla sterileco de rizo". Tiu klasika disertaĵo en la historio de hibridigo de rizo eksplikis la teorion pri artefarita hibridigo pere de la maskla sterileco.

En 1970 ĉe cisterno de Hainan-insulo helpanto de Yuan Longping trovis sterilan masklan rizplanton kaj tio fariĝis ŝlosilo por sukcesigi la hibridigon de rizo.

En 1973 Yuan sukcese hibridigis rizon Nanyou-2 kaj post ĝia popularigo sur kampoj la hektara produktokvanto de rizo en 1976 estis je 20% pli multa ol la ordinara rizo. Pro tio en 1981 li ricevis la unuan ŝtatan premion de speciala invento de Ĉinio.

Internacie oni opiniis, ke anstataŭigi la alttigan rizon per la malalta estas verda revolucio. La sukceso de la riz-hibridigo estas la dua verda revolucio.

La esploro pri riz-hibridigo havas grandan aktualan signifon. Nun Ĉinio havas 1.26 miliardojn da loĝantoj, kies pokapa agro estas malpli ol 0.1 hektaro. Oni antaŭvidas, ke en la 30-aj jaroj de la 21-a jarcento Ĉinio havos 1.6 miliardojn da loĝantoj kaj tiam la pokapa agro reduktiĝos plue. De kie oni havigos al si tiel multe da greno? Tio estas grava problemo atentata de la tuta mondo. Iu usona ekonomikisto diris, ke en la estonteco Ĉinio ne povos produkti sufiĉe da greno por siaj popolanoj kaj ĝi devos multe importi ĝin, kio kaŭzos mondskalan mankon de greno kaj levos la grenan prezon. Tiu vidpunkto iam vekis grandan timon de la mondo.

Yuan diris, ke tiu vidpunkto ne estas senbaza, tamen unuflankeca, ĉar ĝi malatentis la sciencan progreson. Li kredas, ke dank' al la senlaca penado de ĉinaj sciencistoj Ĉinio povos mem solvi la problemon pri manĝaĵoj.

En 1996 kiel respondeca fakulo, Yuan Longping kune kun multaj sciencaj establoj de Ĉinio komencis esploron pri supera hibrida rizo. Post kelk-jara penado kaj dujara eksperimento li finfine atingis la unuan celon difinitan de la Agrikultura Ministerio de Ĉinio, t.e. la hektara riz-produktokvanto superis 10.5 tunojn, pli multe ol la maksimuma produktokvanto taksita de japanaj sciencistoj, kaj plie la rizo estas bonkvalita kaj sur la eksperimenta parcelo prizorgita de Yuan mem la hektara riz-produktokvanto superis 16.5 tunojn. Oni manĝis la rizon kaj opiniis, ke ĝia kvalito estas pli bona ol tiu de la tajlanda. Lia sekvanta celo estas ke ankaŭ la averaĝa hektara riz-produktokvanto sur vastaj kampoj superos 12 tunojn. Pri tio Yuan estas fidoplena. Li deziras atingi tiun celon en 2003.

Alilanda fakulo opinias, ke la sukcesoj de Yuan Longping, ebligos solvi la mondan problemon pri manĝaĵoj.

Nun la 72-jara Yuan Longping estas sciencisto alte estimata de la tuta ĉina popolo.

En 1999 iu granda novaĵo faris sensacion en la tuta lando: La marko kun la nomo de Yuan Longping kostas 100.89 miliardojn da juanoj en Changsha. En la sekvanta jaro enborsiĝis la Agrikultura Altteknologia Akcia Limigita Kompanio de Yuan Longping en Shenzhen kaj Yuan fariĝis ĝia kvara granda akciulo pro sia tekniko, valora je 2.5 milionoj da akcioj. Pro tio la altteknologio de Yuan Longping fariĝis la unua akcio nomita per sciencisto.

Yuan Longping mem firme oponas nomi akcian kompanion per lia nomo, sed oni persvadis lin, ke per lia nomo oni facile kolektos kapitalon kaj popularigos la rizon tra la tuta mondo kaj plie post lia emeritiĝo la esplorado ne haltos pro manko de la kapitalo, ĝuste pro tio li fine konsentis.

La naskiĝo de altteknologio de Yuan Longping montris la valoron de la scioj kaj progreson de la epoko. Oni demandis: "Ĉu tio estas bona aŭ malbona?" Yuan respondis: "Tion pruvos la praktiko!"