• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-12-09 14:35:01    
Sun Li: Pigra Ĉevalino

CRI
1)
En ĉiu tago pigre disfalis la hararo de Pigra Ĉevalino, kiu nek la vizaĝon nek la manojn lavis, nek la kapon ordis. En la tuta tago ŝi sin sunumadis, sidante antaǔ sia pordo, kvazaǔ la tutan vivon ŝi restus en glacia kelo kaj tie elkreskus.
Ŝia aĝo estis baldaǔ atingonta la 40-on da jaroj. Ŝi, en manĝo vigla, en laboro pigra. Ŝia edzo ne kuraĝis doni kritikon al ŝi. Kial? Jen unu el la ekzemploj: Foje la edzo riproĉis: "Ve, vi, maljuna testudo, povas nur vin varmigi en la suno!"
Nokte de tiu tago, ŝi prenis zonon kaj testudis al fenesto, por sin mortigi per pendumo
2)
Iun tagon, la Virinsava Ligo disdonis taskon fari ŝuojn por soldatoj de la Kontraǔjapana Rezistomilito. La tasko atingis ankaǔ nian Pigran Ĉevalinon. Tamen plej malpeza ĝi estis por ŝi, ke ŝi plenumu la faron nur de unu paro da ŝuoj.
Ricevinte la plej facilan taskon, Pigra Ĉevalino ekviglis kontraǔ la pigreco. Malpigre paŝante de la orienta strato al la okcidenta, ŝi tondre bruadis al preterpasantoj, "Kiu diris? Kiu diris, ke mi estas mallaborema? Vidu! Vidu! Ankaǔ mi povas fari kontraǔjapanajn ŝuojn! Jen jen! Rigardu! Bone rigardu!"
Rigardu do, kio estas en ŝia kudrilujo: 3 malnovaj fadenoj, 1 senkapa borilo, peco da subŝtofo kiun ŝi tondis el sia eluzita pantalono – kaj ĉi tiun pecon ŝi nigrigis per subkaldrona fulgo, por ke ĝi estu dorso de ŝuoj; kaj maseto da krudaj paperfolioj por esti ŝtopaĵo.
3)
Por plenumi ĉi tiun taskon ŝi faris plu nenion alian. Ŝi okupiĝis pri la ŝu-farado en 10 tagoj, absolute absorbite kaj kategorie. La tasko de la tuta distrikto estis, ke oni elfaru sume 500 parojn da ŝuoj. Oni sendis ilin al la kontraǔjapana armeo. Kamaradoj prenis 499 parojn. Restis unu paro en administrejo, kun la plandumo supren kaj kun oblikve skribitaj ideogramoj: Ma Lan* -- Jen la nomo de Pigra Ĉevalino.
Tiu sola paro da ŝuoj kuŝis silente, dum duona jaro, ĝis musino, por ellasi musidojn, tiris la ŝuaĉojn en groteton.
La nomo ŝin trafis.
==============
*Ma Lan: La familia nomo Ma signifas en Esperanto Ĉevalon, dum la persona nomo "Lan" (orkideo) estas homonimo de "pigro, maldiligento, mallaboremo, malviglo kaj langvoro". Jen kial tiu maldiligentega virino ricevis la moknomon Pigra Ĉevalino. Ĉi tio rememorigas humuraĵon "La Plej Maldiligenta":
Iu kompanio, ne komerca, nek industria, sed armea, konsistanta el pluraj rotoj kaj normale komandata de kapitano, garnizonis en malgranda urbo.
Dum sia garnizonado la kompanio havis malmultajn taskojn. Tamen eĉ la plej facilan aferon la soldatoj plenumis malrapide en multaj tagoj, tial la kapitano ne povis ne veni al tiu konkludo, ke lia kompanio estas kolektejo de maldiligentuloj en la tuta armeo. Ĉiun el ili li jam plurfoje riproĉis kaj punis pro ties pigreco, sed tute vane.
Fine li volis kapti siajn subulojn de sur alia flanko, post cerbumado en kelkaj tagoj. Li parade starigis ilin kaj almontris plenan keston da cigaredoj.
"Mi ege fieras, ke inter vi troviĝas la plej eminente maldiligenta soldato de nia glora armeo. Mi pretas doni al li ĉi tiun keston da bonkvalitaj cigaredoj, kiel premion. Sed mi ne povas esti certa, kiu el vi estas la plej maldiligenta. Nu, bonvole do, mem konfirmu tion al mi! Kiu el vi opinias sin la plej maldiligenta, tiu paŝu el la vico al la kesto por mem porti ĝin al sia loko!"
Por la unua atingi la keston kiu atendis malproksime je centoj da metroj, ĉiuj soldatoj ekviglis, escepte de iu... Ili rapidigis la paŝojn. Iuj eĉ ekkuris, kuretis, kuregis, galopis kaj...
Kaj la kapitano fajfile haltigis ilin, ĉar li vidis, ke sole Slug restas surloke kaj, anstataǔ fari unuan paŝon, eĉ sidas ŝajnante kalapsa.
"Kial vi ne konkuras por la premio?" demandis la kapitano.
"..." La restanto oscedis dum unu minuto. "Mi... kapti... keston, sed... tro mal-mal-mal..." Li ne povis fini, aspektante tre laca, malgraǔ tio, ke lia korpo estis evidente fortika.
"La plej maldiligenta! Nu, la premio apartenu al vi!"