• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-12-09 16:32:24    
Malalttera lando—Nederlando

cri

Sub lazura ĉielo staras grandaj kaj malgrandaj ventmueliloj, diverskoloraj tulipoj pompe floras sur vasta kampo, kuras nigr-blankaj laktobovinoj sur verdejo…, tio estas aparta pejzaĝo de Nederlando. En la germana lingvo "Nederlando" signifas "malalttera lando", pro tio ke pli ol duono de ĝia tero estas malsuper marnivelo aŭ preskaŭ marnivele. Pro malalta tero kaj humida grundo nederlandanoj akceptis lignajn ŝuojn inventitajn de francaj galloj kaj dotis ilin per tipa nederlanda karaktero en historio de kelkcent jaroj.

La Reĝlando de Nederlando okupas areon de 41, 528 miloj da kvadrataj kilometroj, kun 16,197 milionoj da loĝantoj. Nederlando tutforte protektas sian negrandan teron por ekzisto kaj evoluo, kaj evitas grandan plagon eventuale kaŭzitan de flusa tajdo. Delonge ili batalas kontraŭ la maro, digis maron kaj faris maron tero. Jam en la 13-a jarcento ili baris akvon de la maro per digo kaj elpumpis akvon en la palisdigo per ventpova pumpilo. La marbaraĵoj konstruitaj de Nederlando en kelkcent jaroj longas 1 800 kilometrojn kaj pliiĝis tero je pli ol 600 miloj da hektaroj. Nuntempe 20% de nederlanda tero estas konstruita el maro. Vortoj "sendistriĝa persistado" gravuritaj sur la ŝtata emblemo de Nederlando trafe priskribis la nacian karakteron de Nederlando.

Nederlando situas ĉe la delto de Rejno, Mazo kaj Skeldo, en kiu riveroj araneaĵe kruciĝas, akvovojoj etendiĝas en ĉiuj direktoj. En la ĉefurbo Amsterdamo, kiu ĝuas belan titolon "La norda Venecio", troviĝas pli ol 160 akvovojoj kaj pli ol mil pontoj. Amsterdamo situanta ĉe la enmariĝo de Rejno kaj Mazo estas la plej granda haveno de la mondo. Nederlandanoj disvastigis trafikojn pene aplikante tiun naturdotitan geografian kondiĉon, ĝia enspezo de trafikoj mara, tera kaj aera okupas 30% en la totala sumo de la trafika merkato de Eŭropa Unio.

Nederlando kun disvastiĝinta agrikulturo estas la tria granda eksporta lando de agrikulturaj produktaĵoj. Aplikante teron, kiu ne taŭgis por terkulturado nederlandanoj disvastigis bredadon kaj paŝtadon konforme al la kondiĉo, ĉiu homo posedas unu bovon kaj unu porkon. Nederlando jam troviĝas en la plej disvolvitiĝintaj landoj de bredado kaj paŝtado en la mondo. Ili plantis terpomojn en sableca tero kaj disvastigis prilaboron de terpomaj produktaĵoj. Pli ol duono de sumo de la semterpoma komerca kvanto en la mondo estas eksportita tie. Floroj kaj plantoj estas la kolona industrio de Nederlando. En la tuta lando estas varmejoj de 110 milionoj da kvadrataj metroj uzataj en plantado de floroj kaj legomoj, pro tio Nederlando ĝuas belan titolon "Eŭropa ĝardeno". Nederlando alportas belecon al ĉiuj lokoj de la mondo, ĝia eksporta kvanto de floroj kaj plantoj okupas 40% ĝis 50% en tiu de la internacia merkato de floroj kaj plantoj.

La naturaj riĉfontoj de Nederlando estas relative malriĉaj, sed havas riĉan rezervokvanton de naturgaso. En la jaro 2001 ĝi ekspluatis naturgason de 74,3 miliardoj da kubmetroj krom por sin kontentigi, ankaŭ por eksporti. Sur la kampo de industrioj, en la lastaj 20 jaroj Nederlando atentis disvolvi spacan, mikroelektronikan, biol-inĝenieradan kaj aliajn altteknikajn industriojn, ĝiaj tradiciaj industrioj ĉefe estas ŝipkonstruado, metalurgio kaj aliaj.

Nederlando estas membro de Eŭropa Unio kaj NATO. Jam en la 50-aj jaroj de la lasta jarcento Ĉinio establis diplomatiajn rilatojn kun Nederlando. En la lastaj jaroj amikecaj kontaktoj inter la du landoj pliiĝis kaj komercaj rilatoj multe disvastiĝis. Registaroj de la du flankoj sinsekve subskribis serion da duflankaj konvencioj kaj interkonsentoj, inkluzive de mara transporto, aviado, ekonomio, tekniko kaj kulturo.