• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-12-09 16:54:41    
Ĉina aŭta industrio trankvile frontas al bato de importitaj produktoj (1)

cri
La jaro 2005 estos la eksterordinara jaro por la ĉina aŭta industrio. Ĉar de la 1-a de januaro en 2005, Ĉinio nuligos la limigon de kvanto de importataj produktoj kaj la administradon de licencopapero, kiuj estis plenumataj en multaj jaroj, samtempe pluapaŝe malaltigos la aŭtan importan doganon. Tio signifas, ke fremdlandaj aŭtoj kaj aŭtaj ŝlosilaj partoj pli glate eniros en Ĉinion de tiam. Do kiel la ĉina aŭta industrio frontos al ĉi tiu stato? Karaj aŭskultantoj, hodiaŭ ni konigos al vi la staton pri tio.
Karaj aŭskultantoj, laŭ multaj homoj la aŭta industrio ĉiam estas la malforta industrio de Ĉinio. Sed specialisto pri aŭta industrio kaj vicestro de la ĉina Mekanika Industria Asocio sinjoro Zhang Xiaoyu evindente esprimis intervjuate, ke la ĉina aŭta industrio ne estas malforta kiel imagite de homoj, nek komplete fiaskos kiam multaj translandaj aŭtaj grandaj korporacioj eniros en Ĉinion. Li diris:
"En la lastaj 3 jaroj, ne ekzistis la situacio, ke la ĉina aŭta industrio disfalis post la ĉina aliĝo al la Monda Komerca Organizo. Alie sekve de la altigo de la konkurenca povo, rapidiĝas internaciiĝaj paŝoj de la prezaro de niaj samaj produktoj kaj en la estonteco la prezaro estos pli kaj pli malalta."
Sinjoro Zhang opiniis, ke la kontinua disvolvo de la ĉina ekonomio kaj la granda potenciala forto de la ĉina aŭta konsuma merkato estas la bazaj movfortoj akceli senĉesan disvolvon de la ĉina aŭta industrio. Sekve de la altigo de enspeza nivelo de ĉinaj urbaj loĝantoj, la volo pri aĉeto de aŭtoj estas pli kaj pli granda.
Fraŭlino Dai Zhenzhen laboras en afiŝa korporacio 2 jarojn post fino de sia lernado en universitato, ŝi aĉetis aŭtomobilon valorantan je 100 miloj da juanoj de renminbi. Sinjorino Dai diris, ke la aŭtomobilo oportuas ŝin, kaj ankaŭ multaj ŝiaj amikoj aĉetis aŭtojn en la lastaj jaroj.
"Tre oportune! Iutempe mi faris aĉeton en kelkaj lokoj, nur metis aĉetitajn produktojn en la aŭtomobilon, anstataŭ kunporti ilin de loko al loko kiel antaŭe, tial mi ne estis laca. Kiel virino, mi tre atentas protekton de la haŭto, nun en mia aŭtomobilo mi neniam estas blovata de vento, sunumata kaj duŝata de pluvo. Nun pli kaj pli da homoj aĉetis aŭtojn. Multaj miaj kolegoj kaj amikoj aĉetis aŭtojn, ni ofte diskutas pri propraj aŭtoj."Nun, aŭtoj igas pli kaj pli ĉinojn, kiel fraŭlinon Dai, pli bone ĝui vivon. Post la aliĝo al la Monda Komerca Organizo, kreskanta ĉina aŭta industrio ne falis en malfacilan situacion, sed pli kaj pli viglas. En diverslokaj merkatoj, komercistoj altiras klientojn per novtipa aŭto kaj la prezaro de aŭtoj estas malalta. Normalaj laborantoj povas aĉeti aŭtojn nur per 40 aŭ 50 miloj da juanoj de renminbi.