• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-12-09 16:56:31    
Ĉina aŭta industrio trankvile frontas al bato de importitaj produktoj (2)

cri
De la unua aŭto mem farita de Ĉinio en 1956 ĝis nun, en la lastaj 48 jaroj la ĉina aŭta industrio senĉese disvolviĝas. Nun en Ĉinio amaso da entreprenoj jam maturiĝis, kaj stabile staras en la konkurenca merkato. Laŭ statistiko en la fino de 2003, nombro de ĉinaj aŭtoj superis 24 milionojn kaj aŭtoj mem produktitaj de Ĉinio ankoraŭ okupis absolutan parton de la ĉina aŭta merkato.
Ĝuste sur ĉi tiu bazo, multaj aŭtaj komercistoj per trankvila koro bonvenigas la jaron 2005. Kaj diversaj aŭtaj entreprenoj rapidigas la ritmon de renoviĝo. Private funkciigata aŭta korporacio Jili ankaŭ konigis novan aŭtomobilon taŭgan al mezaenspezaj aŭ malaltaenspezaj famlilioj, kaj la prezo de la aŭto ne atingis 30 milojn da juanoj de renminbi. Kaj aliaj aŭtaj korporacioj sinsekve konigis novajn aŭtajn produktojn. Ŝanhaja Aŭta Industria Grupo kaj la 1-a Aŭta Grupa Korporacio rapidigas la paŝon ekspluati novenergian aŭton. Nun la 1-a Aŭta Grupo la unua deklaris, ke ĝi faros komercan produktadon anstataŭontan energiecan aŭtotipon, kaj en 2005 ĝi kune kun la aŭta korporacio Toyota produktos aŭtojn de miksa movforto. Ĝenerala direktoro de la 1-a Aŭta Grupo sinjoro Zhu Yanfeng konigis:
"Nun ni faras la merkatan enketon pri aŭto de miksa movforto, en la 2-a periodo ni faros preparadon de la teknika industriigo. La komerca produktado komenciĝos en 2006 kaj en 2005 partaj produktoj estos liverataj al klientoj."
Specialistoj opiniis, ke en la estonteco unu el la novaj ŝanĝiĝoj de la ĉina aŭta industrio estos ke kunkapitalo kaj kunlaboro pluapaŝe vastiĝos. Nelonge, germana aŭta korporacio Daimler Chrysler decidis kunkapitale kun ĉina aŭta korporacio konstrui novan fabrikejon, kaj la du flankoj produktos aŭtomobilon Benz en la estontaj 30 jaroj. Konstanta vicestro de la Ĉina Internacia Translanda Korporacia Instituto sinjoro Zhang Xiaoyu diris, ke iuj translandaj korporacioj ankaŭ trovis la grandan potencialan forton de la ĉinaj merkatoj de peztipa aŭto kaj agrikultura aŭto.
"Sekve de la disvolvo de la ĉina ekonomio, precipe la postulo de agrikultura aŭto pliiĝos, kaj en la estonteco la spaco de ĉi tiu merkato estos granda. Laŭ mia scio, iuj eksteraj aŭtaj fabrikistoj jam celis la merkaton kaj komencis eniri en la merkaton."
La jaro 2005 venos. Persono de aŭta industrio optimiste diris, ke en 2005 eble flosos kelkaj neĝeroj sur la ĉina aŭta merkato, sed absolute ne aperos frosta vintro kaj glacio. Nun iuj ĉinaj internaj aŭtaj fabrikistoj rapidigas kunkapitalon kaj kunlaboron kun tranlandaj aŭtaj entreprenoj kaj altigas konkurencan forton, samtempe iuj ĉinaj aŭtaj grupoj kun forta potenco celas eksterajn merkatojn kaj serĉas ŝancon pri kunkapitalo kaj kunlaboro en orienta Eŭropo kaj aliaj novaj merkatoj.