• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-12-09 18:27:35    
Kuraci malsanon per balono

cri

Je mencio de balono oni facile rememoras la interesan longdistancan vojaĝon per balono en la aeronaŭtika histrotio. En 1908 Auguste Gaudron kaj aliaj du angloj ekvetruis balone de Londono kaj post unu kaj duona tagoj sekure surteriĝis en Pollando. Kun sindonemo ili faris sciencan esploradon, kio vekis admiron de la posteuloj.

Hodiaŭ en meteologio balonoj ankoraŭ ludas tre gravan rolon. Radiosondilo portata de balono povas mezuri ŝanĝiĝemajn meteojn kaj liveri fidindajn donitaĵojn por veter-informoj. Tamen kuraci malsanon per balono ja estas novaĵo por multaj. Ĉi tie mi traktos mikrobalonojn.

Balonetoj povas ŝveligi arterion kaj reguligi sangocirkuladon, tial oni uzas ilin en kuracado.

Se infano estas turmentata de kor-malsano pro mallarĝa pulma valvo, ĝia tro malgranda kora valvo povas malhelpi sufiĉe da sango enflui en la pulmon kaj pro tio la tro alta kaj longtempa premo interne de la koro povas kaŭzi kor-kolapson kaj eĉ morton.

Kiel malfemi la mallarĝan pulman valvon? En la pasintaj 30 jaroj, oni kutime faris operacion al la koro. Tio sendube estis tre danĝera. En la lastaj jaroj oni ekuzis balonetojn. Oni enigas maldikan konduktubon kun mikrobalono en arterion de gambo de malsana infano kaj la konduktubo supre moviĝas al ties koro. Antaŭ speciala X-radia aparato oni povas observi la konduktubon en la koro, kiu puŝas la baloneton en la mallarĝan lokon de la pulma arteria valvo, kaj tiam oni enpremas likvaĵon en la baloneton por ŝveligi ĝin. La ŝveligita baloneto larĝigas la mallarĝan pulman valvon. Tri aŭ kvar ŝveligoj en kvin sekundoj ĉiufoje jam sufiĉas por malfermi la pulman valvon.

Krome oni uzas mikrobalonojn ankaŭ en direktita ŝtopado de misformaj angioj, t.e, elektita artfarita obstrukco.

Cerba traŭmato povas kaŭzi kuniĝon de la cerba arterio kun la cerba vejno kaj sekve formiĝas arteri-vejna fistulo. Pro tio la freŝa sango miksiĝas kun tiu en la vejno kaj tio malbone influas la funkcidon de la cerbo.

Kiel obstrukci la aliformiĝintan sango-fluejon? Oni enigas konduktubon kun baloneto en al kolan arterion de malsanulo. La baloneto regata de la konduktubo supren fluas kune kun la sango. Kiam la baloneto atingas la kunfluejon de la angio, ĝi falas de la konduktubo kaj restas tie por malhepi la sangofluon.

Mikrobalonoj, pro sia ŝveligebleco kaj flosigebleco, estas aplikataj de kuracistoj en ilia praktiko.