• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-12-09 18:32:03    
Ĝenerala Stato de E-movado en la Komenca Periodo

cri

En tiu periodo la Esperanto-movado tre viglis en la urboj Ŝanhajo, Pekino kaj Kantono.

Harbin estis la urbo, kiu plej frue kontakis Esperanton en Ĉinio. Jam antaŭ 1904, rusaj komercistoj fondis tie E-kurson, sed la lulilo de la ĉina E-movado, komprenebel, estas Ŝanhajo, ĉar neniu urbo en Ĉinio povis kompari sin kun ĝi en longadaŭro de la movado, nombro de esperantistoj kaj influa sfero. En 1905, s-ro Lu Shikai lernis Esperanton de rusa instruisto, kaj sekvajare li organizis E-klubon kaj vesperlernejon. En 1909, Lu Shikai, Sheng Guocheng kaj aliaj fondis en Ŝnhajo la Ĥinan Esperanto-Asocion, kaj sekvajare naskiĝis ĝia organo La Mondo. En 1912, tiu asocio prenis la nomon "Esperanto-Asocio de la Ĉina Respubliko" kun pli ol 300 membroj. En Ŝanhajo la asocio starigis sian centran oficejon, sub kiu funkciis la koresponda Esperanto-fako kaj lokaj filioj en la urboj Changshu, Zhangzhou, Nankino, Kantono, Quanzhou, Qingdao, Changsha, Xiamen kaj aliaj. En 1913, la Esperanto-Asocio de la Ĉina Respubliko fondis en Ŝanhajo la Specialan Esperantan Altlernejon. En 1916, Sheng Guocheng kaj Lu Shikai starigis en Ŝanhajo la Esperanto-societon "La Ĥina Brileto", eldonis la samnoman gazeton kun granda distribua kvanto kaj ĝuis renomon en la Esperanto-rondoj de la lando. En 1920, Hujucz, Lu Shikai, Stopani, Wang Qianren, Wang Kesui kaj aliaj restarigis la Ŝanhajan Esperanto-Asocion, en 1922, la asocio fondis la revuon La Verda Lumo. La revuo kun riĉa enhavo aperigis artikolojn kaj informojn pri la movado, lernomaterialojn kaj legaĵojn. Ĝia longdaŭra eldonado ludis gravan rolon en antaŭenpuŝado de la ĉina E-movado. La asocio funkciigis ankaŭ E-vesperlernejon, dimanĉan lernejon kaj korespondan lernejon. Ili varbis lernantojn kaj membrojn ne nur en la urbo, sed ankaŭ en la tuta lando. La tiamaj famaj esperantistoj Hujucz, Sofio, Chen Zhaoying (Ĉen Ĉaŭ Jin), Jiang Aizhen, Wang Luyan, Guo Houjue, Sun Yizhi (Iĉio Sun), Lu Shikai, Sheng Guocheng, Xu Yunqian, Sun Guozhang (K.Ĉ.Sun), Bakin kaj aliaj laboris kiel ĝiaj instruistoj. Iuj el ili prezidis la instruan laboron kaj aliaj korektis hejmtaskojn. Ili elbakis nombron da E-aktivuloj por disvolvi la movadon en diversaj lokoj de la tuta lando. Dum agresa milito lanĉita de la japana armeo kontraŭ Ŝanhajo, la Ŝanhaja Esperanto-Asocio estis tute ruinigita de bombardo.