• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-12-09 18:49:28    
Ĉina gongfu-o

cri
 

Ĉinio estas la plej granda antikva lando en la Oriento. La filmo "Kaŭranta tigro kaj kaŝiĝinta drako", reĝisorita de Li An, ricevis Oskaron. Tiu filmo estas eminenta verko kombinanta la ĉinan kulturon kun la okcidenta. Dank' al ĝi la tuta mondo havas ŝancon ĝui la ĉinan gongfu-on en kinejo. Oni povas diri, ke Oskaro, per kiu oni premiis la filmon, estas honoro por ĉina gongfu-o.

Nun oni ĝuas la gongfu-ajn filmojn ne nur en teatroj kaj kinejoj, sed pli kaj pli multe da homoj deziras ankaŭ posedi la luktarton gongfu-o kaj pli bone koni ĝin.

Luktarto gongfu-o

La ĉina luktarto gongfu-o ne nur estas saniga, sed ankaŭ enhavas filozofiajn pensojn. Eminentaj gongfu-istoj devas lerni ne nur luktarton, sed ankaŭ ĝian spiriton. En la antikveco ĉinaj altranguloj devis posedi ne nur civilajn, sed ankaŭ militajn artojn. En la antikva Ĉinio oni per ekzameno elektis ne nur civilajn altrangulojn, sed ankaŭ generalojn. Noblaj gongfu-istoj ĉiam estis respektataj.

En Ĉinio la plej famaj klasikaj romanoj estas "Pilgrimado al la Okcidento", "Ĉe Akvorando", "Tri Regnoj" kaj "Ruĝdoma Sonĝo". El ili la unuaj tri temas pri luktarto. Simi-reĝo Sun Wukong, 108 bravuloj, dioj kaj feoj de diversaj lokoj ĉiuj estas eminentaj kaj morale kaj luktarte. Antikvaj ĉinaj herooj certe estis kaj noblaj kaj bravaj. Ĉinoj ofte nomas Robin Hood bravulo, tio montras, ke en la tuta mondo estas sama kriterio por bravaj herooj.

Gongfu-o estas grava konsistiga parto de la ĉina tradicia kulturo. Dank' al cirkulado en la pasintaj 5 mil jaroj ĝi estas tre populara tra la tuta Ĉinio. Pro ĝi kreiĝis klasikaj luktartaj romanoj. Sur teatra scenejo kaj ekrano ĉie vidiĝas figuroj de gongfu-istoj.

Gongfu-o bone montras la vidpunkton de la ĉina nacio pri justeco kaj paco. Konfuceo, granda pensulo de Ĉinio antaŭ 2500 jaroj, naskiĝis en gongfu-ista familio. En Tang-dinastio (618-907), la granda romantika poeto Li Bai estis fama glavisto. En ĉiuj dinastioj oni preferis studi kaj luktarton kaj literaturon. "Militarto de Sunzi", kies aŭtoro vivis preskaŭ en la sama periodo kun Konfuceo, estis gravega verko, kie koncentriĝas gongfu-a koncepto. Pro sia ĉarmeco gongfu-o estas pli kaj pli ŝatata de la mondo kaj precipe de la junaj homoj kaj ĝi fariĝis ponto por koni Ĉinion.

Gongfu-o populariĝas kiel kulturo

Jam en la pasinta jarcento gongfu-o estis fama tra la tuta mondo. En 1990 fondiĝis la Internacia Gongfu-a Federacio, kiu jam havas 86 membro-asociojn kaj multe da spertaj oficistoj kaj kompleton da konkursaj reguloj. Ekde 1991 la Internacia Gongfu-a Federacio okazigis mondĉampionecan gongfu-an konkurson en Ĉinio, Malajzio, Usono, Italio, Hongkong de Ĉinio kaj Armenio. De 1990 gongfu-o estas oficiala sportobranĉo en la Azia Sportkunveno. En 1994 la Internacia Gongfu-a Federacio fariĝis membro de la Internacia Sporta Federacio kaj en 2002 estis agnoskita de la Internacia Olimpika Komitato.

Ĉar gongfu-o estas efika por sanigo, tial ĝi bone disvolviĝis en la pasintaj jarmiloj. Ĝi estas ne nur bela kaj eleganta, sed ankaŭ efika por atako kaj defendo.

Por ke la gongfu -ludo estu ĝuiga, la ludmovoj devas esti malfacile plenumeblaj, belaj kaj novaj, ĉangĉuan karakteriziĝas per movoj senĝenaj, spritaj, rapidaj kaj ritmoklaraj; tajĝiĉuan per la mildaj, malrapidaj, glataj kaj senĝenaj; nanĉuan per la movoj bravaj, stabilaj kaj variaj kaj konstanta kriado en batalo; glavado per rapideco, akreco, forteco kaj braveco; spadado per senĝeneco, klareco, mildeco kaj energio; bastonado per braveco, grandiozeco kaj lancado per turneco kaj ŝanĝiĝemo.

Por diri simple, rigardante gongfu-ludon oni ĝuas ĝian belon. Samkiel en korbopilkado, per simpla enĵeto de pilko en korbon oni gajnas 2 poentojn, ankaŭ per fluga enĵeto Jordan gajnas 2 poentojn. Sed laŭ prezentado tiu de Jordan estas senkompare bela.

La estetika tendenco multe disvolvis la orientan tradicion. Tiu bela arto, efika por batalo, hodiaŭ jam havas sian fiksan kaj modelan serion. En la spaco duone granda kiel korbopilka ludkampo gongfu-istoj prezentas la antikvan luktarton, montrante la homan spritecon kaj rememorigante la homan antikvecon.

La antikva Ĉinio neniam tiel intimiĝis al la mondo kiel hodiaŭ. Ĝi ne nur kreis ekonomiajn miraklojn en dekkelkaj sinsekvaj jaroj kaj unuigis sesonon de la homaro sub la sankta kvinringa standardo, sed ankaŭ per sia longa historio kaj ĉarma kulturo riĉigas la enhavon de la Olimpikoj. Se gongfu-o, bela floro de la monda kulturo, disfloros en la Olimpikoj de 2008, ĝi certe longe brilos sur nia vivoplena terglobo.