Kuna Vespermanĝo
En la lasta vespero de la dekdua monato laŭ la luna kalendaro oni ĝenerale manĝas en la familia rondo. En norda Ĉinio oni nepre manĝas ĝiaŭzi-ojn (rongdajn raviolojn). En suda Ĉinio la manĝo estas tre abunda. Ni prenu Hangzhou, Suzhou kaj Ŝanhajo kiel ekzemplon. Por la manĝo estas nemalhaveblaj danĝjaŭ-oj, kiuj estas similaj al ŝu-forma ora aŭ arĝenta ingoto kaj faritaj el omleto farĉita per muelita kaj spicita viando. Kun flava tego kaj palruĝa farĉo ili bone harmonias kun verda spinaco kaj blankaj vermiĉeloj el verdaj faboj en fajenca poto. Ili ne nur estas belaspektaj kaj tre bongustaj, sed ankaŭ aldonas festan etoson. Plado el frikasitaj maldikaj strioj de viando kaj bambuŝosoj simbolas, ke ĉio estas en ordo. Estas ankaŭ viandkneloj (simbolo de la familia rondo), porkkapa viando (simbolo de ora aŭ arĝenta ingoto), viando kun soje spicitaj ovoj (nepre al ĉiu po unu, kio simbolas prosperan idaron). Nemankigeblas dikkapa fiŝo (Aristichthys nobilis), kies kapon kaj voston oni ne manĝas. Ĉiuj devas iom trinki vinon. La trinkado ruĝigas la vizaĝon, gajigas la humoron kaj vekas ridojn. Ĉio ĉi sentigas printempan vivecon.
La samlandanoj en Taj'ŭan nomas tiuvesperan manĝon "ĉirkaŭforna manĝo". Ĉiuj familianoj sidas ĉirkaŭ ronda tablo kun kuirpoto kaj diversaj pladoj. Ili devas senescepte gustumi ĉiujn pladojn kaj trinki vinon. Ĉiuj legomoj kun radikoj estas kuiritaj ne pecigite. Manĝante oni ne derompas ilin, sed englutas ilin malrapide. Per tio oni deziras al la gepatroj longan vivon. Se iu familianoj forrestas, la familio rezervas por li sidlokon, sur kiu metiĝas lia vesto, por esprimi sopiron al li.
Jarfina Nokto
Post la vespermanĝo oni maldormas ĝis la tagiĝo. La infanoj kompreneble ne volas fordormi la plej gajan tempon, dum la plenkreskuloj babiladas pri ĉio de la antikveco ĝis la nuntempo, de Ĉinio ĝis eksterlando kaj la dommastrinoj sin okupas pri preparado de novjaraj manĝaĵoj. Unuvorte, oni atendas la momenton por adiaŭi la malnovan jaron kaj renkonti la novan.
Tiunokte, ĉiuj familioj bruligas olelampojn ĉie en kaj ekster la domo, eĉ ĉe la kuirforno, esperante forlumigi ĉion malbonan el ĉiuj anguloj kaj dezirante ĉion bonan. En la urbo Hangzhou, de la antikveco estas moro surgrimpi la monton Urba Dio. Sur la montpinto oni ĉirkaŭprenas per la rigardo la belan noktan pejzaĝon de la urbo, kie brilas miloj kaj dekmiloj da lampoj, spiralas incensfumo, aŭdiĝas tamburado kaj gongado, eksplodas diversaj fajraĵoj, kiuj pafiĝas supren al la ĉielo, jen kvazaŭ ruĝaj lanternoj alte pendus en la firmamento, jen kvazaŭ krizantemo bunte florus. La dommastrinoj preparas ankaŭ kvinkolorajn paperbiletojn, stanajn folietojn kaj freŝajn kaj sekigitajn fruktojn por kulti la prapatrojn kaj esperi fortunon.
Balaado en la Antaŭvespero de la Printempa Festo
De longe estas la moro fari balaadon antaŭvespere de la Printempa Festo. Ĉiuj purigas kaj ordigas en- kaj eksterdome, ke ĉio estu en agrabla ordo. Nun oni ankoraŭ havas tiun moron kiel bonan tradicion de puremo.
Pasintece malriĉuloj, ne povante liberiĝi de ŝuldoj, sin kaŝis aliloke por eviti la kreditorojn. Por malriĉuloj la antaŭvespero de la Printempa Festo estis neeltenebla. En Taj'ŭan antaŭvespere de la Printempa Festo en iuj temploj oni ludis teatraĵojn kaj la debitoroj sin kaŝis inter la spektantoj. Se kreditoroj entrudiĝus tien por peti ŝuldon, ili certe vekus publikan indignon.
|