• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-12-10 16:08:01    
91-jara brodistino de Zhangzhou

cri

Ŝia artaĵo

Brodado estas tradicia ĉina nacia metiarto. Per kelke da kudriloj oni povas fari diversajn desegnojn kaj ideogramojn sur silkaĵoj kaj toloj el kelkaj buloj da fadenoj. La Suzhou-aj, Guangdong-aj, Hunan-aj kaj Siĉuan-aj brodaĵoj mondfamiĝis jam antaŭ longe. Sube mi konigos aliajn brodaĵojn, t.e. Zhangzhou-ajn brodaĵojn.

Maljuna brodistino

Zhangzhou situas en Fujian-provinco. En ĝia antaŭurbo estas Ŝangdun-vilaĝo. Tie loĝas fama brodistino, 91-jara Lin Huan. Ŝi ekamis tiun arton en la 12-jara aĝo. Kaj de tiam ŝi neniam forlasis brodilojn.

En la memoro de maljunulino Lin, en la vilaĝo ĉiuj virinoj estas lertaj en brodado. Ili heredis la brodarton de siaj patrino aŭ bofratino. La knabinoj de infanaĝo lernas brodi diversajn desegnojn sur naztuko kaj ŝuoj, imite brodajn majstrojn.

Du maljunaj brodistinoj

interŝanĝas metiarton.

Maljunulino Lin diris al mi, ke por la Zhangzhou-aj brodaĵoj oni aplikas 20 brodmanierojn. La Zhangzhou-aj brodaĵoj havas klaran tavolon de la desegnaĵoj kaj harmonian aranĝon de la koloroj kaj karakteriziĝas per brileco, kompakteco, pureco kaj elstareco de la broditaj desegnaĵoj.

La maljuna brodistino

instruas junajn knabinojn.

Ŝi diris al mi, ke en la dinastioj Ming (1368-1644) kaj Qing (1644-1911), la Zhangzhou-aj brodaĵoj estis destinitaj kiel oferaĵoj al la kortegoj kaj eksportaĵoj. En Qing-dinastio kaj la sekvanta periodo en la urbo Zhangzhou funkciis dekoj da grandaj brodejoj, el kiuj iuj havis mil brodistinojn, kaj tiam preskaŭ ĉiuj vilaĝaj virinoj, ĉu junaj ĉu maljunaj, estis lertaj en la brodado.

Lin Huang neniam terkulturis. Ŝi vivtenis la familion per brodado. En la 50-aj jaroj de la 20-a jarcento ŝi laboris portempe en la urba teatro kaj poste revenis hejmen, kie ŝi kaj dommastrumis kaj brodis.

Ŝia artaĵo farita antaŭ 70 jaroj

Nun ŝi ankoraŭ konservas tablotukon broditan de ŝi kaj ŝiaj kamaradinoj antaŭ pli ol 70 jaroj. Sur la brodita tuko estas ok famaj feoj el antikva ĉina mito. La bildo profunde impresas ĉiujn rigardantojn. Oni povas diri, ke ĝi estas trezora metiartaĵo.

Ŝi ofte vizitas najbarojn.

En multaj jaroj ŝi brodis por pupteatro de la urbo. Tiuj belaj brodaĵoj do estis transportitaj al multaj lokoj de la mondo kaj fariĝis valoraj objektoj konservataj de multaj amatoroj.

Ŝi instruas la brodarton al sia pranepino.

Nun ŝi vivas kun siaj posteuloj. Ŝia pranepino jam havas 20 jarojn. Ŝiaj posteuloj tre amas kaj respektas ŝin. Ĉar ŝi tre ŝatas la lokan operon, ili do aĉetis video-diskojn por kontentigi ŝin.

Vivante bonhavan vivon, ŝi ne volas nur ripozi nenion farante. Ŝi ofte prenas brodilojn por fari artaĵon. Ŝi, 91-jara, klare vidas kaj aŭdas. Ŝi ofte vizitas aliajn virinojn por interŝanĝi la metiarton aŭ prezenti sian arton al junaj homoj.