• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-12-10 16:15:30    
Viglas junaj homoj kontraŭ aideso

cri

En la subprovinco Simao, Yunnan-provinco, viglas aro da junaj homoj, kiuj ofte vizitas bufedejon kaj kant-dancejon, tamen ili tie ne drinkas nek dancas, sed interparolas kaj ludas kun junaj servistinoj, regalas ilin kaj donacas al ili fruktojn k.a.

Estas strangaj iliaj ludoj: kapa ŝtormo, premo de kolego, sovaĝa fajro k.a. La etoso estas varma, tamen ofte kun malagrablaj vortoj, kiaj aideso, venerea malsano kaj toksiĝemo.

Ne pensu, ke ili estas frivolaj. Ili estas volontuloj, elektitaj de la Ruĝa Kruco de Yunnan, Ĉinio, kaj tiu de Aŭstralio. Ili apartenas al la Institucio de Instruado kaj Trejnado de Junaj Kamaradoj Kontraŭ Aideso investita de Ĉinio kaj alia lando. Ludo estas unu el ĝiaj taskoj kun la celo disvastigi sciojn kontraŭ aideso.

En 1994 la Ruĝa Kruco de Yunnan kaj tiu de Aŭstralio subskribis interkonsenton por inici junajn homojn pri aparta instrua metodo. Post ekzameno ili ricevas diplomon kaj funkcias kiel oficiala gvidanto, kies tasko estas instrui la sciojn kontraŭ aideso al aliaj junaj homoj.

S-ro Ŝi Luhua, vicprezidanto de la Ruĝa Kruco de Yunnan kaj respondeculo pri tiu laboro, diris, ke tio estas instrua metodo internacie rekonita kaj efike praktikata, kaj Aŭstralio uzas ĝin kontraŭ aideso en suda Azio jam multajn jarojn.

Oni elektas homojn 25-35-jarajn por fari tiun laboron sen postulo de apartaj profesio, lernohistorio kaj aliaj. S-ro Ŝi diris, ke ili preferas junajn homojn viglepensajn, oratorajn kaj responsemajn por fari tiun laboron. Oni faras tiun laboron ĝenerale en postlaboraj horoj, sed kiujn ili trejnas, kie kaj kiam faras la trejnadon, tion decidas la gvidantoj mem. La Ruĝa Kruco de Yunnan donas nur servon kaj subtenon ekzemple en financo, organizas diskuton ĉiumonate kaj transdonas al ili novan trejnan teknikon, konservas koncernajn materialojn k.a. dum la Ruĝa Kruco de Aŭstralio donas monhelpon kaj teknikan subtenon.

En Simao estas 46 tiaj gvidantoj, kiuj okazigis 215 trejnajn kursojn kaj trejnis 4300 junajn homojn, kaj el tiuj kursoj 173 estis destinitaj por servistinoj de amuzejoj.

Bao Zhengguo, respondeculo de la Ruĝa Kruco de Simao, diris, ke komence la kurso okazis en superaj lernejoj kaj gimnazioj kaj la trejnado iris glate, sed oni proponis fari tion inter la homoj facile atakataj de aideso, tial oni decidis fari la trejnadon ĉefe en amuzejoj.

Tio estas afero facile priparolata sed malfacile farata. Por sukcesigi la unuan trejnan kurson de la servistinoj de bufedejoj, Bao Zhengguo kaj liaj kolegoj ĉiuvespere iris al bufedejoj. Por persvadi mastrinon de iu bufedejo, ili iris tien pli ol dek fojojn, tamen ŝi rifuzis. Ili do rekte vizitis la bufedejon kaj interparolis kun junaj servistinoj, kiuj tamen tuj ignoris ilin, trovinte, ke ili venis tien ne por amuziĝi. Tial en la daŭro de pli ol 2 monatoj ili okazigis neniun kurson.

Poste oni proponis, ke la loka registaro kunvoku mastrojn de la 280 bufedejoj kaj dancejoj, por ke tiuj propraokule rigardu kiel iras la trejnado. Se ili ne ŝatas tion, oni do forlasu. Bao diris: "Tuj post finiĝo de la trejnado kelkaj mastroj hastis al ni, por ke ni tuj trejnu iliajn servistinojn.

Ĉi-flanke la servistinoj mem ludis gravan rolon. Post sukceso de kelkaj kursoj favoraj informoj ekcirkulis inter la junaj servistinoj, kiuj telefonis al la organizanto por viziti la kurson.

27-jara Wang Xiaolong gvidis drinkejon jam 3 jarojn. En 1999, kiam li ricevis diplomon de gvidanteco, li alte taksis la trejnadon de la servistinoj. Li gvidis 80 kursojn en Simao kaj dediĉis ĉiun sian liberan tempon al la afero.

Wang diris, ke la servistinoj plejparte estis malalte klerigitaj. Ili vizitis nur mezlernejon aŭ elementan lernejon. Ili laboras fore de la hejmloko sole pro malriĉeco kaj estas facile atakataj de aideso. Nun ili estas klaraj, ke aideso estas malfacile kuracebla.

La ludo "Sovaĝa fajro" estas lasta leciono de la trejna kurso. Ĉiufoje en tia leciono Wang estas emociita. La ludo estas farata tiel, ke ĉiuj kursanoj staras en cirklo kaj manklakigas kun fermitaj okuloj, dum la gvidanto "kun aides-viruso" staras ekster la cirklo. Li frapas je ŝultro de iu el la kursanoj, kio montras, ke li faris danĝeran kontakton (seksa kontakto) kun tiu, post tio la kursanoj manpremas unu alian kaj la homo, je kies ŝultro la gvidanto frapis, delikate gratis alies mankavon, ankaŭ kio aludas danĝeran seksan kontakton. Post 5 alternoj de manpremo oni trovis, ke el la dekkelkaj ludantoj nur kelkaj ne estis gratitaj je mankavo. Tio signifas, ke ili plejparte estis atakitaj de aides-viruso.

Wang Xiaolong informis la kursanojn pri la rezulto kaj diris al ili: "Aideso infektas rapide kaj vaste, kvankam tion oni ne vidas. Por preventi ĝin oni devas rifuzi danĝeran kontakton."

Li demandis la kursanojn, kiuj estis atakitaj de la "viruso": "Ĉu vi venĝos vin kontraŭ aliaj, se vi infektiĝis je aideso?" Kelkaj el ili respondis: "Ne." Li demandis plue: "Se vi malsaniĝos je aideso kaj perdos laborpostenon kaj anstataŭ amikiĝi kun vi oni kraĉos sur vin kaj malpermesos al vi viziti necesejon kaj viaj gepatroj malpermesos al vi reveni hejmen, tiaokaze, ĉu vi venĝos vin kontraŭ la socio?" Pluraj respondis unuvoĉe: "Jes, ni venĝos nin."

Li demandis plue: "Kion vi deziros, se vi suferos de aideso?"

"Amon," mallaŭte respondis juna servistino.

Ĝuste amo instruas, ke oni devas trakti la tiel nomatajn "degenerintajn" homojn samkiel ordinarajn homojn. Su Yaju, gvidanto de tiu afero, diris, ke trejni junajn servistinojn ŝanĝis ŝian sintenon al la servistinaro. Antaŭe ŝi respektis ilin laŭmore, sed tenis sin fore de ili, sed nun ŝi opinias, ke la servistinoj estas homoj egalaj al la aliaj, ili diferencas de la aliaj nur per malsamaj vivrimedoj. Surstrate se iu servistino vokas ŝin per la titolo instruisto, ŝi sentas ĝojon kaj fieron.