• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-12-10 16:27:26    
Telegramo por Alta Etaĝo

cri

Telegramportisto Ŝjaŭ U venis antaŭ grandan etaĝdomon per motorciklo. Li desaltis de ĝi kun la ŝlosilo en sia mano. Li levis la kapon kaj rigardis la domegon. "Hej, kiel alta! Ĝi havas almenaŭ dek etaĝojn." Rigardinte la telegramojn en sia sako, li rimarkis ke inter ili estas unu por la plej alta etaĝo.

Li iris al la lifto. Sur ĝia pordo estis slipo: "La lifto estas difektita kaj baldaŭ riparota." Dio mia! Kion fari? Ŝjaŭ U hezitis momenton kaj supreniris laŭ la ŝtuparo kiel montgrimpa sportisto.

Li jam grimpis tri etaĝojn en daŭro palpebruma. Ju pli supren li iris, des pli penige estis al li. Kiam Ŝjaŭ U atingis la okan etaĝon, li jam baniĝis en ŝvito kaj anhelis pro laco. Tiutempe li ekmemoris kaj admiris la usonanon prezentitan en televida novaĵo, kiu en pli ol 10 minutoj supreniris ĉielskrapanton kun pli ol cent etaĝojn. Li pensis: "Se mi havus tian kapablon, nun mi jam…"

Atinginte la dekan etaĝon, li ripozis momenton. Li ĵetis la rigardon tra fenestro. La fizionomio de Pekino forte ŝanĝiĝis. Jen tiom da domegoj! En la pasinteco telegramportisto povis rapidi sur stratoj. Sed nun, oni devas supreniri altajn etaĝdomojn. Grimpi kaj grimpi…

Ŝjaŭ U supreniris plu. Kiam li atingis la 11-an etaĝon, iu avo eliris kaj lin salutis. Ŝjaŭ U reciprokis.

"Kiun etaĝon?"

"La plej altan."

"Jen kiel laca vi estas! Ĉu mi povas helpi al vi?"

Ŝjaŭ U lin dankis kaj daŭrigis la ascendon. Sed la avo lin retenis dirante:

"Knabo, ne eraru. Foje oni missendis poŝtaĵon kaj tial kaŭzis prokraston de urĝa afero de la verkisto en ĉi domo."

"Jes, mi ne perdu la tempon." Ŝjaŭ U refoje rigardis la telegramon en la mano kaj la horloĝon. Li rapidigis la paŝojn.

Li fine atingis la plej altan etaĝon. Vidinte lin spiregi kaj ŝviti, la ricevanto petis lin iom ripozi en lia hejmo, sed Ŝjaŭ U diris:

"Dankon! Vi jam devas iri al la stacidomo por akcepti gaston." Post momento li aldonis: "Mi supreniris 6 minutojn. Vi ne bezonas tiom da tempo, ĉar vi malsupreniĝas. Sed vi ankoraŭ veturos per aŭtobuso, rapidu!"

Sidante sur la motorciklo, li ekveis. "Ve, mia ŝlosilo restas en la plej alta etaĝo."