• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-12-13 15:21:39    
Ĉina popola arto---Ĉina Nodo (foto)

cri

En la nuna socio, pompa kaj enhavoriĉa ĉina popola arto iom post iom plaĉas al diverslandaj popolanoj. Kiel grava konsistiga parto de la ĉina 5000-jara eminenta tradicia kulturo, ĉina popola arto, per sia dense nacia karaktero, elstara teritoria stilo kaj enhavoriĉa kultura detala enhavo, enkorpigas abundecon kaj profundecon de la ĉina popola kulturo. Karaj aŭskultantoj, hodiaŭ ni konigu al vi ĉinan nodon, unu el la ĉinaj popolaj artoj.

Ĉina nodo estas unu speco el la ĉinaj metiartaĵoj, kun grandaj konateco kaj populareco en diversaj lokoj de la mondo. Ĝia karaktero estas, ke ĉiuj nodoj estas plektitaj el unu ŝnuro. Se oni interligas diversajn nodojn kaj kunfaras aliajn favoro-aŭspiciajn ornamaĵojn, do produktiĝas brile bela kaj enhavoriĉa ĉina tradicia favoro-aŭspicia ornamaĵo. Cetere ĉiuj ĉinaj nodoj havas siajn propran nomon laŭ formo kaj kaŝita signifo, ekzemple laŭespera nodo k.a. por esprimi favoran aŭspician kaj bondeziron. Tio ankaŭ enkorpigas kulturan kredon de la antikva Ĉinio kaj bonan deziron de la ĉina popolo strebi al realeco, favoreco kaj beleco.

Evoluo de la ĉina nodo havas mil-jaran historion. Laŭ skribo de historia materialo, en pratempo, ĉina prauloj faris noton per nodo ĝis kiam aperis originala ideografio. La ĉina kulturo kultis nodon dum forma procezo. En la ĉina lingvo, prononco de nodo kaj de dio estas simila, kaj la ĉina nacio adorante senmortan drakon, sin nomis posteulo de drako. Nodo same kiel serpenteska drako kaj en antaŭhistoria epoko, figuro de la senmorta drako estis manifestata per nudo-ŝanĝiĝo.

Ŝnuro-nodo estas vaste uzata en ĉina praula vivo. Ekzemple pri vestado, ĉinaj prauloj ligis robon per nodo de rubando kaj poste aperis burono nodita el maldika ŝnuro. Ĉinaj prauloj ŝatas porti jadon, ili boris truon en jado kaj tredis ŝnuron tra jado por ke jado povu sin ligi al la vesto. Cetere ĉinaj prauloj kutimis kunporti sigelilon, tial multaj sigeliloj havas truon por ŝnuro-tredo kaj nodo-ligo. Kupra spegulo uzita en la antikva Ĉinio havas butonon por ŝnuro-ligo.

En la dinastio Qing (1644---1911), ŝnuro-nodo jam fariĝis arto kaj la ŝnuro-nodo per diversaj specoj kaj delikata stilo estis vaste uzata kiel ornamaĵo. Objektoj dum ĉiutaga ordinara vivo, ekzemple palankeno, fenestrokurteno, instrumento, kolĉeno, k.a. posedas belan ornaman nodon.

Tiuj ŝnuro-nodoj ne nur servas kiel ornamo, sed ankaŭ havas klaran signifon. Ekzemple ŝnuro-nodo penda en domo de novedziĝa paro signifas, ke tiu paro povas eterne kuniĝi kaj ne disiĝi. Jado kun nodo havas tian bondeziron, ke ĉio iru glate, kaj ventumilo kun nodo reprezentas favoran aŭspicion.

Do kial ornamaĵo tredita kun ŝnuro-nodo havas tiel multe da signifoj? En la ĉina lingvo, nodo estas ideogramo plena de harmonio kaj animo kaj ĉiam povas alporti senton de kuniĝo, intimo kaj tenero. Cetere ankaŭ prononco de nodo kaj bondeziro estas simila kaj bondeziro havas riĉan enhavon, feliĉo, longvivo, ĝojo, mono, paco kaj sano apartenas al bondeziro kaj tio estas eterna ĉeftemo ĉasita de la ĉina nacio. Tial estas nature, ke ŝnuro-nodo, unu el la popolaj artaĵoj, kiel portilo de esenco de la ĉina tradicia kulturo diskoniĝas ĝis hodiaŭ.