Ĉen Boŭen urĝas sin el la hejmo, kun duona mantoo* en la mano. Sed malferminte la pordon de urĝa kuracejo, li tute aliiĝis. Li aplombe rigardas ĉiun pacienton alvenintan por peti kuracon. Jen… eble lia profesia instinkto!
Li transprenas malsanulan dosieron. En palpebruma daŭro li gravuras ĉiun vorton en la kapo. Per la dekstra mano li palpas, frapetas la pacienton je la abdomeno. Kaj sekve li stetoskopas du minutojn kaj fine diras: "Rapide sendu lin al la operaciejo!"
Boŭen rigardas la dosieron kaj subite trovas, ke la nomo de la paciento ŝajnas al li konata.
Skribinte la enhospitaliĝilon, li stariĝas. La paciento jam kuŝas sur rulbrankardo. Li sekvas la flegistinon puŝantan la rulbrankardon. Subite li trafas du petajn kaj maltrankvilajn okulojn. Ŝi? Ŝi…
"Li… ĉu gravas?" ŝi demandas kun tremantaj lipoj.
"Ne malgravas, sed, mi venigos ĉefĥirurgon por fari operacion al li. Estu trankvila – tiu paciento, ĉu li?"
Ŝi kapjesas. Li nur mallevas la kapon kaj nenion diras plu.
Post ses horoj, la paciento trankvile dormas en lito. En unu horo li lin vidis tri fojojn. Kaj ŝi fikse rigardas lian vizaĝon kaj ĉiun movon de liaj manoj. Ŝi eĉ portas manĝaĵojn al Boŭen, kiu ne prenas la tag- kaj vespermanĝojn, sed ne kuraĝas doni al li.
Vespere, kune kun la ĉefĥirurgo Boŭen alvenas por pririgardi la pacienton. La estro diras kontente: "Nenio okazos, se li pasigos ĉi tiun nokton sekure." Ankaŭ Boŭen kapjesas. Ho jes, unu nokton. Dum la nokto, li akompanos ŝin la unuan kaj ankaŭ la lastan fojon. Li donos al ŝi subtenon, kaj plej zorgan flegadon al la homo, iu forprenis ŝin de li. Boŭen rigardas al ŝiaj okuloj, kiuj ŝajnas enteni kaj dankon kaj kompaton. Tamen li, kun tia serioza mieno de kuracisto, pririgardas la pacienton.
En ŝiaj okuloj brilas larmeroj kaj ŝi pensas: "Ĉu tio estas lia profesia instinkto?"
*mantoo: kutima manĝaĵo de ĉinoj, precipe en la nordaj provincoj, farita el vaporumita fermentinta pasto
|