Estas menciinde, ke la revuo Nova Junularo redaktita de Chen Duxiu, unu el la fondintoj de la Komunista Partio de Cxinio, donis grandan atenton pri la diskonigo de Esperanto, kaj la alia revuo La Studento redaktita de komunisto Yang Xianjiang kaj eldonita de la Ŝanhaja Komerca Eldonejo establis la rubrikon "Esperanto por Studentoj". Forte influitaj de la du revuoj, multaj homoj, precipe junuloj, ekkonis Esperanton kaj eklernis ĝin. Krome, en Ŝanhajo estis eldonitaj Esperantaj broŝuroj, lernolibroj, vortaroj, gramatikaj libroj ktp. ekz., Internacia Lingvo (La Unua Libro), ĉinigita de Lin Zhenhan, La Unua Ŝtupo de Esperanto, Esperanto kaj Konversacio-Gvidlibro Esperanto-Ĥina. La aliaj influhavaj Esperantaj eldonaĵoj estis La Nova Krestomatieto de Esperanto kaj La Plena Gramatiko de Esperanto verkitaj de Sun Guozhang, Unuagrada Lernolibro de Esperanto verkita de Feng Shengsan (Fen, Ŝ. S.), Skizo pri Esperanto verkita de Guo Houjue kaj eldonita de la Ŝanhaja Komerca Eldonejo, Memlernilo de Esperanto verkita de Sheng Guocheng, Movado de la Internacia Lingvo verkita de Hujucz, Esperanta-Ĥina Vortaro verkita de Wu Deng (Vudan) kaj Kolekto de Esperanto-Disertaĵoj kompilita de Lu Yunru. Unu Semajno en Moskvo verkita de Hujucz vekis grandan eĥon ĉe junuloj kaj estis plurfoje represita. Dank' al la lego de tiu libro multaj junuloj ekkonis Esperanton, informiĝis pri Sovetunio kaj suriris la revolucian vojon post lerno de Esperanto.
Pekino, unu el la centroj de la ĉina E-movado, skribis brilan paĝon en la historio de la ĉina E-movado. Frue en 1909, reveninte de Britio al la hejmlando, sinjoro Yang Zenggao laboris en la Eduka Ministerio en Pekino kaj kompilis la libron Nova Universala Lingvo kaj ĝin eldonis. S-ro Lin Zhenhan, kiu laboris en la traduka institucio de Pekino, ĉinigis Internacia Lingvo. Tiuj du libroj estis la plej fruaj eldonaĵoj, kiuj diskonigis Esperanton. En 1913, la ĉina socialpartio fondis en Pekino la Popolan Lernejon por trejni dadrulojn kaj la Pejpinan (Pekinan) Esperanto-Asocion, kaj s-rino Deng Yingchao, fama politika aktivulino, lernis Esperanton en tiu lernejo. Poste, la Pejpina Esperanto-Asocio plurfoje sin reorganizis. Fama verkisto Zhou Zuoren estis prezidanto de la asocio en 1922, kaj rusa blinda verkisto-esperantisto Eroŝenko laboris kiel ĝia sekretario. Li ĉeestis la 14-an Universalan Kongreson de Esperanto en Helsinki en la nomo de la Pejpina Esperanto-Asocio.
La plej granda kontribuo de Pekino en la ĉina E-movado estis ĝia pledo por E-instruado en la eduka kampo. Pluraj famaj universitatoj donis imitindan ekzemplon en oficiala instruado de Esperanto. En 1912, estante eduka ministro de la Ĉina Respubliko, s-ro Cai Yuanpei faris dekreton, ke Esperanto estu instruata kiel fakultativa lernoobjekto en la normalaj lernejoj de la tuta lando. Tio estis la unua oficiala decido por instrui Esperanton en la lernejoj de Ĉinio. en 1917, funkciante kiel rektoro de la Pekina Universitato, Cai Yuanpei fondis fakultativan lernoobjekton de Esperanto en la fakultato de la ĉina lingvo en tiu universitato kaj invitis s-rojn Sun Guozhang kaj Eroŝenko kiel instruistojn. Post tio Esperanto fariĝis oficiala lernoobjekto en la universitato. En 1921 okazis en Kantono la 3-a Tutlanda Eduka Konferenco kaj aprobis la proponon de Cai Yuanpei, ke Esperanto estu lernoobjekto en la normalaj lernejoj. Pri tio la Eduka Ministerio speciale donis dekreton, kiun bone plenumis la Pekina Universitato, la Pekina Normala Universitato kaj pluraj kolegioj de Hankou, Kantono, Ŝanhajo kaj Hangzhou. S-ro Chu Tunan, fama historiisto kaj socia aktivulo, lernis Esperanton en la Pekina Normala Universitato. Por fari akademian esploradon pri Esperanto, la Pekina Universitato fondis E-instituton, kaj s-ro Cai Yuanpei mem funkciis kiel ĝia prezidanto. La 15-an de dec., 1922, la Pekina Universitato okazigis la unuiĝintan kongreson de Esperanto kun pli ol 2000 partoprenantoj, kaj s-ro Cai faris gravan paroladon en ĝi. Ĝin ĉeestis Gu Weijun, reprezentanto de prezidento Li Yuanhong, kaj faris gratulan paroladon. La sukcesa okazo de la kongreso sendube estis forta antaŭenpuŝo al la landa movado. En 1923, Cai Yuanpei kaj Wu Zhihui starigis en Pekino la Pekinan Esperanto-Kolegion, kiu elkulturis esperantistojn por la nordaj provincoj. En la lernejo instruis fama verkisto Lusin, rusaj esperantistoj Inocento Ŝerŝev kaj Sofoklof, kaj usona esperantistino Root. Kvankam la socia situacio post 1925 troviĝis en malkvieteco kaj la movado de Pekino malvigliĝis, tamen la E-instruado en la eduka kampo, iniciatita de Cai Yuanpei, metis solidan bazon por puŝi la movadon en la sekvonta tempo kaj havis profundan signifon ne subtakseblan.
|