• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-12-13 16:59:06    
Artikolo de Roberto Sartor el Argentino

cri

Mi sendas al vi artikolon por renkonti la 89-a Universalan Kongreson de Esperanto en Pekino kaj la 40-jariĝon de Esperanto-elsendo de Ĉina Radio Internacia.

Mi kaj multaj el la esperantistoj povas sendube diri, ke la aŭskultado de Ĉina Radio Internacia por ni estas vera 'revolucio' de vivanta parolata Esperanto… Mi esperantiĝis en 1950, kiam mi ankoraŭ estis tre juna kaj poste kvankam mi iom lernis la lingvon, tamen mi vere ne sciis, kion fari? Ĉar mi ne restis en kontakto kun esperantistoj kaj ne aktive iris en la Movadon. Mi havis mian metodon ne tre allogan. Por daŭrigi la lernadon, mi aĉetis vortareton kaj komencis skribi, legi kaj fari frazojn. Sed la progreso estis malgranda. Poste, en la ora kaj sanga tempo de mia vivo, mi laboris kiel instruisto, socipolitika aktivisto en universitato. Tiam mi ĉiam rememoris mian Esperanton, kaŝitan en la profundo de mia koro. Kiam mi emeritiĝis, mi reprenis la lingvon kaj komencis aktivadi, legi kaj instrui. Post apero de interreto, ŝanĝiĝis ĉio.

Ni scias, ke antaŭ la dua mondmilito pluraj radioj en Eŭropo dissendis programojn en Esperanto. Tamen nia generacio tion ne spertis.

Aŭskultante malfacile kaj eĉ kun troaj bruoj, mi vere ĝuadis, kiam mi komencis aŭskulti en mia juneco la kurtonddajn radioprogramojn, ne nur el Eŭropo, Radio Moskvo aŭ Usono, sed ankaŭ tiun de hispanlingvo el Ĉinio. Aŭskultante en la vespero aŭ en frua mateno la programerojn, elsenditajn de tiom fora lando, mi kvazaŭ revenues al universitato kun scivolemo.

Kiam mi trafis Esperanto-programojn de Ĉina Radio Internacia, mi vere kredis, ke jam venis la atendita fina venko. Estas nekredeble, ke mi kapablis kompreni ĉion. Min mirigis la klara prononcado kaj klasika pureco de la lingvo. Dank' al aŭskkulto de Esperanto-elsendo, mi konas modernan Ĉinion pri ĝiaj politiko, literaturo, historio kaj ĉiuj mirindaĵoj, preskaŭ nekonataj de mi antaŭe. Mi eĉ revas lerni tre malfacilan ĉinan lingvon perre de Esperanto.

Mi havas mlanovan kasedon de viaj programoj, sonbendigitan iufoje de mi kun bruo kaj interfero. La alveno de interreto kaj rapida progreso de moderna tekniko multe favoras al komunikado kaj akcelis disvolvon de Esperanto-movado. Mi povas babili kun vi en reto, legi en via retpaĝo diversajn informojn, artikolojn kaj fotojn pri literaturo, ekonomio, muziko kaj eĉ aperis interreta radio. Vivante en IT-epoko, mi jam ne plu eblas resti izolita kaj en 1995 mi aĉetis mian propran komputilon, per kiu mi tenas kontakton kun la tuta mondo.

Nun mi ĉiutage eniras en la ĉina retstacio 'NUN' kaj pretas partopreni al la 89-a Universala Kongreso de Esperanto en mia hejmo. Esperanto donis kaj donas al mi fortan sentimenton de "Rondo familia" kun la granda ĉina popolo, kies kelkmiljara historio kaj kulturo riĉigas mian vivon.