• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-12-13 20:28:40    
Fonta urbo Jinan

cri
Jinan, ĉefurbo de la provinco Shandong, estas nomata ankaŭ fonta urbo pro multaj fontoj.

72 el la fontoj de la urbo ĝuas renomon, kaj la plej famaj el ili estas Ŝpruca, Perla, Nigratigra kaj Kvindraka Fontoj. La fontoj fluas en la nordon de la urbo kaj formis Daming-lagon. Responde al la pitoreska lago, Milbudha Monto en la sudo de la urbo konkure beligas la urbon. La dolĉa fontoakvo dotis la urbon per delikata karaktero kaj granda vivipovo.

Parko de Ŝpruca Fonto

La Parko de Ŝpruca Fonto situas en la centro de la urbo Jinan. La akvo de la Ŝpruca Fonto ĉiam tenas la temperaturon je 18 gradoj de Celsiuso. En frosta vintro super la speguleca akvo ŝvebas delikata nebulo, kaj apud la fonto staras pavilonoj bunte kolorigitaj.

Okcidente de la fonto estas Guanlan-kiosko kun ŝtonaj tablo kaj benkoj. Norde de la fonto estas tetrinkejo Wanghe, kaj oni diris, ke antaŭe imperiestroj Kangxi kaj Qianlong de Qing-dinastio (1644-1911) tie trinkis teon. Ili tre ŝatis la akvon de la fonto kaj anstataŭ la kunportata akvo el Pekino ili trinkis tiun de la Ŝpruca Fonto.

Norde de la fonto estas grupo da grandaj antikvaj konstruaĵoj kun tri haloj kiel la ĉefaj. La suda halo Leyuantang, trispana kaj duetaĝa, estis konstruita en la Norda Song-dinastio (960-1127). Sur la kolonoj estas versoj de fama literaturisto Zhao Mengfu de Yuan-dinastio (1271-1368).

Sur la muro de la korto de la tri haloj estas 30 ŝtonblokoj kun gravuritaj verkoj de famuloj en la antikveco. Menciinda estas la memoriga steleo kun gravuritaj versoj kaj notoj pri tri vizitoj de imperiestro Kangxi kaj du vizitoj de imperiestro Qianlong.

Baixue-pavilono sude de la fonto estis konstruita por memorigo al literaturisto Li Panlong de Ming-dinastio (1368-1644). La pavilono estis rekonstruita sur la ruino en 1996. Samtempe konstruiĝis apud ĝi granda scenejo.

Daming-lago

La Parko de Daming-lago estas unu el la tri ĉefaj vidindaĵoj de Jinan. En 1958 ĝi estis malfermita al la publiko. La parko allogas vizitantojn per diversaj ĉarmaj aspektoj en malsamaj sezonoj.

La lago ne ŝveliĝas en pluvsezono kaj ne sekiĝas malgraŭ longedaŭra senpluveco. En la suda parto de la parko estas ĝardeno en stilo de tiuj de Yangzi-delto en la orienta Ĉinio.

En la mezo de la lago estas fontano kun 103 ŝprucigiloj, kaj la centra ŝprucigilo ŝprucigas akvon 100 metrojn alten.

En la lago navigas plezurboatoj kaj en la parko servas tetrinkejoj kaj restoracioj. En la restoracio Minghulou norde de la lago oni povas ĝui festenon preparitan el fiŝoj bredataj en la lago.

Milbudha Monto

Sur la monto kreskas altaj maljunaj arboj. Starante antaŭ Tiegong-templo, oni povas havi panoraman vidon de la monto. Temploj sin kaŝas en ombro kaj la sceno buntas je koloroj ruĝa, blanka, indiga kaj verda. 95% de la monto estas ombrataj de verdaĵoj.

Sur la monto estas multaj vidindaĵoj. Meze sur la montodeklivo estas Xingguo-templo kaj ene imponas la Mahavira Halo, Avalokiteŝvara Halo, Tambura Turo kaj Sonorila Turo. Sude de la templo estas la Milbudha Rokmuro kun multe da budhostatuoj delikate faritaj. Najbare de la templo estas Lishan-templo samtempe por konfuceanismo, taoismo kaj budhismo.

En 1995 la registaro de la provinco Shandong difinis la Milbudhan Monton kiel unu el la 7 famaj vidindaĵoj de la provinco. Poste oni konstruis ĉirkaŭe de la monto la Persikan Ĝardenon, Dekmilbudhan Kavernon kaj aliajn vizitindejojn.