• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-12-14 15:46:22    
Subteni ĉielon de knaboj ——pri iu estimata maljunulino en batalo kontraŭ aidoso

cri

Lastatempe, en Pekino, oficiale komenciĝis la "ago de popularigo de scioj pri prevento al aidoso en la tuta lando" iniciatita de la Naskolimiga Asocio de Ĉinio. La 9-an de majo ĉijare, la Xinhua Novaĵ-Agentejo publikigis la informon de la Ŝata Konsilantaro pri efektiva plifortigo de preventa laboro al aidoso, postulante ke diversaj lokoj kaj departementoj alte atentu kaj efektive faru preventon al aidoso. Ekde informado de la unua kazo de aidoso de nia lando en 1985 ĝis nun, ni jam pasigis preskaŭ 20 jarojn. Kia estas la nuna situacio de la aidosa epidemio en nia lando? Laŭ la plej aŭtoritata informo, en 2003, la fundamenta statistika rezulto de la epidemia enketo de Ĉinio montras, ke nun nia lando havas preskaŭ 840 milojn da infektituloj de aidoso. Kaj la plej severa realo estas tio, ke en 31 provincoj, aŭtonomaj regionoj kaj municipoj de nia lando eltroviĝis infektitoj kaj la altdanĝeraj homamasoj grandskale disvastiĝas al la ordinaraj homamasoj, la parta infektita regiono jam frontas al pinto de malsaniĝo kaj morto. Preventado al aidoso jam estas longedaŭra milito urĝega kaj penema. Hodiaŭ ni konigu al vi iun specialan maljunulinon en la batalatrupo kontraŭ aidoso, ŝi estas s-ino Gao Yaojie, la unua popolano batalanta kontraŭ aidoso.

Kiel terura estas aidoso? Diversaj homoj havas malsamajn komprenojn. Iuj estas timigita de ĝi, ĉar ĝis nuntempe, aidoso ankoraŭ estas nekuracebla malsano. Kaŭze de manko de scioj pri aidoso, iuj homoj eĉ evitas kontakton kun aidosulo, ĉar ili opinias, ke manpremado kun tia malsanulo povas doni infekton. Aliflanke, pro tio ke ĉirkaŭaj homoj ne estas infektitaj de aidoso, iuj aliaj homoj pensas ke aidoso estas malproksima de ili. Multaj homoj pensas, ke nur toksiĝo kaj neĝusta seksa ago povas estigi infekton de aidoso, tial laŭ ili aidosuloj kompreneble ne estas bonaj. Ĉio ĉi kaŭzis diversajn miskomprenojn pri aidoso, alportis kaŝitan danĝeron al la socia sekureco kaj samtempe kaŭzis obstaklon al preventado de aidoso.

La seriozeco de aidoso evidentas ne nur pro ĝia alta mortiga rilatumo, sed ankaŭ pro diversaj aliaj problemoj alportataj de ĝi. Ekzemple, alta kosto de kuracado kaŭzis malriĉecon, morto de gepatroj infektitaj de aidoso lasis problemon al orfoj kaj diskriminacion al aidosuloj kaj iliaj familianoj. Aidoso jam superis medicinan signifon kaj fariĝis socia problemo.

Gao Yaojie, 76-jaraĝa specialistino de ginekologia tumorologio, laboris en propagando pri kontraŭaidosaj scioj kaj en helpado al aidosuloj jam multaj jarojn. Nun, ŝi metas ĉefan atenton en helpon al orfoj forlasitaj de aidosuloj.

En la jaro 2000, Gao Yaojie komencis sian helpon speciale al orfoj forlasitaj de aidosuloj. Ŝi forlasis altan enspezon de ginekologia specialistino, kaj uzis ĉiun ŝparmonon por helpi tiujn orfojn plibonigi la vivon. Per ŝia helpo, 6 orfoj havis adoptan familion kaj akiris kvietan vivon. Por tiuj infanoj, tiu maljunulino kun neviglaj manoj kaj piedoj ofte klopodas inter diversaj urboj. Kial ŝi volas helpi tiujn senkulpajn homojn kun peniga laboro? Fronte al nia mikrofono, Gao Yaojie estas tre emociita:

Mi opinias, kiel kuracistino, ke ĉiuj havas respondecon kaj simpation al malsanuloj. Ankaŭ aidoso estas malsano, ankaŭ aidosuloj estas homoj. Ni ne devas diskriminacii ilin.

Nuntempe, la ĉefaj laboroj de Gao Yaojie estas: unue propagandi kaj popularigi koncernajn sciojn pri aidoso. Ĉar kuracado de aidoso bezonas altan koston, tamen ŝi ne havas sufiĉan monon por kuraci la malsanulojn, tial ŝi esperas, ke ne nur malsanuloj sed ankaŭ sanuloj povos posedi pli multe da scioj pri prevento de aidoso. Ŝi mempage presigis multajn propagandajn lernolibrojn, ekzemple la libro "Scioj pri Prevento de Aidoso" estis unue presita en 1996 kaj ĝis nun estis presita 17 fojojn sume je 300 miloj da ekzempleroj. Kvankam la libro nur havas kelkajn paĝojn kaj la kosto estas malpli ol 0,2 juanoj, tamen kaŭze de ĝia granda nombro, la totala kosto ankoraŭ estas granda sumo por Gao Yaojie. Kial ŝi povas pagi la altan elspezon?

La unua vojo estas monpremio. En 2001, la Monda Higiena Organizo

donis al ŝi "Premion de Higieno kaj Homrajto de Jonathan Mann" kaj monpremion de 20 miloj da usonaj dolaroj, Gao Yaojie tuj uzis ĝin tute en sia afero kontraŭ aidoso. Inter diversaj premioj, la plej granda estas la premio de Magsaysay Ramon de Filipinoj en 2003, tiu premio estas nomata kiel la Nobel-Premio de Azio.

Cetere, kiel specialistino de ginekologia tumorologio, ŝi ofte faras prelegon laŭinvite kaj publikigis artikolojn en diversaj eldonaĵoj. Ankaŭ enspezo el tiuj laboroj estis uzata al ŝia batalo kontraŭ aidoso.

Nun, orfiĝo pro aidosaj gepatroj estas la plej zorgata problemo de Gao Yaojie. Orfeco estas socia problemo, la problemoj de vivo, edukado kaj psiksano de tiuj infanoj ĉiumomente implikis la koron de Gao Yaojie. La infanoj estas senkulpaj, Gao Yaojie faris ĉiun eblan klopodadon por malgrandigi doloron de tiuj infanoj. Nuntempe iuj homoj establis lernejon de aidosaj orfoj, kiu kolektis infanojn forlasitajn de aidosuloj por zorgi ilin.

Tamen, Gao Yaojie havas malsaman opinion pri tio. Ŝi opinias, ke tia lernejo eble fariĝos soleca insulo en la socio. Tiuj infanoj havas psikvundon, ilia kolektiĝo ne utilas al sana kreskado de ili. La plej bona rimedo estas serĉi familiojn kiuj volas adopti tiajn infanojn por liveri sanan kaj normalan kreskigan medion por ili. Ŝi diris,

"Adoptado havas diversajn utilojn. Unue, oni ne devas lui domojn por tiuj orfoj. Due, ili povas eniri sanan familion kaj akiri zorgon kaj amon de gepatroj. Tiu maniero povas garantii ke orfoj havu stabilan ekonomian devenon dum ilia kreskado, normala familia medio utilas al sano korpa kaj psikologia de la infanoj, krome tio ankaŭ utilas al stabileco de la socia ordo. Fine, tio povas ŝpari kapitalon por nia lando."

Laŭ ŝia konigo, 6 infanoj forlasitaj de aidosuloj nuntempe loĝiĝis en ŝia hejmlokon----la gubernio Cao de Shandong-provinco. Unuafoje atinginte la provincon Shandong, iu knabo firme kaptis siajn malpurajn vestojn post baniĝo, ĉar li timis, ke li ne havos alian veston krom tiuj. Alia knabo sentis ke li estas en paradizo, nur ĉar li havis mantoon. Fakte ĉiuj geknaboj havas amaran rakonton. La klopodado de Gao Yaojie ĝuste alportis novan kaj dolĉan spiron al la vivo de tiuj orfoj.

Kiam ŝi senegoisme kontribuis ĉion al la socio, la socio ankaŭ rimarkis ŝian klopodadon kaj samtempe faris sufiĉan konfirmon al ŝia laboro. En 2001, Gao Yaojie glore akiris premion de "Higieno kaj Homrajto de Jonathan Mann", donitan de la Tutmonda Sana Konsilio, tiu premio estas donita nur al unu premiisto ĉiujare. Tamen kaŭze de diversaj motivoj, ŝi ne povis persone iri al Usono por preni la premion. Menciante s-inon Gao Yaojie, ĝenerala sekretario de Unuiĝintaj Nacioj Kofi Annan diris: "Poste vi aŭdos unun el ili: kuracistinon Gao Yaojie. Ĉinokte, ni esprimas respekton al ŝi pro tio, ke ŝi sola disvolvas edukadon pri HIV en la kamparo de Ĉinio. Same kiel vi ĉiuj, mi estas bedaŭra ke ŝi ne povis persone preni la premion."

La 10-an de marto en 2002, ŝi estis elektita de la usona semajna gazetaro "Times" kiel unu el 25 "Aziaj Herooj", kaj okupis la 9-an lokon. En julio de 2002, ŝi estis elektita de la usona komerca gazetaro kiel unu el 25 aziaj steloj, la premia vespero okazis en la 22-a de oktobro en la Popola Halo de Pekino, brita eksĉefministro John Major transdonis la premion al ŝi.

Tamen tiuj premioj kaj honoroj nur estas pejzaĝo sur la vojo de Gao Yaojie, ŝi iam diris: "Mia posta vivo plue estos por la edukado kontraŭ aidoso". Tiuj simplaj vortoj sentigis al ni senliman forton de la malforta maljunulino. Eble ŝi nur estas unu el gvidantoj en la batalo kontraŭ aidoso, kaj post ŝia dorso, ni povos vidi pli kaj pli multajn novajn vizaĝojn, kiuj kune subtenas la ĉielon de aidosuloj, de orfoj forlasitaj de aidosuloj kaj de ĉiuj membroj de la socio.