• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-12-14 15:37:34    
Granda literatoro de la dinastio Song (foto)

cri

Ouyang Xiu vivis en la ĉina dinastio Song de la 11-a jarcento. Dum sia tuta vivo li portis sur si tre multajn gravajn oficojn, sekve estis fama politikisto. Samtempe li estis ankaŭ elstara literatoro kaj siatempe honorita kiel gvidanto de la literatura rondo de la dinastio Song.

En la ĉina literatura historio Ouyang Xiu okupas tre gravan lokon antaŭ ĉio pro tio, ke li iniciatis literaturan renovigan movadon kaj forigis tiutempe vaste ekzistantan tendencon en la literatura verkado, kiu ĉasas sole belajn vortojn, estis rigida forme kaj malplena enhave. Li pli akcentis la enhavon ol la formon, oponis kontraŭ stranga kaj malflua stilo kaj plenforte pledis por tio, ke literatura verkado devu speguli la enhavoriĉan realan vivon.

Ouyang Xiu fidele praktikis tiun ĉi pledon en sia tuta verkado kaj gajnis elstarajn atingojn en la verkado de prozoj kaj poemoj. Liaj prozoj atingis zeniton kaj grave influis siatempajn kaj posttempajn verkistojn.

Dum sia tuta vivo Ouyang Xiu verkis pli ol 500 prozojn. En tiuj prozoj li kuraĝe kritikis malbonaĵojn en la socio, esprimis sian profundan zorgon pri la ŝtataj aferoj kaj popola vivo kaj pere de priskribo pri pejzaĝo aŭ rakontado pri historietoj elmontris sian profundan komprenon pri la vivo. En liaj prozoj klare legeblas liaj honesteco kaj profunda amo al la popolo. Li lertis per ekstreme lakona plumo priskribi homojn, aferojn kaj pejzaĝojn kaj komuniki la profundan sencon al la legantoj.

Karaj retlegantoj, por ke vi havu konkretan koncepton pri liaj atingoj en prozoverkado, nun ni deklamu lian faman prozon titolitan Aŭtuna Sono.

Jam nokto. Mi ankoraŭ legas libron, kaj subite aŭdas sonon el la sudokcidento. Surprizite mi streĉas la orelojn. Mi diras al mi: "Strange!"

Komence kvazaŭ susuro de vento kaj murmuro de pluveto, sed baldaŭ jam forta ruliĝo kaj torento, kiel vekita nodegaro en la nokto, ĉe atako de ŝtormo. Gutoj martelas objektojn aŭdigante metalajn sonojn, "dong-dong…ting-ting…" Kvazaŭ sturmantaj soldatoj kun armilo en la mano, kaj aŭdiĝas nur galopoj de piedoj kaj hufoj, anstataŭ trumpetsonoj. Mi diras al servoknabo:

"Kia sono? Eliru rigardi!"

"Brilaj steloj kaj klara luno, la ĉielo kvieta, nenia soni ĉirkaŭe. Nur susuro el arboj," respondas la knabo.

"Ho ve!" mi veas. "Tio estas aŭtuna sono. De kie? Jen la aŭtuna kazo! Grizo regas. Sen fumo, sen nubo. Altas la ĉielo kaj kristalas la suno. La aero akras, penetrante en la karnon kaj ostojn. Montoj, solecaj; riveroj, mutaj. El ĉio ĉi eliĝas aparta sono, sono tragika, ŝira, kvazaŭ elpremita voko en malespero. For jam la verda konkuro de grasaj herboj kaj smeralda prospero de vervaj arboj. Paliĝis la herba koloro, falis la arbaj folioj. Ĉio detruita, kaŭzite de la potenca aŭtuneco. Jen kial juĝistoj kaj ekzekutistoj nomiĝas aŭtunaj oficistoj. En tia severo kuŝas la esenco de la ĉielo kaj tero. Ĉia vegetaĵo kreskas printempe kaj fruktas aŭtune. Kaj en la muziko, la tria tono venas de la okcidento kaj la sepa ritmo kuŝas en la sepa monato. La tria tono, nomata "shang", signifas triston---vere, oldiĝante ĉio devas malĝoji; la sepa ritmo, nomata "yi", pikon---efektive, ĉio en troa abundo venigas mortigon.

"Fu! La herboj kaj arboj velkas sen-sente, sed la homoj velkas pli facile, ĉar ili havas animon. Cent zorgoj ŝarĝas la koron kaj mil aferoj premas la korpon. La interno kirliĝas pro ĉio vidita. Tamen oni meditas eĉ pri tio, kion lia forto ne povas ating; kaj zorgas pri tio, kion lia saĝo ne povas penetri. Kaj jen, la bela vizaĝo velkas kaj la nigra hararo griziĝas. Kial peni por efemera prospero, se mankas metala solideco? Kial malami la aŭtunan detruon, se tio estas la naturo? Kaj pri la homoj?"

La knabo ne povas respondi. Li falis en dormon. Nur pepoj kaj sibloj el la kvar muroj, kvazaŭ kunĝemoj.

Karaj retlegentoj, la de ni deklamita prozo estas verko vaste cirkulata kaj laŭdata de ĉinoj. Pere de diverspeca alegorio la aŭtoro figure priskribis la aŭtunan sonon, sentigante al ni la alproksimiĝantan aŭtunon kaj konsciigante la naturan leĝon de la homa vivo.

Ouyang Xiu estis ankaŭ elstara poeto. Li postlasis al ni pli ol 800 poemojn. Same kiel liaj prozoj, liaj poemoj kun stilo freŝa sentigas nenian afekton. En siaj poemoj li kuraĝe malkovris la malluman realon en la socio kaj kun simpatio spegulis la amaran vivon de ordinaraj popolanoj.

Krom literatura verkado, Ouyang Xiu faris gravajn kontribuojn ankaŭ en alia akademia kampo. Dum proksimume 20 jaroj li kompilis du historiajn kroniojn. La du libroj superis la malnovajn samtemajn librojn per pli abundaj kaj fidelaj historiaj materialoj kaj nova kompila stilo. Ĉio ĉi montris lian elstaran historian vidpunkton.

Ouyang Xiu kolektis kaj reordigis multajn kopiojn de surskriboj sur antikvaj bronzaĵoj kaj ŝtonaj tabeloj kaj kompilis tiufakan libron kun mil volumoj. Tiu lia libro estas la unua faka libro pri tiuspecaj surskriboj. Ĝuste pri tio, tiuflanka esplorado fariĝis speciala fako.

Ouyang Xiu estis multtalenta en literatura verkado kaj akademia esplorado, sekve naskis tre grandajn influojn ne nur al samtempuloj sed ankaŭ al posteuloj. Li okupas tre gravan lokon en la ĉina literatura historio.