• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-12-14 16:24:51    
Komenciĝis la elektokampanjo por la ĝenerala direktoro de MKO

cri
La 13-an de decembro en Ĝenevo, proparolanto de la Monda Komerca Organizo atestis, ke Francio jam oficiale kandidatigis francon Pascal Lamy, eksan membron de la Komisiono de Eŭopa Unio pri la komerca afero kiel ĝeneralan direktoron de Monda Komerca Organizo. Antaŭ tio, Brazilo, Urugvajo kaj Maŭricio jam respektive prezentis sian nomliston pri la kandidatoj. Pro tio, ke Lamy montras pli altan konkurpovon, tial lia kandidatigo sendube faros la konkuron ankoraŭ pli atentata.

Fine de aŭgusto venontjare, nuna direktoro de la Monda Komerca Organizo Supachai Panitchapakdi lasos la postenon. Por ke ĉiuj membroj povu plene partopreni en la elektado por la nova ĝenerala direktoro, la Monda Komerca Organizo difinis per unu monato por kandidatigi kaj per tri monatoj interkonsiliĝi kaj fine fari decidon.

Ĝis nun, krom Lamy, aliaj kandidatoj senescepte devenis de evolulandoj. Ili estas brazila ambasadoro al Monda Komerca Organizo Luiz-Felpe de Seixas Correa, urugvaja ambasadoro al MKO Carlos Perez del Castillo kaj maŭricia eksterafera ministro Jayen Cuttaree. Pro tio, ke oni konsideras la novan plurflankan komercan intertraktadon "evolua raŭndo", tial ĉiuj opinias, ke por bone konduki la intertraktadon, estas pli bone konvene, ke la ĝenerala direktoro estas tiu de evolulando. Tamen laŭ analizistoj de MKO, kvankam la tri evolulandaj kandidatoj estas forte subtenataj de sia lando, tamen mankas al ili vasta subteno de sia propra regiono. Brazilo kaj Urugvajo estas latin-amerikaj landoj, oni eble faros elekton inter Correa kaj Del Castillo. Ankaŭ Cuttaree frontas al simila konkurado en la regiono, ĉar antaŭ nelonge, Kenjo de Afriko esprimis rekomendi sian komercan ministron por la elektado.

Cetere, analizistoj montras, ke laŭ nedifinita kutimo de MKO, la kandidato de la ĝenerala direktoro devas alterne deveni de evoluinta lando kaj evolulando. Nuna ĝenerala direktoro Supachai estas tajlandano de evolulando, tial laŭ tia kutimo, la nova devas esti homo el evoluinta lando. Tial Lamy de evoluinta lando havas superecon. Unue lia kandidata kvalifiko estas subtenata de 25 membrolandoj de Eŭropa Unio. Due, Lamy eble estos subtenata de Usono. Cirkonstance de tio, ke la rilatoj inter Eŭropa Unio kaj Usono sintrovas en malalta tajdo, Lamy elemente tenas la kontinuecon de dialogo kaj interkonsiliĝo kun Usono en komercaj aferoj. Iuj raportoj diras, ke Lamy havas tre bonan privatan rilaton kun usona komerca delegito, Usono jam esprimis bonvenigon al Lamy pro lia kandidatiĝo de ĝenerala direktoro de MKO. Alianalize, konsidere al konduto de Lamy en akcelado al EU nuligi agrikulturan subvencio kaj subtenado al evolulandoj rajte havi malmultekostajn medikamentojn, ne malmultaj evolulandoj eble ne oponas kontraŭ lia kandidatiĝo.

Kompreneble, kandidatoj de evolulandoj havas eblecon esti elektitaj. La doha-a komerca intertraktado komence en la jaro 2001 estas peniga. Por ke la intertraktado povu laŭdate finiĝi antaŭ la fino de 2005, MKO bezonas aŭtoritatecan, kapablan kaj potencan ĝeneralan direktoron por mastri la situacion. Se estos kandidato kun aŭtoritateco kaj provokeco el evolulando, ekzistos la ebleco de la fina venko.