• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-12-14 16:29:41    
Formikoj kaj novaj dentoj

cri
"Scienco kaj superstiĉo estas antagonismaj fratoj. Ili kaj akre kontraŭstaras unu al la alia kaj facile intermiksiĝas. Sed scienco certe venkos superstiĉon," diris instruisto en mia supera mezlernejo. Ĉu tiuj vortoj estas provaj aŭ ne, tion mi neniam seroze pruvis. Sed okazaĵo en la antaŭlasta jaro konvinkis min pri la fidindeco de tiu aforismo.

Tiam pluraj ĵurnaloj publikigis jenan informon: la 87-a jara Jan Ĝongŝan de la kultivejo Hongŝing, Helongĝjang-provinco, ricevis multajn novajn dentojn pro longtempa manĝado de formikoj. Neatendite, la novaĵo disvastiĝis kaj kaŭzis katastrofon al formikoj. Baldaŭ furoris en la socio manĝado de formikoj, kaj homoj venis unuj post aliaj al mia kuracĉambro por konsulti min kiel manĝi formikojn. Tamen ili ĉiuj foriris kun malespero, ĉar mi, vidinte nenian rilaton inter manĝo de formikoj kaj kreskigo de novaj dentoj, povis doni nek kontentigan respondon al iliaj superstiĉaj demandoj, nek la misteran recepton pri formikaĵaj piloloj.

Ke novaj dentoj elkreskas el la sendentiĝinta gingivo de maljunulo, tio ne malofte okazas en Ĉinio kaj en aliaj landoj. Jam en Tang-dinastio la imperiestrino U Zetian ricevis du molarojn en sia 68-jara aĝo. Pro ĝojego ŝi ŝanĝis la titolon de sia regado "Kontento" al "Longviveco". Antaŭ kelkaj jaroj la 92-jara maljunulino Ma Cai en Kantono ricevis novan incizivon. Kaj 105-jara turkino ricevis 10 novajn dentojn. Tamen la supre menciitaj tri ekzemploj, laŭ mia scio, ne havis rilatojn kun formik-manĝado.

Maljunuloj ricevas novajn dentojn pro jenaj kaŭzoj: La ordinaraj homoj havas nur lakto-dentojn kaj konstantajn dentojn, dum tre malmultaj homoj havas pliajn dent-ĝermojn kaj povas ricevi novajn dentojn en sia granda aĝo. Se iuj el tiaj dent-ĝermoj degeneris, oni ankoraŭ povas ricevi 8-10 novajn dentojn. En medicino oni nomas ilin "postaj konstantaj dentoj". La imperiestrino U Zetian ricevis la lastajn du molarojn, kiaj povas havi ĝenerale 20-jaruloj. Tiaj dentoj malrapide kreskas kaj havas malvastan lokon sur la dentkarno, kio malhelpas ilian elkreskon. Ili do devigite sin detenas kaj iom post iom perdas povon elkreski. Tamen iuj el ili ankoraŭ povas ĝermi, kaj kiam malaperas la aliaj dentoj ĉe maljunuloj, ili do eliĝas senĝene. Estas ankaŭ polidentoj, kiuj latentas sub la radikoj de la normalaj dentoj kaj aperas, kiam la lastaj falas en la homa maljuneco. Maljunulino Ma Cai ja ricevis tian denton.

Mi ne neas, ke la formikoj havas multspecajn animajn acidojn kaj alt-energian ADP. Tio estas la nutra valoro de la formikoj. Fakte la maljunuloj kun la supere diritaj internaj faktoroj povas ricevi novajn dentojn sen manĝi formikojn. Kontraŭe oni ne ricivos novajn dentojn, eĉ se oni nutras sin ĉiutage per formikoj.