• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-12-14 16:29:57    
La voko de la epoko kaj la vekiĝo de la ĉinaj esperantistoj

cri

Post la Unua Mondmilito granda ŝanĝiĝo okazis en la internacia politika situacio. En Eŭropo kaj Azio iuj landoj vekiĝis el subpremado fare de imperiismo kaj fariĝis nacie sendependaj landoj. En 1917, la oktobra revolucio en Rusio gajnis venkon kaj poste en ĝi estis atingita sukceso de la socialisma konstruado. Tio montris la vojon al diverslandaj popoloj, inkluzive de la ĉina.

Sub la influo de la Oktobra Revolucio en 1917 en Pekino estis lanĉita la Maj-kvara Nonvkultura Movado. Ĝi alportis al Ĉinio novajn pensojn. En 1921 fondiĝis la Komunista Partio de Ĉinio, kio markis, ke la ĉina laboristaro surpaŝis sur la politikan scenejon. Sub la gvido de la Komunista Partio de Ĉinio rapide disvolviĝis la enlandaj laborista kaj kamparana kampanjoj. Tamen, Ĉjang Kajŝek perfidis la politikon de la alianciĝo kun Rusio, alianciĝo kun la kompartio kaj helpo al la kamparanoj kaj laboristoj, kiun iniciatis d-ro Sun Jatsen, tiel ke la ĉina revolucio malvenkis kaj denove komenciĝis la enlanda milito. La 18-an de septembro, 1931, la japanaj imperiistoj agresis la Nordorienton de Ĉinio. Pro tio, ke Kuomintango praktikis la politikon de nerezistado, la tri provincoj de la Nordoriento rapide falis en la manojn de la amlamiko, kio kaŭzis minacon rekte al norda Ĉinio. La agreso fare de la japana imperiismo vekis fortan indigon de la ĉinaj popolanoj, precipe de la ĉinaj studentoj. El la landskua evento multaj justamaj kaj progresemaj intelektuloj kaj studentoj klare vidis la malican ambicion de la japana militarismo por aneksi Ĉinion kaj teni hegemonion super Azio, kaj krome, ankaŭ la propran aspekton de la naciperifidanta Kuomintango. Ili senhezite sin ĵetis en la batalon por savi la nacion.

Vizaĝe al la agreso de la japana militarismo kaj la danĝero de la pereo de la nacio, sennombraj esperantistoj ne plu tenis la tradician neŭtralismon kaj ĉiujn nerealajn revojn kaj sin ĵetis en savadon de nacio kaj por entrepreni progreseman kulturan aktivadon. Kaj samtempe per Esperanto ili batalis kontraŭ la agreso kaj por defendi la nacian dignon kaj akiri la nacian sendependecon.

Nelonge post la Evento de la 18-a de Septembro, 1931, la Hankou-a Esperanto-Asocio publikigis en la revuo La Espero la artikolon sub la titolo Atentu la Tutmonda Popolo: la Mondpaco Minacata! Per nerefuteblaj faktoj ĝi malkaŝis la krimagon de la japanaj armeanoj al la esperantistoj de la mondo. Ĝi detale raportis, kiel la japana armeo okupis la urbojn Shenyang, Changchun kaj Jilin. En ĝi legiĝas: "3000 urbanoj estis mortigitaj, sed efektive, la nombro de mortigitoj estis multe pli granda, ĉar multaj mortigioj estis enterigitaj kaj la ĵurnalistoj kaj raportistoj estis senescepte malpermesitaj fari sian viziton al la regionoj okupataj de la japana armeo". "Okupinte Changchun, la japana armeo pafis kvin horojn sinsekvajn", "Per aviadiloj japanaj armeanoj faris observadon kaj bombadon, kaj sennombraj urbanoj estis vunditaj kaj mortigitaj". La artikolo estis ilustrita per fotoj kun tekstoj.