• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-12-15 16:49:30    
Ĝenerala Stato de E-movado en la Komenca Periodo (3)

cri
Kantono estis la bazloko de E-movado de sudaj provincoj kaj ludis gravan rolon en la frua movado kune kun Ŝanhajo kaj Pekino. En 1909, Xu Lunbo (W. K. Hsu) funkciigis en Kantono E-kurson kaj vesperlernejon kaj elbakis nombron da fidelaj esperantistoj, kiaj Huang Zunsheng. Liu Shifu kaj Ou Shengbai, kaj ili poste ludis spinan rolon en la ĉina E-movado. Aŭtune de 1912, Xu, Liu kaj Huang fondis la Kantonan Esperanto-Asocion. Laŭdire, nia majstro Zamenhof sendis gratulleteron al ili kaj ankaŭ donacis E-librojn. En 1913, Liu Shifu en Kantono ekaperigis la revuon La Krio de Koko por propagandi anarkiismon kaj Esperanton. Ekde la n-ro 3, la revuo prenis la novan nomon Voĉo de la Popolo. En 1914 fondiĝis en Kantono Esperanto-Kolegio, Esperanto-Lernejo kaj Dimanĉa Lernejo. Samjare en la Kantona Normala Altlernejo fondiĝis Esperanto-kurso. La movado de tiu urbo antaŭenpuŝis la movadon en Hongkong kaj Makao. Ankaŭ ili fondis Esperantajn lernejojn kaj seminariojn unu post alia por diskonigi la lingvon. En 1919, restariĝis la Kantona Esperanto-Asocio kaj lanĉis aktivadojn. En 1926, okazis la 6-a Eduka Konferenco de Guangdong-provinco kun la aprobita rezolucio, ke fondiĝos la Kantona Esperanto-Instituto por kulturi E-instruistojn kaj Esperanto kiel lernoobjekto estos metita en la instruan programon de la mezaj kaj elementaj lernejoj. Dank' al tio multe disvolviĝis la movado en la eduka kampo de Guangdong-provinco. Tuj poste sinsekve malfermiĝis la lernoobjekto de Esperanto en pli ol 20 superaj kaj mezgradaj lernejoj, ekz., Grangdong-Universitato, Lingnan-Universitato, la Kantona Popola Universitato kaj aliaj. Ankaŭ en la fama Huangpu-Oficirlernejo estis instruata Esperanto. Tiuj lernejoj esperantistigis nombron da studentoj. La Kantona Esperanto-Asocio organizis instruan grupon por propagandi Esperanton en lernejoj kaj instituciojj. Estante estro de la Kantona Eduka Buroo, Wu Daguang amis la Esperantan aferon, tutforte subtenis disvastigon de Epseranto kaj plie irigis la provincan movadon. La 15-an de dec. 1926, okazis la festo memore al la 67-jariĝo de Zamenhof sub lia prezido, kaj ĝin partoprenis pli ol 2 000 esperantistoj. Vespere okazis impona manifestacio de pli ol 1 100 homoj kun lanternoj en la mano. Tiu vigleco de la movado daŭris ĝis la mezo de la 30-aj jaroj de la 20-a jarcento.