• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-12-15 16:43:18    
Mi kaj Esperanto-elsendo – Jiri Patera el Ĉeĥio

cri

Mi devas konfesi, ke la internacia lingvo Esperanto kaj la E-elsendoj de diversaj radiostacioj estas por mi la granda tutviva hobio. Kiam mi estis knabo, jam konatiĝis kun Esperanto kaj lernis ĝin laŭ kurso en tiama porknaba gazeto. Dum jardekoj mi partoprenis multajn kongresojn kaj konferencojn, mi abonis nemalmultajn Esperantajn gazetojn, aĉetis kaj amasigis sennombrajn Esperantajn librojn kaj korspondis kun diverslandaj gasamideanoj. Kaj kiam mi eksciis pri esperantalingvaj elsendoj en la radio, mi klopodis diligente aŭskulti ilin por perfektigi kaj altigi mian lingvoscion, ĉar mi komprenis, ke ĝuste radioelsendoj servas al informado kaj altigo de scioj de aŭskultantoj..

Antaŭ kvardek jaroj komenciĝis la Esperantaj elsendoj el Pekino. Ili okazis tiam nur dufoje ĉiusemajne, sed ili prezentis grandan riĉigon al mi. Ĉar apud la tiamaj eŭropaj elsendoj ili peris al mi informojn pri la alia flanko de la Terglobo. Poste la elsendoj fariĝis ĉiutagaj kaj ekde la pasinta somero eĉ unuhoraj. Dank' al tiuj elsendoj mi havas la plej aktualajn informojn el Ĉinio, lando, kiu estas tiom granda kaj tiom malproksima, kaj malgraŭ ĝi estas al mi sufiĉe bone konata, ŝatata kaj estimata. Kun admiro mi sekvas la progresadon de Ĉinio, ĝian penetradon en la kosmon samkiel la sukcesan likvidon de gravaj malsanoj. Tion ebligas la kresko de ĝia ekonomia, scienca kaj teknika potenco kaj ankaŭ la graveco de ĝia kulturo, sporto kaj socia vivo. Kaj mi admiras la fakton, ke tiu ĉi granda politika potenco serioze utiligas la Internacian Lingvon por informado al eksterlandaj aŭskultantoj.

Mi scias imagi, ke post eble kvindeko da jaroj miaj posteuloj, pranepoj kaj prapranepoj envios min, ke mi havis la bonŝancon ĉeesti kaj persone sekvi la kreskon kaj firmiĝon de Esperanto kaj samtempe la kreskon kaj potenciĝon de la granda popola respubliko – Ĉinio. Mi tre fieras, ke mi estas esperantisto, aŭskultanto de Esperantaj elsendoj de Ĉina Radio Internacia.