• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-12-15 16:52:26    
Tri-Kvin Paŝoj antaŭ la Pordo

cri

Tri-kvin paŝoj antaŭ la pordo estas la spaco por lia aktivado. Li deziras iri al malproksima loko. Sed neeble, ĉar li povas sin movi nur per benketo.

Iun tagon, kiam li estis dek-jara, lia fratino volis fari printempan ekskurson kun siaj koleginoj. Li apogis sin sur la lito kaj kun larĝe malfermitaj okuloj murmuris: "Franjo, ankaŭ mi volas." Li diris tre mallaŭte, tamen lia fratino aŭdis. Ambaŭ paroj da okuloj rigardis unu la alian. Li timeme evitis la rigardon de la fratino kaj mallevis la kapon, kvazaŭ li farus ion malbonan. La fratino kun larmoj en la okuloj kontentigis lin. Tiu ekskurso estas la unika en lia memoro.

Rigardante, ke oni biciklas al laborejo aŭ rapide kuras al ekfunkciigota aŭtobuso, li sentis neelteneblan doloron en la koro. En la tempo kiam neniu vidis lin, li forte subtenis sin per la benketo kaj volis stariĝi sur la piedoj por kuri, salti kaj postkuri la tendencon de la epoko. Sed lia kapablo ne povis kontentigi lian deziron, tio forte malĝojigis lin.

Li silente sidis ĉe la ŝuflikejo antaŭ la pordo kaj kun mallevitaj palpebroj ŝtele rigardis la krurojn kaj piedojn de pasantoj. Ĉiu paro da kruroj kaj piedoj estas fortika kaj forta. Li vere volas havi tian paron da fortikaj kruroj! "Estas sufiĉe, ke mi havos ilin unu tagon, ne, eĉ duontagon." Li pensis.

"Majsto, bonbolu fari kalkanumojn por miaj ŝuoj." "Dankon al vi, majstro." Jes, ĉiuj nomis lin "majstro". "Se ili scius, ke mi ne povas stariĝi sur la piedoj, ĉu ili ankoraŭ nomus min 'majstro'?" li pensis kaj per la antaŭtuko kovris la krurojn ankoraŭ pli zorge.

Antaŭ li rapide venis grupo da junuloj, kiuj estas laboristoj de la apuda fabriko. Li konas ilin. Ĉiutage li per enviaj okuloj sekvis ilin veni kaj reveni. Li timeme kaptis la skabelon ĉe si kaj pretis lukti kun ili, se ili venis por mokado.

"Ha-lo, majstro. Ni ĉiuj bezonas fari kalkanumojn el ledo." La unua junulo sidis antaŭ li sur la faldskabelon. Li malstreĉis sin kaj vidis ĉiujn vizaĝojn kun rideto.

Kiam li bone fiksis la lastan kalkanumon, la junuloj kune portis la tutan ŝuflikilaron en la ĉambron en palpebruma daŭro.

"Kion vi faras? Kion vi volas?" li demandis kun larĝe malfermitaj okuloj.

"Nenion. Majstro, ankaŭ vi devas havi dimanĉon. Iru al parko, ĉu vi volas?" Oh, estas tio! Li mallevis la palpebrojn kaj diris:

"Mi estas kriplulo."

"Ni kune iru!"

Li "grimpis" sur la plej altan punkton en la parko – la pavilonon Ŭanĉun. Jen la ĉielo, la tero kaj ĉio inter ili,… Kiel granda estas la mondo, kiel bela estas ĝi! Li sentis sin kvazaŭ ekflugonta.

Hodiaŭ li ankoraŭ sidas tie kaj kun profunda sento rigardas la krurojn kaj piedojn de preterpasantoj. La spaco por lia aktivado ankoraŭ restas tri-kvin paŝoj antaŭ la pordo.