• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-12-15 17:08:23    
Triciklisto de Pekino

cri
Wei Zhendong estas memfida pri tio, ke lia nomo estas bone konata de triciklistoj de Pekino pro tio, ke la ornamo de lia triciklo estas unika kaj speciala kaj li amas la moron kaj tradicion de la antikva urbo Pekino.

Wei Zhendong estas manĉuro. Liaj antaŭuloj estis meritohavantoj, por kiuj oni starigis 18 monumentojn en Qing-dinastio (1644-1911). Tiam liaj familianoj vivis el salajro donita de la imperiestro, kaj poste la familio malprosperiĝis kaj iom post iom malriĉiĝis. Lia patro vivtenis la familion per triciklado. En la jaro 1977 ankaŭ li prenis tricikladon kiel okupon.

Ĉiutage ellitiĝinte Wei Zhendong unue purigis la triciklon, kiu kompreneble estas ĉiam okulfrape brila: la stirilo kaj skeleto de la triciklo estas el rustimuna ŝtalo, kaj ĉirkaŭ la nabo de la tri radoj brilas kupra ornamaĵo. La arĝentkolora ŝtalo kaj flava kupro odoras noble kaj elegante, kaj la dua impreso estas pureco: la kovrilo de sidloko kaj eĉ la piedkuseno estas purigita, krome okulfrapas ornamaĵoj de lia triciklo: antikveca pied-tintilo, viola tegmento, ĉio estas en bona ordo. Kaj ankaŭ la stilo de liaj vestoj kunfandiĝis kun lia triciklo: tradiciaj tolŝuoj kaj vasta pantalono montras lin tipa pekinano.

Veturigante la triciklon li rakontas la tradician kulturon de Hutong-o kun la speciala pekina tono, kaj lia agmaniero kaj lia unika triciklo prezentas ĝenron de Pekino.

"Estas regulo ankaŭ por triciklisto," Wei Zhendong diris. "Ĝenerale la triciklistoj devas sidi ĉe la piedflanko por atendi pasaĝerojn ĉe strato. Tio estas oportuno por pasaĝeroj entricikliĝi kaj ankaŭ signo respekti ilin." Li diris: "Ni pekinanoj havas kutimon fari la stirilon iom malpli alta ol la selo, tiel ke la triciklanto ne malhelpas la vidon de pasaĝeroj. Se ne, la triciklanto estus laca pro sia veturigado kun rektigita talio."

Tiu sperto estas resumita en la pli-20-jara triciklado same kiel lia bone dekoraciita triciklo.

Foje Wei Zhendong, veturigante maljunulon, eksciis, ke ankaŭ la maljunulo estis triciklisto, sed Wei Zhendong eĉ hodiaŭ bedaŭras, ke li ne havis tempon por multe interparoli kun li. Poste Wei diris, ke la maljunulo eĉ bone konis kian zonon kaj kian tukon triciklisto devas porti.

En sia longa triciklado Wei Zhendong kolektis sperton, same kiel lia triciklo fandiĝis kun lia ŝvito. La dekoraciaĵoj de lia triciklo estas eĉ historia restaĵo, ekzemple la piedsonorileto estis farita en la 30-aj jaroj, sur kiu estas skribita "Farita en Germanio". Wei Zhendong iam vidis saman sonorilon en prezo de 6 mil juanoj en Liuliĉang, kiu estas strato speciale por vendi antikvaĵojn. Li diris, ke la piedsonorileto antaŭe estis en la koloro arĝenta kaj galvanizita kaj post dekoj da jaroj la interna kupro vidiĝis.

Foje Wei Zhendong veturigis maljunulinon el Kanado. Ŝi kun larmoj en la okuloj diris: "Vi, via pekina stilo, viaj okuloj kaj via ago tute prezentas la tradician kulturon de Pekino."

Pri tio Wei Zhendong diris: "Mi purigis la triciklon pro mia intereso kaj por altiri al mi pasaĝerojn."

Tio estas memfida kaj senĝena Wei Zhendong, tipa pekinano.