• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-12-16 14:46:55    
Kotona kulturado rapidigas la ekonomian disvolviĝon de Xinjiang

cri
Utiligante sian naturna superecon Xinjiang praktikas ekonomi-disvolvan strategion de "nigro kaj blanko", kio ludas gravan rolon por la ekonomia prosperiĝo, socia progreso kaj levo de la popola enspezo de Xinjiang.
Ĉi tie la "nigro" aludas petrolon kaj la "blanko" kotonon. Fakuloj diris, ke nun nenio povas tiel rapide profitigi la kamparanojn de Xinjiang, kiel kotono kaj neniu natura riĉfonto tiel utilas al la ekonomia disvolviĝo de Xinjiang, kiel petrolo. La strategio de "nigro kaj blanko" jam praktikiĝis pli ol 10 jarojn, kio multe akcelis la lokan ekonomion.
Xinjiang estas la plej granda provinc-nivela regiono en Ĉinio. Kunlun-, Tianshan- kaj Altajo-montaroj kaj Tarim-baseno kune formis ĝiajn apartajn geografiajn kondiĉojn. Tie vivas 18 milionoj da loĝantoj de 47 nacioj. Xinjiang estas abunda je riĉfontoj de sunlumo kaj energioj. La tie rezervitaj petrolo, natura gaso kaj neferaj metaloj havas rimarkindan lokon en Ĉinio. La tiea klimato precipe utilas al kresko de kotono. De la 90-aj jaroj de la pasinta jarcento la kotona produktokvanto de Xinjiang ĉiam okupis la unuan lokon en Ĉinio. Nun ĝi estas la plej granda kotona bazo de Ĉinio.
Xinjiang estas abunda je sunlumo kaj tie la senprujna periodo daŭras longe, kio estas tre taŭga por kotona kulturado. Jam antaŭ longe ĝi estis grava kotona produktejo de Ĉinio, tamen antaŭe la tie produktita kotono plejparte estis ordinara kaj mankis la apartaj, kio estis malforta en la merkata konkurenco, kaj pro tio la ekonomia profito estis malalta.
Per moderna sem-kulturado Xinjiang ekhavis buntan kotonon. Ĉe la kotoniĝo la fibroj jam estas koloraj. La tieaj sciencist-teknikistoj elkulturis kotonsemojn de kaŝtana, verda kaj aliaj du koloroj. La koloro de tia kotono estas natura kaj oni ne bezonas tinkturadon kaj blankigon dum teksado. Tiaj kotonaĵoj ne entenas formaldehidon, nek aliajn kemiajn elementojn, tial ili ne malutilas al la homa haŭto.
Pro simpligo de la laborprocedo la produktokosto de buntaj kotonaĵoj reduktiĝis je 30% kompare kun la blankaj kaj en la internacia merkato la prezo de bunta kotono estas 3-8-obla, kiom tiu de la ordinara blanka kotono. Nun Ĉinio jam fariĝis la dua granda lando de kulturado de bunta kotono.
Antaŭe Ĉinio devis importi ĉiujare grandan kvanton da kotono. La rapida disvolviĝo de la kotona bazo de Xinjiang ŝanĝis tiun situacion.
La popularigo de kotona kulturado multe levis la enspezon de la kamparanoj kaj la kotona kulturado fariĝis grava fonto de gubernia financo. En la lastaj jaroj la kotona produktado fariĝis efika rimedo por bonhavigo de la diversnaciaj popolanoj de Xinjiang. En 2004 Xinjiang kulturis kotonon sur 1.1 milionoj da hektaroj da kampoj kaj ĝia produktokvanto kredeble atingos 1.7 milionojn da tunoj, kiuj konsistigos 26.9% de la kotona produktokvanto de Ĉinio.