• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-12-16 14:49:55    
Fama vina urbo de Ĉinio – Renhuai (foto)

cri
Renhuai estas fama loko pro la nacia vino Maotai. Ĝi situas en la nordokcidenta parto de Guizhou-provinco, en la meza baseno de Chishui-rivero. La tuta urbo kovras areon de 1788 kvadrataj kilometroj, kie vivas 580 mil loĝantoj. La loko estas naturdotita por vinfarado. Ĝi troviĝas en ravino 400 metrojn super la marnivelo. Tie la grundo estas ruĝa kaj loza, klimato humida kaj varmeta kaj diversaj mikroboj abundaj, kiuj kune kreis la idealan medion por fabrikado de Maotai-brando.
En Renhuai funkcias pli ol 400 vinfarejoj. Po 4 kvadrataj kilometroj funkcias unu vinfarejo. La totala produktovaloro de vino konsistigas 75.9% de la loka industria produktovaloro kaj vinfaristoj konsistigas 41% de la totala nombro de la tieaj loĝantoj.
La vinfaristoj de Renhuai havas apartajn vin-distilajn teknologiojn. Maotai-urbeto ja troviĝas ĝuste en Renhuai. La diligentaj loĝantoj de Renhuai havas pli-ol-2000-jaran historion de vinfarado. Ili ekstraktis la esencon de sorgo kaj tritiko por fari la mondfaman brandon. Uzante klaran akvon de Chishui-rivero en vinfarado, ili senĉese renovigis la vinfarajn teknologiojn sur tiu ruĝ-grunda loko kaj finfine levis ilin al ŝtata nivelo.
Dum longa tempo Renhuai energie disvolvis la vinfaran industrion kaj ekonomiajn trajtojn kun vinfara produktado kiel la ĉefa kaj faris multon por krei famajn markojn. En 2001 post kompleta analizo de la historiaj kaj aktualaj kondiĉoj, Renhuai starigis por si klaran celon por disvolviĝo, t.e. surbaze de fabrikado de la nacia brando Maotai konstrui vinan urbon de Ĉinio kaj praktiki la novan disvolvan strategion, daŭre kreskigi la vinfaran industrion kaj disvolvi sian ekonomion por konstrui vinan urbon. Dank' al kuna penado nun Renhuai havas pli ol 400 vinfarejojn kun 3000 markoj, el kiuj pli ol 50 estas famaj. La urbo produktas ĉiujare pli ol 70 mil tunojn da alkoholaĵoj, kaj la imposto super ili kaj super iliaj farejoj konsistigas pli ol 70% de la financa enspezo de la urbo, kaj dank' al tio Renhuai fariĝis landfama urbo pro bonega brando Maotai kaj aliaj alkoholaĵoj.
Post 8-monata serioza enketado, diskutado kaj komparado, la Ĉina Instituto de Manĝaĵa Kulturo honoris Renhuai per la titolo "Vina urbo de Ĉinio" kaj donis al ĝi diplomon.