• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-12-16 16:07:15    
Verkisto Fama pro Lakono kaj Superbo

CRI
Zhu Ziqing (1898—1948) naskiĝis en la urbo Yangzhou de la provinco Jiangsu. Estante lernanto li jam komencis verki modernajn poemojn, poste ankaǔ eseojn kaj pamfletojn. Post la Movado de la Kvara de Majo en 1919, li fariĝis unu el la redaktoroj de revuo "Poezio", la plej frua poetika gazeto en la historio de la moderna literaturo de Ĉinio. Liaj poemoj kolektiĝis en "Spuro" (entenanta ankaǔ prozaĵojn) kaj en la 1-a volumo de "Neĝa Mateno". En "Sendi Pentraĵojn al Rusio" li figuris Sovetunion kiel ruĝan nubon, laǔdante amikon kiu, tenante sinceran koron, kuris al la ruĝa nubo. En "Lumo" li epilogis: "Mem kreu l' lumon, se vi ĝin deziras", esprimante tian spiriton, ke la aǔtoro pozitive frontas al la realo. Tamen li vere ne sciis kiel krei la lumon, tial li ofte ellasis ŝaǔmon de perplekso kaj ondeton de doloro post krevo de iluzio kiel sapoveziko (ekzemple en "Haste-haste"). En 1922 aperis longa poemo "Pereo", penetrita de soleco kaj vanto. Feliĉe estis, ke "mi", heroo en la poemo, ne falis en pesimismon kaj defetismon, sed sin skurĝis por strebi antaǔen. Kaj li forbatis ĉian halucinon, sin reduktante al ordinara kaj simpla mio. De tiam "mi" ne plu levas la okulojn por gapi al la lazura ĉielo, nek plu klinas la kapon por fiksi rigardon al klara akvo, sed nur atenteme movas la piedojn; "mi" volas firme paŝi sur kota vojo, kiu havu profundajn spurojn. La poemo konsistas el pli ol 200 versoj, kun pli kaj pli alta tono kaj pli kaj pli varia ritmo, kio enkorpigas kontraǔdiron en liaj penso kaj sento kaj manifestas la procezon de lia konkerado. Poetike ĉi tiu longa poemo atingis tre altan nivelon.
Progresa, patriota kaj justa, Zhu Ziqing multe esprimis per verkado patoson kontraǔ imperiismo kaj feǔdismo en jaroj, kiam revolucia tajdo pli kaj pli altiĝis ĉirkaǔ "05-30"*. En "Al A. S." li aplaǔdis revoluciulojn kiuj, kun "la manoj kvazaǔ torĉoj" kaj "okuloj kiel ondoj", "volas konstrui sur la tero / ruĝan landon el la ĉielo". Post kiam imperiistoj kaj reakciuloj mortigis ĉinojn kaj estigis tragedion, ĝuste en julio de 1925, li sange skribis poemon "Sanga Kanto", el kiu eruptis indigno kiel el krevanta vulkano. Li verkis ankaǔ, sin montrante atestanto, eseon "Pri Masakro de la Registaro" por forte malkovri kaj akuzi militaristajn perfortaĵojn. Liaj prozaĵoj profile tuŝis iujn gravajn realaĵojn de la socio, ekzemple "Blankuloj – Dorlotatoj de l' Dio", "Kosto de la Vivo – Sep Groŝojn", "Spuro en Wenzhou" (Wenzhou: urbo en la provinco Zhejiang, sudorienta Ĉinio) kaj "Civilizacio en Naviganta Ŝipo". Konsiderante artecon de prozo, oni trovas, ke liaj prozaĵoj reprezentas tre altan sukceson, precipe tiuj lirikecaj, kiaj "La Dorso", "Vi kaj Mi", "Lunaj Rebriloj en Lotusa Lageto" kaj "Al Forpasinta Virino".
"La Dorso" temas pri tio, kiel post malriĉiĝo de la famillio kompatinda viro akompanas sian filon al stacidomo. La aǔtoro rememorigis amon kaj sopiron de junulo al la patro, farante laǔfaktan notadon. Kara samideano, vi povas legi la 2 eseojn de Zhu Ziqing en la internacia lingvo: "Lotusa Lageto en Lunlumo" ("Ĉina Antologio", 1919—1949, p. 551) kaj "La Dorso de la Patro" (p. 554). Kaj vi mem trovos, ke la aǔtoro siatempe sentis fortan simpation kaj drastan triston pro tragikaĵoj de et-produktantoj kiuj, malgraǔ ĉiamaniera baraktado, ne povis eviti bankroton kaj fiaskon en la socio. La aǔtoro fariĝis pli kaj pli lerta, kun stilo lakona, superba kaj eleganta. Tiuj verkoj, kune kun aliaj, kolektitaj en "Vojaĝo al Eǔropo" kaj "Diversaj Notoj en Londono", naskis tre grandan influon al la novliteratura rondo kaj akcelis evoluadon de parollingva prozo per kortuŝa arta forto, atestante, ke la literaturo en la parola lingvo certe povas atingi ĉion, kion la malnova literaturo pretendis kiel propraĵon.
En la periodo de la Kontraǔjapana Rezistomilito (1937—1945) kaj tiu de la Popola Liberiga Milito (1945—1949), Zhu Ziqing daǔrigis diligentan verkadon de prozaĵoj kaj eseoj. Poste liaj prozaĵoj kaj eseoj estis kolektitaj en "Pri Komuneco inter Eleganteco kaj Vulgaro", "Kriterio kaj Mezuro" kaj aliaj libroj. Pozitive vizaĝante al la krudaj realaĵoj, li fervore subtenadis per praktikaj agoj movadon de progresemaj studentoj, malgraǔ tio, ke li "grave malsana, preferis morti pro malsato ol akcepti 'savmanĝon' de Usono"**.
*05-30: La Maj-Trideka Movado, kontraǔimperiisma revolucia movado de la ĉina popolo gvidata de la Komunista Partio de Ĉinio. La 15-an de majo, 1925, japana kapitalisto en Ŝanhajo pafmortigis laboristinon Gu Zhenghong kaj vundis pli ol 10 ĉinajn laboristojn, kio vekis grandan indignon de laboristoj, lernantoj kaj urbanoj de Ŝanhajo. En la 28-a de la sama monato, la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio decidis fari pluapaŝan mobilizon al kontraǔimperiisma politika batalo. Tia movado komenciĝis la 30-an de majo kaj daǔris ĝis aǔgusto servante kiel preludo de la Granda Revolucio.
**Ĉi tiuj vortoj legiĝas en artikolo "Adiaǔ, Stuart" de la 4-a volumo de "Kolekto de Elektitaj Verkoj de Mao Zedong". (Stuart: John Leighton Stuart, 1876—1962, usona misiisto kaj diplomato, naskita en la ĉina urbo Hangzhou, forlasinta Ĉinion en aǔgusto de 1949 kaj mortinta pro malriĉo kaj malsano en Usono, 1962.)