• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-12-16 16:09:57    
Fama pentristo kaj kaligrafo Mi Fu de la dinastio Song (foto)

cri

Karaj retlegantoj, la tradicia pejzaĝa pentraarto de Ĉinio aperis en al 3-a jarcento. Tiutempe la norda skolo okupis la gvidan pozicion. Ĝi akcentis per diversaj strekoj kaj inko esprimi fortikajn kaj krutajn nordajn montojn kaj pejzaĝojn. Post plurcentjara disvolvo tiu ĉi pentrarto fariĝis la tradicia kaj aperis multaj elstaraj pentristoj, kiaj Wang Wei kaj Dong Yuan. Tamen kune kun la paso de la tempo, pli kaj pli evidentiĝis ĝiaj mankoj. Katenite de la tradicia pentrarto, pentristoj perdis kreivon. En la 11-a jarcento, t.e. en la tempo de la dinastio Song, aperis la suda skolo. Pentristoj de tiu ĉi skolo pentris ĉefe sudajn ebenaĵojn, ĉarmajn montojn kaj klarajn riverojn. Ili ne tro akcentis strekojn, sed ĉefe per modera inko reliefe pentris la elegantajn kaj pitoreskajn ĉarmajn sudajn pejzaĝojn, sekve estiĝis forta kontrasto kun tiuj de la norda skolo. La plej fruktodona el la sudskolaj pentristoj estis Mi Fu.

Mi Fu vivis de la jaro 1051 ĝis la jaro 1107. Li jam denaske estis eksterordinara. Laŭ historiaj notoj, li estis homo senĝena kaj iom ruzeta, ŝatis ĉasi kuriozaĵojn. En la tempo, kiam li vivis, la vestado kaj parolmaniero de la homoj jam multe malsamis ol tiuj en la dinastio Tang de antaŭ pli ol cent jaroj. Tamen por veki alies atenton, Mi Fu ĉiam sin vestis antikvstile, sekve ĉie kien li venis ĉiam vekis ĉirkaŭrigardadon, tial li ricevis kromnomon Groteska Mi.

Tia li estis ankaŭ en pentrarto. Kun sia aparta naturdotita talento li rompis la rutinojn de la tradicia ĉinstila pentrarto, kreis tute apartan stilon, nomitan de la posteuloj Mi-stilo, tiamaniere li faris elstarajn kontribuojn por la ĉina pejzaĝa pentrarto en la ĉina pentrarta historio.

La ĉefa trajto de lia stilo estas tio, ke li lertis per malforta inko kaj nerimarkeblaj strekoj pentri la sudajn ebenaĵojn kaj pejzaĝojn, ke la tuta pentraĵo estu plenumita kvazaŭ ŝmire per la inko, sekve la tuta bildo aspektas aparte ĉarma. Same kiel lia persona karaktero, ankaŭ de liaj pentraĵoj forte seneblas senĝeneco. En pentrado li ne tro sekvis sian koncepton, sed sin donis tute al siaj tiumomentaj sento kaj intereso.

Mi Fu estis ankaŭ unu el la tiamaj 4 famaj kaligrafoj. Antaŭ li la pentristoj subskribis sian nomon, titolon kaj daton de la pentraĵo ĉiam sur malfacile rimarkebla loketo. Iuj skribis tion eĉ en fendoj de ŝtono aŭ inter radikoj de arbo. Sed Mi Fu rompis tiun ĉi rutinon. Li ĉiam surskribis sian nomon, la titolon de la pentraĵo kaj la daton sur la pentraĵo en loko okulfrapa, tiamaniere li harmonie kombinis la pentrarton kun literaturo kaj kaligrafio, rezulte estiĝis tute apartstila ĉina pentrarto. La de li kreita stilo jam fariĝis tradicio, kiun heredis kaj heredas ĉiuj ĉinstilaj pentristoj.

Mi Fu estis ankaŭ kolektisto kaj aprecisto. Per grandega sumo da mono li kolektis pentraĵojn kaj kaligrafaĵojn de ĉiuj tempoj en la ĉina historio kaj atente studis ilin. Sur tiu ĉi bazo li verkis librojn "Pentrarta Historio", "Kaligrafia Historio", "Kolekto de Valoregaj Pentraĵoj" kaj aliaj. Ĉiuj tiuj libroj estas valoraj materialoj por studi la ĉinan pentrartan historion.

Estante kiel elstara pentristo, Mi Fu verkis nemalmultajn pejzaĝajn pentraĵojn. Tamen estas grandega bedaŭro, ke neniu el liaj pentraĵoj restis ĝis nun. Post lia morto, lia filo Mi Youren heredis kaj disvolvis lian pentrstilon kaj fariĝis ankaŭ fama pentristo. Feliĉe hodiaŭ ni ankoraŭ povas ĝui lian pentraĵon Mirinda Pejzaĝo de Xiaoxiang. La pentraĵo longas je proksimume 3 metroj. Sur la dekstra flanko montpintoj sin kaŝis en nubaro. Inter la montoj for a kaj proksima rojo fluas lante kaj nature. De tiu ĉi tipa elstara ĉina antikva pejzaĝa pentraĵo ni povas iom vidi la postsignojn de la stilo de Mi Fu.