• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-12-16 16:24:51    
Kuriozaj moroj en manĝado (1)

cri

Pro varma klimato kaj abundo da pluvo la provinco Yunnan, sudokcidenta Ĉinio, riĉas je kuriozaj floroj kaj arboj. Multaj el ili estas manĝeblaj. Tial, en la 26 naciminoritatoj, kiuj vivas en la loko, formiĝis kuriozaj moroj en manĝado.

Eksterordinaraj Manĝaĵoj

Por la lokanoj la primitiva arbaro servas kiel granda manĝ-provizejo. Bongustaj kaj nutroriĉaj estas ne nur fruktoj, sed ankaŭ sovaĝaj floroj, herboj, arboŝelo, radikoj kaj eĉ argilo...Taj-oj preparas rostitajn kukojn nepre kun floroj de boeoj (Boea hygrometrica). Printempe, la lokanoj elakvigas muskon el rivero, sekigas kaj fritas ĝin. Jen bongusta manĝaĵo! Primoj ŝatas vinon faritan el genciano kaj lilio. Hani-oj preferas kuiri supon el fiŝoj kaj ŝelo de olivarbo. Derung-oj lertas en farado de dolĉaĵoj el mielo de sovaĝaj abeloj kaj amelo el sapano (Caesalpinia sappan)...

La indiĝenoj, kiuj vivas en arbaro, havas kutimon manĝi insektojn. Marmelado el cikadoj kaj frititaj araneoj, iliaj tradiciaj manĝaĵoj kun loka gusto, ne nur bongustas, sed ankaŭ efikas en forigo de febro, doloro kaj inflamo. Taj-oj aparte ŝatas frititajn kokovojn kun formikaj ovoj. Va-oj ŝatas kaĉon el plurspecaj vermoj, kiuj parazitas en herboj kaj arboj. Por ili la frititaj pupoj de sovaĝaj abeloj estas plej bongustaj. Va-oj bredas la menciitajn insektojn. Ili malplenigas ŝtipojn, faras multajn truetojn sur ili, poste blokas ilin kaj metas ilin en la arbaron aŭ sur krutaĵon, kiujn frekventas sovaĝaj abeloj. Do, la lastaj ellasas ovojn kaj produktas mielon en la truetoj...Multaj el la derung-oj aĝas pli ol cent jarojn. Laŭdire oni ŝuldas ilian grandan aĝon al tio, ke ili ofte manĝas pupojn de sovaĝaj abeloj. Frititaj bambuaj varmoj parazitantaj en bambuoj abundas je greso. Ofte oni vaporumas ilin kaj elpremas flavan oleon el ilia ventro por manĝi kune kun glueca rizaĝo. La kuiritaj rizomioj (Rhizomys sinensis) estas rigardataj kiel plej bongustaj manĝaĵoj, per kiuj la lokanoj regalas gastojn.

La blang-inoj, kiu loĝas sur la monto Blango, emas manĝi lateriton, ĉar ĝi utilas por kuraci vomadon, forigi krudan odoron de fiŝoj kaj refreŝigi. Dum la ĝino-inoj, kiuj vivas en la vilaĝoj Mao'e kaj Qiema, preferas la lokan argilon. Iuj maljunulinoj havas manion manĝi tiun argilon. Ili sentas sin malsanaj, se iutage ili ne manĝas ĝin. Medicina analizo montris, ke tiu argilo abundas je kupro, zinko kaj aliaj mikroelementoj, bezonataj de la homoj.

Naturaj Kondimentoj

Naciminoritatoj de Yunnan plejparte ŝatas la gustojn acidan, amaran kaj pikan. En varmega kaj pluva vetero oni preferas preni manĝaĵojn acidajn por havigi al si apetiton, la pikajn por forigi humidecon kaj la amarajn---internan brulumon.

Oni prenas kaj naturajn acidaĵojn el sovaĝaj fruktoj kaj legomoj kaj la mem faritajn, kiaj peklitaj viando, fiŝoj kaj bambuŝosoj...Ili fermentigas la acidaĵojn tiamaniere: Unue ili purigas viandon kaj fiŝojn per riza kuirilikvaĵo, due tranĉas ilin kaj miksas ilin kun gluecaj rizaĵoj, trie verŝas vinon sur ilin kaj enpotigas ilin, finfine kovras la poton kaj hermetikigas ĝin per koto el ligna kaj herba cindro por unu monato. Blang-oj preferas acidan teon. Ili bakas freŝan teon kaj konservas ĝin en humida loko, por ke ĝi fermentu. Poste, ili hermetikigas la fermentintan teon en bambua tubo kaj enterigas ĝin, por ke la teo refoje fermentu. Post tio ĝi estas infuzebla kaj trinkebla. Va-oj ŝatas maldolĉan teon. Ili boligas la teon ĝis ĝi fariĝas densa maldolĉega suko kaj eĉ te-marmelado, kiuj servas kiel refreŝigaĵo. Momordiko, ŝoso de plejoblasto (Pleioblastus) kaj fagopiro estas tre ŝatataj de la lokanoj, kiuj emas manĝi ilin kune kun pulvoro de bova galveziko kiel kondimento.

Kiel spico, ankaŭ sovaĝaj ŝenoprazo, ajlo, zantoksilo (Zanthoxylum simulans) estas nemankigelaj por la lokanoj. Oni aŭ tranĉas ilin en tre maldikajn striojn aŭ faras ilin pasto por miksi ilin kun dishakita koriandro kaj pulvorigita amomo kiel kondimento por acidaj manĝaĵoj.

Nun en Yunnan, kvankam estas sojo, vinagro, glutamato kaj aliaj kondimentoj, tamen oni daŭre preferas tiujn el sovaĝaj plantoj, inkl. De oleo. Lisu-oj elpremas oleon el semoj de lakarbo kaj per tiu oleo ili preparas pladojn, stufas kokaĵojn kaj miksas ĝin kun vino por kuiri ovojn. La tiel faritaj ovoj estas bonega nutraĵo por akuŝintino.