Septembre samjare, kune kun 20 Esperanto-grupoj en Chengdu, Zhenjiang, Quanzhou, Fuzhou, Kantono, Ningbo, Ŝanhajo, Shaoxing, Suzhou, Taiyuan, Tianjin kaj aliaj urboj, la Hankou-a Esperanto-Asocio manifeste kondamnis la perfortaĵon de la japana imperiismo kaj apelaciis al la diverslandaj popoloj, ke ili subtenu la batalon de la ĉina popolo. Tio estis la unua paŝo, per kiu la ĉina Esperanto-movado kombiniĝis kun la batalo por la nacia liberigo. Nia Manifesto aperis en la revuo La Espero, la 10-a numero, 1931. la manifesto detale konigis la invadon de la japana armeo kontraŭ la Nordoriento de Ĉinio kaj malkaŝis la definitivan celon de Japanio por fondi en Azio "Grandan Harmonion". Ĉe la fino la manifesto alvokas al la tutmondaj esperantistoj: "Kvankam regas inter ni la granda amikeco kaj la japana popolo estas nia frato, same kiel alilandaj popoloj, tamen ni senhezite pretas batali kontraŭ ĉio, kio damaĝas la mondpacon kaj malgloras la historion de la homaro, kaj precipe kontraŭ ĉiuj barbaraĵoj faritaj de la fanatikaj patriotoj kaj imperiistoj."
Nia Manifesto estis presita sume je 8 500 ekzempleroj, kiuj plejparte estis senditaj al eŭropaj kaj amerikaj landoj. Kaj aliaj pli ol 1 000—al Esperantaj grupoj kaj individuoj de Japanio kaj Koreio. Per tio nia batalo estis varme simpatiata de la internacia publika opinio kaj forte subtenata de diverslandaj popoloj. Neatendite, multaj japanaj Esperantaj grupoj kaj individuoj letere riproĉis la barbaraĵojn de la japana militarismo. Laŭ la statistiko farita en decembro 1932, "la manifesto" estis tradukita en ok fremdajn lingvojn kaj aperis en 14 alilandaj ĵurnaloj kaj gazetoj. La Hankou-a Esperanto-Asocio ricevis pli ol 70 leterojn de Esperantaj grupoj kaj individuoj el Japanio, Sovetunio, Bulgario, Nov-Zelando kaj aliaj landoj. En siaj leteroj ili esprimis subtenon al la ĉina popolo en ĝia batalo kontaŭ la japana militarismo.
La Espero fondis ankaŭ la novan Esperantan rubrikon "El Ĉinio", kiu ĉiunumere raportis al la mondo, kio okazis en Ĉinio. En la unua numero aperis la artikolo pri nerezistado de la Kuomintanga armeo kaj la manifestacio de la patriotaj studentoj.
Samtempe kun tio, Mateniĝo, la organo de la Esperanto-Asocio en Zhenjiang, en sia unua numero publikigis komentarion por kondamni la japanan agreson kaj barbaraĵojn de la japana armeo. Ankaŭ la Esperanto-Asocio de la Guangdong-a Popola Universitato publikigis sian manifeston en Esperanto, kiu priskribis la krimagojn de la japana imperiismo, kiel ekzemple, ĝi lanĉis la Eventon de la 18-a de Septembro, atakis ŝanhajon en la 28-a de januaro kaj fondis la regnon Manĉurio en la Nordoriento de Ĉinio. Tion faris la asocio kun la espero, ke la diverslandaj esperantistoj subtenos la ĉinan popolon. Ĝi ricevis pli ol 200 leterojn el diversaj landoj. Per ili tiuj samideanoj subtenis la justan batalon de la ĉina popolo.
En ĉiu supre dirita videblis, ke la nacisava movado kaj la enlanda politika situacio vekis la ĉinajn esperantistojn kaj akcelis la kombiniĝon de la Esperanto-movado kun la naciliberiga movado. Tio estis la voko de la epoko kaj postulo de la popolo, kaj ankaŭ principo por ĉiuj konsciencaj esperantistoj de Ĉinio.
|