Ĉi-jare la Esperanta elsendo de Ĉina Radio Internacia fariĝas 40 jara. Tiu jubileo koincidis kun la sukcesa 89-a Universala Kongreso de Esperanto en Pekino, al kiu Ĉina Radio Internacia grave kontribuis. La Esperanta elsendo jam estas plenkreska, kaj tio ankaŭ signifas ke ĝi fariĝas pli kaj pli saĝa. Tiu saĝeco estas dank' al la profesia kaj senkodiĉa sindediĉo de la tuta Esperanta redakcio de ĈRI, al kiu mi plenkore dankas. Mi deziras ke tiel kvalita laboro daŭru eterne!
Gratulon!
|