• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-12-16 18:11:07    
Enigmo de la korpusklo "neŭtrino" en la kosmo

cri

Kial la astronomoj en la lasta tempo tiom fundamente ŝanĝis sian opinion pri grando de la "nevidebla materio" en la kosmo?

Unu el la ĉefaj kaŭzoj por tiu ĉi fundamenta ŝanĝo de astronomaj konvinkiĝoj estas la evoluo de ilia kono pri la korpusklo "neŭtrino".

Kio estas la fama neŭtrino, kiu ŝajne kaŝas gravegan kosman enigmon pri grando de la tutkosma materio?

Neŭtrino estas la tute malgranda korpusklo de materio, kiu ne posedas elektran ŝargo kaj kies maso (pezo) estas eg-ege malgranda. Cetere, ni rememoru ĉi tie nian ellernejan scion pri la ĉefaj korpuskloj en la konstruo de la atomoj: grandaj korpuskloj en la atomo estas protonoj kaj neŭtronoj. Ili estas en la kerno de la atomo. Ĉirkaŭ la atoma kerno "flugas" la elektronoj --- malgrandaj, negative ŝargitaj korpuskloj. La korpuskloj: protono (positive ŝargita) kaj elektrono ( negative ŝargita ) estas konataj jam ekde la tempo, kiam oni akiris la modernan scion pri konstruo de la atomo. Nur iom poste, kiam nia kono pri konstruo de la materio plue evoluis, oni ekimagis, ke al la granda pozitiva korpusklo, protono, devas "korespondi" granda senŝarga korpusklo, neŭtrono kaj al malgranda negativa korpusklo --- la pozitrono.

Fakte, oni poste trovis (per eksperimento ) kaj senŝargan neŭtronon kaj pozitiv-ŝargan pozitrono. Tiamaniere oni jam antaŭ multaj jaroj "bilancis" 4 ĉefajn atomajn korpusklojn: grandan pozitivan korpusklon, la protonon, grandan senŝargan korpusklon, la neŭtronon, malgrandan negativan elektronon kaj malgrandan pozitivan pozitronon.

Sed, baldaŭ ekŝajnis, ke ĉi tie io evidente mankas kaj oni tuj venis al la konkludo, ke krom granda senŝarga korpusklo, neŭtrono, devas ekzisti ankaŭ malgranda senŝarga korpusklo, kies maso (pezo) estas eg-ege malgeanda. Al ĉi tiu supozata korpuskleto oni donis la nomon "neŭtrino", kio fakte signifas "neŭtroneto".

Ĝuste tiu ĉi malgrandega "neŭtroneto" estas la ĉefa hero en nia rakonto pri grando de la materio en la tuta kosmo…

La unuaj spuroj pri la neŭtrino datas preskaŭ ekde la tempo, kiam la konataj geedzoj Curie eltrovis en la jaro 1898 novan elementon --- la radiumon, kiu "radiis" iajn enigmajn radiojn.

Studante la "radiadon" de la radiumo, la sciencistoj fine konstatis, ke la "stranga" elemento, la radiumo, naskas ne unu, sed eĉtri specojn de radioj: alfa-radiojn, beta-radiojn kaj gama-radiojn. La sciencistoj ankaŭ konstatis, ke alfa-radioj estas aroj de kernoj de la elemento heliumo, kernoj, kiuj naskiĝis okaze de disfalo de la elemento radiumo. Do, oni tiam , la unuan fojon en la historio de la scienco kaj en la historio de la homaro, pruvis, ne nur ke la elementoj transformiĝas, sed eĉ ke unu elemento (ĉi-kaze la radiumo) okaze de sia disfalado "kreas" unu alian elementon --- la heliumon!

Studante la ekeston de beta-radioj ĉe disfalo de elemento radiumo oni konstatis, ke okaze de ĉi tiu procezo "perdiĝas" iom da energio. Nome, un el la plej fundamentaj leĝoj en la naturo estas "la leĝo pri konservado de energio": la energio en la kosmo tute ne povas malaperi (perdiĝi), ĝia kvanto estas ĉiam la sama (egala). Energio povas nur transformiĝi en alian formon, ekzemple: la akvo en akvo-falo, falante de alto malsupren, perdas sian energion de "alta situo", sed al ĉi tiu "perdita" energio egalas la novekestinta energio --- la "laborenergio" de la muelilo, kiu nun kapablas mueli per la energio de la akvofalo.

Sed, ĉe ekesto de la beta-radioj oni konstatis mankon (perdon) de energio kaj neniamaniere oni povis klarigi, kien "malaperis" ĉi tiu "perdita" enegio!

La konata sciencisto V. Pauli tiam donis la ideon, ke kulpa pri la "manko de energio" en ĉi tiu okazo devas esti ia 'nekonata korpusklo", kiu kaŝe "ŝtelas" (forportas) certan kvanton da energio okaze de naskiĝado de beta-radioj (fakte, ĉe disfalado aŭ transformiĝo de elemento radiumo). Poste, la fama sciencisto E. Fermi, elkalkulis la ecojn de ĉi tiu supozata korpusklo kaj donis al ĝi la nomon "neŭtrino".

La neŭtrino kapablas tutleĝere trapenetri tra ĉiu materio --- eĉtra dura ŝtalo aŭ tre peza plumbo ĝi traflugas pli leĝere ol la plej delikata papilieto tra la plej pura aero, ĉar neŭtrino estas ne nur senŝarga, sed ĝia maso estas eg-ege malgranda, kaj ĝi povas tute senĝene "traflugi" tra tiaj korpaj "kolosoj", kompare kun ĝia eteco, kiaj estas ekzemple protonoj aŭ atomaj kernoj.

Oni serĉas profunde sub la tero pro tio, ĉar nur la neŭtrino povas veni tre profunden tra dikekaj tavoloj de tera krusto, kaj en tre granda profundo de la tero restas solaj neŭtrinoj, kiuj venkis ĉiujn barojn.

La neŭreinoj ne venas nur el la suno, ili, fakte, grandare svarmas el la tuta kosmo. Laŭ la plej novaj opinioj de la sciencistoj, la neŭtrinoj naskiĝas ĉie, kie okazas nukleaj procezoj kaj aparte tie, kie okazas transformiĝoj de la elementoj. Nukleaj procezoj okazas ĉie en la universo, kie estas la steloj, ĉar la steloj en la tuta kosmo ricevas sian energion el atomaj transformiĝoj en la interno de si mem. Kaj aparte la neŭtrinoj naskiĝas okaze de la plej dramecaj kosmaj eventoj, kiaj estas, ekzemple, katastrofaj eksplodoj de la steloj ("novaj steloj" aŭ gigantaj eksplodoj de tielnomataj "supernovaj steloj" ).