• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-12-16 19:13:09    
Gratula mesaĝo el Barbara de Pola Radio

cri
Karaj Radiaj Gekolegoj, akceptu elkorajn gratulojn lige kun via grandioza jubileo, la 40-jariĝo de la Esperantilingvaj Elsendoj de Ĉina Radio Internacia. De multaj jaroj ili liveras al ni ĉiuj interesajn informojn pri via lando, ĝia vivo kaj kulturo, praktike montrante, kiel la Internacia Lingvo Esperanto en la radiofonio efike servas por disvatigi konojn alivoje malfacile akireblajn. Ni trovas en viaj E-programoj ankaŭ riĉajn informojn pri la ĉina E-movado, kio estas tre grava por firmigi la senton de proksimeco en nia komunumo en la tuta mondo. Ni aparte fieras, ke multaj viaj aŭskultantoj foj-foje aŭskultas niajn Esperantlingvaj programoj kaj reciproke. Reprezentantoj de nia Redakcio aparte ĝojas, ke plurfoje ia. priservante Universalajn Kongresojn ni havis la okazon por amika kunlaboro kaj opiniinterŝango kun niaj ĉinaj gekolegoj. Ni profunde kredas, ke la kunlaboro inter la soleninta ĉi-jare la 45-jariĝon E-Redakcio de Pola Radio kaj la solenanta 40-jariĝon E-Redakacio de Ĉina Radio Internacia firmiĝos kaj evoluos. Ni transsendas varmajn gratulojn kaj dezirojn de ĉiuspeca prospero al ĉiuj membroj de via Redakcio kaj ĝiaj kunlaborantoj, al viaj geaŭskultantoj kaj al la tuta Ĉina Radio Internacia. Kaptante la okazon de la proksimiĝantaj jarfinaj festoj al ĉiuj ni deziras Ĝojplenan Kristnaskon kaj Prosperan Novan Jaron 2005! En la nomo de la tuta Redakcio kaj niaj kunlaborantoj, Barbara Pietrzak Estro de la Esperanto-Redakcio de Pola Radio