• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-12-17 15:30:06    
Kuriozaj moroj en manĝado (2)

cri

Antikvecaj Kuiriloj kaj Manĝiloj

En multaj loko de Yunnan oni faras la fajrujon el tri ŝtonoj sur kavo kaj rigasdas ĝin kiel domon de la Fajra Dio, kiu benas al la familio prosperon. Pro tio, de antikve fajro en la fajrujo ĉiam brulas gardate de la patriarko. Ĝenerale, ĉiu derung-a familio havas plurajn fajrujojn, ĉar, laŭkutime post edziĝo la filoj daŭre loĝas en la hejmo de siaj gepatroj, sed ili devas fari sian propran fajrujon. Ili alterne preparas manĝaĵojn por la tuta familio. Tamen la ĝino-oj havas malsaman kutimon. Se nur la gepatroj ankoraŭ vivas, la filoj ne devas starigi sian propran fajrujon eĉ post sia edziĝo. Tial en grandaj familioj unusola fajrujo ofte servas por 30 aŭ 40 personoj.

En la epoko, kiam mankis feraj kuiriloj, oni ofte rostis manĝaĵojn. Eĉ hodiaŭ, naciminoritatoj en Yunnan ankoraŭ preferas rostitajn manĝaĵojn. Ili envolvas fiŝojn kaj viandon per baŝoaj folioj aŭ ĉirkaŭvolvas ilin per vaniloj kaj rostas ilin super fajro. Ankaŭ per tia maniero ili preparas rizaĵojn. Oni metas rizon infuzitan en bambuan tubon, ŝtopas la truojn kaj rostas ĝin super fajro. Tiam la bambua tubo servas kiel marmito. Post kiam la rizaĵo bone rostiĝis, oni hakas la tubon en du partojn. Jen bongusta rizaĵo, dum la duigita bambua tubo servas kiel bovlo.

Antaŭe la lokanoj faris bulon el glueca rizaĵo aŭ metis ĝin sur baŝoan folion por manĝi. Baŝoaj folioj utilas vaste. Iuj uzas ilin kiel vinujon. Kaj kiam oni preparas manĝaĵon surkampe post laboro, ili servas eĉ kiel kuirilo. Oni faras fosaĵon kaj sternas kelkajn baŝoajn foliojn tie, jen la kuirilo, en kiun oni verŝas akvon kaj metas fungojn ĵus kolektitajn, fiŝojn kaj salikokojn ĵus kaptitajn. Kolektinte ĉe rivero rulŝtonetojn, oni varmigas ilin en fajro, kaj poste metas ilin en la baŝofolian kuirilon, por ke la akvo boliĝu. Tion oni faras plurfoje ĝis prepariĝo de la bongusta supo.

La primitiva kuirmaniero per ŝtono ankoraŭ vidiĝas en multaj vilaĝoj de la regiono. Primioj ofte metas paston sur ŝtonon varmegan por prepari patkukonj; dum nu-oj kaj derung-oj preferas prepari sur ŝtonplato molan kaj bongustan patkukon el pasto el fagopira faruno aŭ amelo kun birdaj ovoj. Tiuj bluaj ŝtonplatoj kaŝiĝas sub humida tero ĉe la rivero Nujiang en nordokcidenta Yunnan. Ĉe la elteriĝo, ili estas tre delikataj. Oni povas tranĉi ilin en diversajn formojn. Sub la suno ili pli kaj pli malmoliĝas kaj ne fendiĝas eĉ en malvarma akvo post submetiĝo al fajro. Kiam oni preparas kukon per ili, la pasto ne adheras al ili eĉ sen oleo. Pro tio ankaŭ tibetanoj portas ilin hejmen kiel kuirilon, malgraŭ longa distanco.

Kune Ĝuu la Frandaĵojn

Yunnan estas regno de vegetaĵoj. Por danki la favoron de la naturo, la lokanoj kultas la dion Naturo kaj kredas, ke ĉio, kio ekzistas, havas animon. Dum la Novjara Festo, lisu-oj pendigas sur arbo bovlon da rizo plej frue senŝeligita de ili kiel oferaĵo; derung-oj kultas la dion Monto: ĉiuj familioj faras maskon en formo de monto kiel simbolon de la dio, kultas ĝin sur montodeklivo post la domo, bruligas stakon da azaleo, petas sorĉiston fari preĝon, kantas omaĝkanton...Va-oj manĝigas bovlon da gluecaj rizaĵoj al ĉiuj bovoj kaj ĉevaloj por danki ilin pro la helpo al la homaro. Vespere de la Novjara Festo lahu-oj preparas patkukojn kaj metas ilin sur ĉiujn agrikulturilojn, por ke ili ĝuu la festan ĝojon kune kun la homoj. Se vi vizitas hani-an familion en la festaj tagoj, la mastro certe regalas vin, kvankam vi estas fremdulo, per bovlo da rizvino kaj tri dikaj pecoj da viando. Kiam ajn vi gastas ĉe nu-o, ĉiuj familioj de la vilaĝo liveras al vi plej bonajn frandaĵojn. La mastrino proponas al vi du patkukojn kun rostita viando aŭ fritita ovo, per kio oni deziras al vi feliĉan vivon.