• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-12-17 16:52:25    
Antarkto en somero

cri

En la fino de 2000 ses humanistoj de Ĉinio flugis al Ĉangĉeng-stacio en Antarkto kune kun la Grupo de la 17-a Scienca Esplorado de Antarkto. Tio estis la unua fojo por la ĉinaj humanistoj. Raportisto Tang Shizeng de la ĉina novaĵagentejo Xinhua notis la vidaĵojn, kiuj neforgeseble impresis lin dum lia dumonata retado en Antarkto.

Animaloj

Pingveno kaj foko -- Preskaŭ ĉiuj animaloj en Antarkto havas du kolorojn: blanka kaj nigra. La rokoj estas nigraj kaj la neĝo kaj glacio estas blankaj. Antarkto estas mondo de neĝo kaj rokoj, kaj la animaloj, por enigi en tiun mondon vivon, sin kamuflas kiel rokoj kaj neĝo. Ili estas konstantaj loĝantoj de la loko.

Pejzaĝo

Glacia krusto -- Antarkto estas giganta glacia bloko neniam degelonta, kun tero malmulta. Glacia krusto faras Antarkton unika senhoma kontinento de la mondo.

Glacia krusto sendube estas la plej bela miraklo de Antarkto. Flosanta sur maro, butere blanka glacia krusto similas al glaciaĵa torto sur blua plado. Leviĝante kaj subirante, la suno brulas super glacia krusto kiel naskiĝtaga kandelo.

Sed ofte plej bela estas plej danĝera. Kiel infano avida je torto, vi certe provas apreci ĝian belecon. Sed kiam vi proksimiĝas al ĝi, ĝi tuj montras sian demonan vizaĝon kaj fariĝas pereiga enfalilo. Multaj herooj jam falis en ĝin kaj fariĝis eterna frostigita specimeno.

Shtono - En Antarkto kaj sur ĝiaj insuloj plej abundaj estas glacio kaj ŝtono. Ili kovras la tutan teron escepte de glaciaj krustoj. Laŭ aĝo, ŝtono de Antarkto estas multe pli juna ol glacio. Glacia krusto etendiĝas pli ol centon aŭ eĉ milojn da metroj sub la tero kaj akumuliĝis dum dekoj da miloj da jaroj. Ĝia parto sub la tero estas senŝanĝa kaj estas materiala tenejo por arkeologia esplorado pri la historio de la terglobo. Male al tio, ŝtono sur la tero estas erodita de la naturo kaj vi povas klare vidi la tutan procedon de erodiĝo de ŝtono. La gigantaj rokoj, grandaj kaj malgrandaj ŝtonoj, akraj ŝtonpecoj, malgrandaj gruzoj kaj eĉ pulvoro...ormas muzeon de la tuta procedo de erodiĝo.

Se oni estas atentema, li certe povas trovi belajn ŝtonetojn. Sed mi pensas, ke ĉie videbla nigre grizaj ŝtonoj estas pli karakterizaj je Antarkta gusto. Ili kun kruda ekstero, la ovala formo, helkoloraj muskomakuloj, peze kuŝas sur strando kaj en valo, rakontante dezertecon de miloj da jaroj.

Meteo

Sunleviĝo -- Eĉ en somero vi devas ellitiĝi noktomeze kaj havi taŭgan lokon apud maro, se vi volas vidi sunleviĝon. Sed en esenco, tie en nokto estas hele. Vi trovos, ke vi havos kamaradojn -- la plej fidelaj loĝantoj de Antarkto -- pingvenojn. Antaŭ longe ili jam atendas ĉe la maro.

En la momento tuj antaŭ sunleviĝo la ĉielo aspektas plej bele. Kiam la suno elsaltas el post la maro aŭ glacia krusto, ĝiaj radioj estas tre intensaj. La rokoj kaj unu flanko de ondoj estas prilumataj de la suno, kaj ili similas al milionoj da kandeloj salutantaj la leviĝantan reĝon. La pingvenoj sur la bordo rigardas al la suno, kaj la plumoj sur ilia brusto estas orumitaj, kvazaŭ ĉiuj portus oran antaŭtukon.

La luno -- Ĝi estas malofta gasto pro mallongeco de nokto kaj malofteco de serena vetero. Pro tio ĝia apero estas eksterordinara surprizo.

Vento - Ĝi estas esenca reĝo de Antarkto. Ĝi establis sian stabon sur la plej alta loko en la mezo de la senlima glacia krusto kaj ofte eliras el ĝi por inspekti sian teritorion. Kie ĝi aperas, tie tremas la tero kaj skuiĝas la montoj, skuiĝas ŝtonoj kaj ploras la ĉielo. Ĝia volo estas neatencebla. La maro levas ondojn sub ĝia ordono kaj neĝa ŝtormo furiozas sin apogante sur ĝia potenco.

Sed feliĉe estas, ke tiu despoto estas soleca, ĝia teritorio tro dezerta, nek herbo nek arbo tie kreskas, do neniun celon ĝi havas por sia atako.